La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.

La komitato en la pasinta semajnfino kunsidis kaj sabate kaj dimanĉe. En sabato oni pritraktis interalie la raporton de la komitataj reviziantoj. En la raporto estis notite, ke post 2018 UEA ne plu rezervis en sia jara buĝeto monon por la pensioj de siaj nunaj oficistoj.
La reviziantoj postulis, ke la estraro esploru kaj decidu ankoraŭ ĉi-jare pri taŭga aranĝo por tio. La komitato akceptis la postulon kaj la tutan raporton de la reviziantoj, inkluzive de malŝarĝo de la estraro pri la pasintjaraj spezoj.
Lige kun tio, komitatano Osmo Buller (unu el la du reviziantoj), atentigis ke la asocio dum la lastaj jaroj perdis multe da mono, ĉar oni ne taŭge uzis la financajn servojn por kiuj oni pagas.
En vendredo la komitato fine ricevis la longe atenditajn “Rekomendojn de la Financa Komisiono de UEA kun aldonaj konsideroj de la Estraro kaj konsultitoj”. Tie legeblas interalie, ke la asocio pagas ĉiujare almenaŭ 4 500 eŭrojn por financa konsilado pri investoj, sed efektive ne uzas la servon. Tio laŭ Buller signifas, ke la asocio kredeble perdas multe pli da mono ol nur la vane pagatan bankan kotizon, eble eĉ dekmilojn da eŭroj.
– Estis al mi surprizo, ke ĉesis la praktiko, kiu estis aplikata en mia tempo kaj komencita jam kiam Simo Milojević estis direktoro. Ni havas kontrakton kun la banko ABN AMRO, kaj estis specialaj konsilistoj kiuj estis komisiitaj konsili ĝuste nin. Ili sekvis niajn investojn kaj faris al ni proponojn.

Laŭ Buller la aranĝo kun regulaj renkontiĝoj kaj diskutoj pri investoj donis bonajn financajn rezultojn, kaj li tial supozis ke tio daŭris ankaŭ post lia emeritiĝo. Laŭ li la freŝa raporto montras, ke tio ne plu okazas.
– La banko sendis siajn proponojn, sed evidente tiu kunsidado ne okazis. En la raporto pri financa resanigo oni skribas, ke la ĝenerala direktoro prudente ne reagis al la raportoj, ĉar li ne konsideris sin kompetenta mem fari la decidojn. Sed li ne devis mem fari, li devis kunsidi kun la aliaj oficistoj.
Ĝenerala direktoro Martin Schäffer respondis, ke kontaktoj kun la banko ja daŭre okazis. Laŭ li tamen ne eblis sekvi la konsilojn.
– Do ne estas tiel kiel vi diras, Osmo, ke oni perdis belan monkvanton, simple ne estis proponoj, kiuj vere povus havi pli da enspezoj tiurilate. Ĉiuj mem scias, ke de 2018 ĝis hodiaŭ la rento malaltiĝis ĝis eĉ minusprocentoj.

Poste Schäffer aldonis, ke ja estis momentoj, kiam estus favore investi en akcioj, sed li ne ricevis permeson tion fari.
– Do tia estas la situacio, kaj kiel dirite, mi ne pensas, ke iu ajn kulpas pri tio, ni simple havas momentan mankon de decido investi pli riske, kaj oni povas diskuti, ĉu tio estas saĝa aŭ ne saĝa.
La plej grava tasko de la komitato de UEA estas decidi pri la buĝeto de la asocio por la sekva jaro, ĉar la enspezoj kaj elspezoj fiksitaj en la buĝeto difinas la tutan agadon de la asocio. Ĉi-jare la komitato ne povis laŭ la plano aprobi la buĝeton en la dimanĉa kunsido, ĉar daŭre mankas klara strategio por la venontaj jaroj.
La komitatanoj trovis, ke la lastmomente liverita raporto kun la rekomendoj de la financa komisiono starigas pli da demandoj ol ĝi respondas.”

– La raporto estas abunde malsufiĉa. Mi pensas, ke se ni diskutas kaj aprobas buĝeton, indus tion fari kun financa plano por la venonta jaro. Tial ni ne aprobu buĝeton hodiaŭ, sed havu postan sesion dum la jaro, novan komitat-kunsidon, en kiu ni esperinde diskutu pli ampleksan raporton pri financoj, kaj surbaze de tiu raporto ni havos buĝeton, kiu respegulas la financajn evoluojn, kiujn UEA bezonas, diris komitatano Michael Boris Mandirola.
Tiu propono estis subtenita kaj akceptita post voĉdono. Antaŭ tio tamen okazis iom da disa diskuto ĉirkaŭ la proponata buĝeto, kiu antaŭvidas deficiton de 49 300 eŭroj. En 2019 la deficito estis 113 945 eŭroj, kaj por 2020 oni buĝetis deficiton de 62 890 eŭroj.
La proponata, sed ankoraŭ ne akceptita buĝeto antaŭvidas interalie ioman malkreskon de la salajrokostoj al 117 000 eŭroj. En 2019 la salajrokostoj estis 203 217 eŭroj, kaj en 2020 por la salajroj estas buĝetitaj 125 000 eŭroj.
Kvankam ne estis akceptita la buĝeto, la komitato jam decidis pri la kotizoj de la venonta jaro. La baza kotizo por Nederlando, laŭ kiu estas kalkulataj ĉiuj aliaj kotizoj, restis senŝanĝa: 44 eŭroj.

Kiam la diskuto transiris al la plano por la financa resanigo de la asocio, prezidanto Duncan Charters diris, ke la estraro nun deziras la gvidon de la komitato pri tio, kiu faru la laboron pri la financa plano kaj kiuj estu la prioritatoj, kvankam ĝuste tian gvidadon kaj elekton de prioritatoj eblus atendi de la estraro.
– Eble ni devus dungi personon profesian kiu okupiĝu pri tio. Estas multaj kialoj, pro kiuj ni ne prezentis ciferojn.
Laŭ Duncan Charters la ĝenerala direktoro ne povis okupiĝi pri la financa plano, ĉar li jam estas pli ol plene okupita. Tion komitatano Osmo Buller trovis ”tragikomedia”:
– Dum la pasintaj jaroj ni faris diversajn agojn, kiuj estis laŭ mi tre damaĝaj al la asocio. Unu el la plej diskutitaj kaj senteblaj estas la redukto de la laborforto en la Centra Oficejo, kiu fakte ne baziĝis sur iu konkreta plano, kiun ĝi devus servi. Kaj nun estas tragikomedie legi en ĉi tiu raporto bedaŭron ke la ĝenerala direktoro estas superŝutita per laboro kaj sekve ne povas fari tion nek alion. Tio kompreneble estas rezulto de tio, ke oni reduktis la laborforton en la Centra Oficejo.

Estrarano Orlando Raola opiniis, ke estas sensence plu paroli pri la afero:
– Estas vere bedaŭrinde aŭskulti ankoraŭ komitatanojn, kiuj plendas pri tio ke oni devis redukti la stabon en la oficejo, kiam deficitoj en centoj da miloj da eŭroj akumuliĝis. Ne plu havas sencon diskuti tion.
Anstataŭe oni longege diskutis pri tio, ĉu vere kunlaboranta faka asocio laŭ la statuto de UEA efektive povas esti nomata faka asocio, aŭ tamen nur kunlaboranta asocio. Fine kaj post voĉdono oni tamen konsentis akcepti Mondan Spiritisman Asocion kiel kunlaborantan fakan asocion kaj subskribi kun ĝi kontrakton. La ĉefaj duboj, krom la difino de ”faka asocio”, temis pri la mankanta internacieco ĉe la asocio, kiu ĉefe agadas en Brazilo.

Vicprezidanto Fernando Maia fine de la dimanĉa kunsido tamen volis por la protokolo refuti la aserton, ke la troa okupiteco de la ĝenerala direktoro povus rilati al la maldungo de aliaj oficistoj. Tiel ne estas, ĉar la ĝenerala direktoro jam antaŭ la maldungo estis superŝutita per taskoj, Maia asertis:
– La interpreto de komitatano Osmo Buller ne estas bona. Kiel estrarano kiu laboras ĉiutage kun la ĝenerala direktoro mi povas diri, ke li estas superŝutita delonge. Kiam estis plentempa laboro en la oficejo, tio jam okazis. Tio okazas ankaŭ pro tio, ke li plenumas atendojn, kiuj ne tuŝas la ĝeneralan laboron de la oficejo aŭ de la oficistoj.