Virtuala kongreso malfermas novan pordon

Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas  la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.


Malfermo de la VK. La unua eldono de la virtuala Esperanto-ĥoro kantas la Esperon.

Unu el miaj kunlaborantoj, eminenta esperantisto, ofte diras duonŝerce, ke okazis nur unu UK – la unua. Ĉiuj postaj estis ĝiaj ripetoj. Estis iom da vero en tiu diraĵo. Niaj UK-oj sekvas la saman modelon de jardekoj: estas ellaboritaj modelo, komunikmaniero kaj strukturo, kun multaj ŝatataj kaj atendataj programeroj.

Alia flanko de tiu bone funkcianta stabilo, estas, iumaniere, manko de novaj elementoj aŭ plibonigoj al la kongresa loĝistiko: ekzemple la eblo aliĝi al du kongresoj samtempe, poŝtelefona apo por la sekvi la programon, por vidi la nunajn erojn, programpriskriboj por ĉiuj prelegoj, samtempaj elsendoj kaj filmado de ĉiuj gravaj programeroj, reklamado al pli larĝa publiko, ekzemple en Duolingo, kaj tiel plu.

Mi certas ke tiu certagrada kaptiĝo en la pasinteco radikas ne en manko de volo de la estraro aŭ la CO, sed en la tradicioj (kiuj ja donas tiujn stabilon kaj loĝistikan kadron, sed ankaŭ ja iusence haltigas evoluon), limigitaj teknikaj rimedoj (ekzemple la retejo de UEA mem, aŭ eĉ la manko de kreditkartmaŝino por la vendoj dum la Libroservo, la iom komplika strukturo de la kongresa mendo-procedo).

Granda parto de tio fontas, kompreneble, el la fakto, ke oni faras jam multon kun tre malgrandaj homaj fortoj, sen helpo de pagita teknika teamo, kiu povus helpi enkonduki teknikajn plibonigojn – eĉ se tiuj plibonigoj povus potenciale ŝpari la tempon de laborantoj, altigi la partoprenantaron, ktp.

Sed ĉi-jare la aferoj malsamas. Ni estas elpuŝitaj el niaj komfortzonoj, ĉu ni estis pretaj aŭ ne, repensi niajn modelojn. Mi vere ĝojas ke UEA respondis al tiu defio per la okazigo de MondaFest’ kaj la VK, kaj faris tion tute bone!

Jam en marto, kiam fariĝis pli kaj pli evidente, ke la kongreso en Montrealo povas ne okazi, pluraj amikoj demandis min, ĉu okazos virtuala Montreala UK. En la diskutoj kun la estraro de UEA, la LKK rekomendis la prokraston de la Montreala UK je du jaroj, sed ankaŭ apogis la ideon okazigi virtualan eventon. Ne kiel virtualan version de la Montreala kongreso – sed vere kiel apartan virtualan eventon, kun aliaj organiza teamo kaj identeco. Ni sentis ke tiu evento bezonatas por plenigi la vakuon, kiun kreas la ne-okazigo de la fizika UK ĉi-jare.


La Akademio respondas.

Kiam mi eksciis pri la formulo de tri-monata MondaFest’, kadre de kiu okazos unusemajna intensa Virtuala Kongreso (VK), por doni la impreson vere partopreni en tutmonda kongreso, mi tuj pensis ke tiu formato estas perfekta, kaj ĝis nun tre kontentas. Unue, ĝi donas la okazon al diversaj organizoj kaj individuoj kunlabori kaj lerni el la spertoj de la aliaj (ekzemple mi mem komencis la unuan fojon kunlabori kun samideano de centr-amerika lando por organizi la Amerikan Tagon). Kaj due, ĝi ja proponas iusencan anstataŭaĵon por la reala UK, kiu ne okazas ĉi-jare.

Tamen, ne miskomprenu min: mi ne pensas ke virtualaj kongresoj senvalorigos la verajn fizikajn kongresojn – mi pensas ke ili aldonos alian dimension kaj larĝigos la eblon kontaktigi esperantistojn kaj inter si, kaj kun UEA kaj plie, ili povos valorigi la membrecon kaj instigi repensi kaj novigi la strukturojn de la UK-oj ĝenerale.

Mi pensas ke la okazigo de tiuj eventoj estas des pli grava kaj strategia por UEA ĉar vaka spaco neniam malplenas: se UEA ne transprenus okazigi tutmondan Virtualan Kongreson, iu alia, certe, farus – do, por UEA estas bone, ke ĝi la unua okupis tiun ĉi spacon.

Do jen la Virtuala Kongreso mem. Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 2020 – en la sama tago, kiam devis malfermiĝi la UK en Montrealo (kvankam MondaFest’ daŭras de 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro). Same kiel la montreala UK, ĝi finiĝos la 8-an de aŭgusto 2020. La partopreno en VK estas senpaga por membroj de UEA aliĝintaj ĝis la 26-a de julio.

La 31-an de julio okazis ”antaŭkongreso”, kiu estis tute Kanada: la prezento de la 22 filmoj, per kiuj ni, montrealanoj, provizis la kongresan programon kadre de la Kanada Virtuala Kinejo, plus la prelego pri La Eta Princo (okaze de la 120-jariĝo de la verkinto – la prelegon faris Francisko Lorrain, montrealano, kiu kunordigis la lastan Esperantlingvan eldonon).

La tuta kongreso okazas sur la platformo Retevent de E@I (la sama, kiun oni kreis por Polyglot Gathering rete, kaj poste uzis por IJK, SES kaj VEKI). La VK konsistas el tri specoj de programeroj: spektaĵoj, vidbabilejoj (en la libera programo Jitsi) kaj klasĉambroj (en la programo Zoom). Spektaĵoj estas la ĉefaj prelegoj, foje antaŭregistritaj, foje samtempe elsendataj per la konferenca retejo Streamyard, kiun navigas la teamo de E@I – la teknika teamo de la projekto.

Oni povas vidi la spektaĵojn aŭ laŭ la horo de la programo, aŭ poste, por ĉiuj ensalutintaj partoprenantoj. Dum la spektaĵoj oni povas voĉdoni por la plej bonaj demandoj, kaj tiuj estas respondataj de la prelegantoj. Unu tagon antaŭ la komenco de la VK, ĉiuj prelegontoj ricevis individuan sesion kun la teknikistoj de E@I por ricevi la trejnadon kaj teknike pretiĝi. Mi trovis la laboron de la teknika teamo vere ekzempla!

Vidbabilejoj (en Jitsi) estas aŭ tute liberaj babilĉambroj, sen moderatoro, aŭ temaj babilejoj, kun moderigantoj, aŭ eroj de la Virtuala Movada Foiro: prezentoj de diversaj Esperanto-organizoj, fakaj asocioj, kaj tiel plu, tuj antaŭ aŭ tuj post la programaj horoj (la horoj de la ĉefaj programeroj estas 12.00-18.00 UTC). La kvanto de la liberaj vidbabilejoj iom malgrandiĝis ekde la komenco, ĉar ofte tiuj estis malplenaj. Tiuj bone funkcias por doni aldonan tempon kun la prelegantoj post la prelego.

La malfermo ĝenerale bone kaj ĝustatempe funkciis. Estis multaj kanadaj kontribuoj. Oni legis la saluton de la urbestrino de Montrealo, fama kanada indiĝena historiisto, George Sioui, parolis pri ”spirita Esperanto”, la interkompreno inter diversaj indiĝenoj de Ameriko.

Anstataŭ landaj salutoj okazis kontinentaj salutoj, kaj la muzikan paŭzon plenigis la fama kanada kantistino Joëlle Rabu, akompanate de ŝia filo, Nico Rhodes (ambaŭ devis prezenti dum la UK en Montrealo). Ili bonege prezentis kaj tute flue parolis. (Nico lernis Esperanton por partopreni la UK-n en Montrealo).

Kompreneble, salutis pluraj estraranoj de UEA, TEJO, ILEI, ktp. Kaj eĉ okazis virtuala prezento de La Espero fare de la Internacia Esperanto-Koruso. Malsame de la malfermo de MondaFest’, la malfermo de VK ne estis samtempe elsendata per YouTube aŭ Facebook, sed kelkaj eroj de ĝi kaj prelegoj ja aperas nun en la YouTube-kanalo de UEA (UEAviva).

La malfermon de la kongreso spektis ĉirkaŭ 260-270 homoj. Mi pensis ke estos eble iom pli da homoj, konsiderante ke pli ol 1 800 homoj aliĝis – sed aliflanke mi ne scias, kiom da homoj spektas la programerojn poste. Inter la prelegoj, kiujn mi spektis, estis de 40 ĝis pli ol 150 samtempaj spektoj (aŭtoraj duonhoroj malpli – same kiel en la ĉeestaj UK-oj).

En la temaj vidbabilejoj, kiujn mi ĉeestis ĝis nun, estis de 2 ĝis pli ol 50 homoj. Babiladoj kun Duncan Charters, Martin Schäffer, Fernando Maia kaj la Montreala LKK estis inter plej popularaj el tiuj, kiujn mi vidis. En la babilejoj oni ĝenerale bone sekvis la etiketon – paroli nur kiam la mano estas levita kaj la parolvico estas donita.

La VK pritraktas la saman temon, kiun oni devis trakti en Montrealo: la 75-jariĝo de UN, kiun reĝisoras eminenta esperantisto, Humphrey Tonkin. Oni planas specialan omaĝon al Hiroŝimo (cetere, ĝemelurbo de Montrealo). Tra la kongreso okazas pli-malpli la kutimaj programeroj: IKU (Internacia Kongresa Universitato), diversaj prelegoj (sufiĉe multaj de kanadanoj), kursoj, aŭtoraj prezentoj, oratora konkurso, aŭkcio, virtualaj ekskursoj tra la mondo (tiuj ricevis multajn pozitivajn komentojn en la babilejoj), “virtuala kunmanĝado” (prezentoj de pladoj el diversaj landoj), komitatkunsido, koncertoj.


La interfaco de Retevent.

Laŭ miaj observoj, la homoj vere ĝuas la kongreson kaj plurfoje dankis la estraron de UEA pro ĝia organizo. Tamen, kvankam mi trovas la platformon de VK tute taŭga – aparte se konsideri en kiom mallonga tempo ĝi estis kreita – estas, certe, kelkaj aferoj por plibonigi (bonvolu preni tion ne kiel kritikon, sed simple konsideraĵon por la venontaj eldonoj).

Tio, kio vere mankas, laŭ mi, estas persona mesaĝilo inter la partoprenantoj, eblo ŝati ies komenton aŭ respondi al ĝi, havi temajn mesaĝfadenojn aŭ marki iujn partoprenantojn en la mesaĝoj. Ankaŭ ne eblas redakti viajn proprajn afiŝojn, se vi rimarkis eraron. La afiŝado de programeroj povus esti iom plibonigita (ekzemple montri erojn ekde nun, aŭ laŭ specifaj horoj, aŭ ne montri noktajn programerojn).

Estus bele ankaŭ povi krei “Mian programon” (t.e., marki nur en specifa tempo sen devi trairi ĉiujn 10+ paĝojn de la programeroj por unu tago). Estus ankaŭ bele havi statistikojn pri partoprenantoj aŭ afiŝi aliĝintojn laŭlande.

Pri la videaj partoj, mi trovis ke la laŭteco foje estis ne sufiĉa, aparte se la registrado de la programeroj okazis ne ĉe la plena kapablo de la mikrofono. Iom ĝena estas ke oni devas refreŝigi la retumilon por vidi la elsendon, se oni alvenis al la programero pli frue (la teknika teamo tamen ĉiam rememorigis tion al homoj en komentoj). Mi diru, ke la teknika teamo vere fulmrapide reagis al ĉiuj demandoj kaj “panikoj” de la prelegantoj (okazis al mi).

Ĝis nun, merkredon vespere Montreal-tempe, ne okazis ajnaj grandaj fuŝoj, atakoj aŭ miskondutoj en la Jitsi aŭ Zoom-ĉambroj – kompreneble, kiel en ĉiu virtuala evento, foje okazis eraretoj (ekzemple malĝusta sondosiero aŭ manko de subtekstoj) – sed ĉio tio estis tuj rimarkata kaj korektata de la teknikistoj aŭ gvidantoj de la programeroj.

La sola afero, kiun mi trovis vere ĝena, estas ke unufoje mi devis atendi iom longe por eniri en la klasĉambrojn de Zoom. Al unu amiko okazis, ke li entute ne estis enlasita, ĉar li alvenis malfrue – do, estontece mi eble rekomendus havi kunmoderigantojn por ĉiuj klasĉambroj, kiuj postulas aprobon de partoprenantoj, tiel ke unu persono povu gvidi dum la alia povas prizorgi la enlason de partoprenantoj.

Por resumi – mi pensas ke la iniciato de MondaFest’ kaj la organizo de VK de UEA estis bonega kaj strategia iniciato, kaj mi aplaŭdas la estraron, la teknikan teamon kaj ĉiujn kunlaborantojn, kiuj sukcesis kunmeti grandan sukcesan eventon ene de tiom mallonga tempo. Gratulojn – estis grandega laboro kaj eble eĉ pli granda lernado!


Libera babilado kun la montreala LKK, kun proksimume 35 partoprenantoj.

Certe virtualaj kongresoj neniam anstataŭos la ĉeestajn kongresojn, sed mi pensas, ke la nunaj kongresoj ne plu povas ne havi ian virtualan elementon. Mi ankaŭ esperegas ke la virtualaj kongresoj estos ankaŭ maniero de UEA juniĝi teknologie, trovi novajn fortojn kaj novajn talentojn en Esperantujo, konektiĝi al la Duolingo-publiko: fonto de potencialaj novaj membroj, repensi kaj novigi la la kongresojn ĝenerale kaj iom post iom pensi pri la rolo de UEA, la estraro kaj la oficejo en la post-kovima, eĉ pli konektita mondo.

La apero – kaj uzado – de Retevent, produkto de E@I, do de Esperantujo, unue uzita ekster Esperantujo (Polyglot Gathering), povas helpi altigi la prestiĝon de niaj lingvo kaj komunumo, kaj valorigas la laboron de esperantistoj. Verŝajne ĝi jam helpis ŝanĝi kiel multaj homoj rigardas UEA-n, kiu nun ne plu estas nur la plej malnova tradicia movada organizo, sed moderna organizo, kiu sukcesis rapide elturniĝi kaj havigi novan valoron al siaj membroj dum krizo.

Ĉio ĉi ankaŭ montras, ke UEA ne estas sola. Ĝi povas uzi la sufiĉe grandajn fortojn kaj spertojn de Esperantujo preter UEA mem. Esperantujo estas bunta kaj sperta kaj kapablas fari tion, kion oni antaŭe taksis neebla. Ne sufiĉas simple kritiki UEA-n aŭ aliajn organizojn. La atendoj por la estonteco estos altaj, sed helpante unu la aliajn, lernante unu de la alia kaj dividante la spertojn, nia agado sukcesos! Ĉu la – eble al kelkaj supriza – travivado de nia lingvo dum 133 jaroj ne pruvas tion?

Ĵenja Amis
(kun danko al Nicolas Viau)