Charlotte Scherping Larsson: ”TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton”

Charlotte Scherping Larsson estas la deka kaj lasta el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de prezidanto kaj estas 33-jara studento magistriĝanta pri edukado kaj esplora asistanto ĉe universitato en Hanovro, norda Germanio.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?


Charlotte Scherping Larsson.

– Mi kandidatas por ke TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton. Mi povas engaĝigi homojn, kaj tiun forton mi volas uzi por fortigi TEJO-n. Mi jam multe aktivis en TEJO; mi estis estrarano, Ĝenerala Sekretario, trejnisto, komitatano Ĉ kaj komisiito, kaj estis aktiva en multaj projektoj de Erasmus+. Mi jam havas sperton pri kunlaboro kaj kunordigado en multaj komisionoj.

– Aldone, mi kunportas sperton de mia bakalaŭro pri psikologio kaj mia magistriĝo pri edukado. Mi nun ŝatus uzi tiujn spertojn por gvidi la organizon. Ekde pli ol unu jaro mi ankaŭ iĝis patrino; mi multon pli lernis pri pli efike kaj pacience labori, ankaŭ tion mi portos al prezidanteco.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– La prioritatoj estas kunlaboro kaj teamiĝo, kaj en la estraro mem, kaj en la komisionoj. Unuarange mi volas gvidi kaj subteni la estraranojn, por ke ili bone helpu gvidi la komisionojn kaj la estraran laboron. Temas pri fokuso je strukturo kaj regula komunikado. Duarange estas ke nia agado estu kohera: estu artikoloj pri tio, kion ni planas fari, post plenumado, ni pritaksos niajn atingojn kaj lernos de ĉiu procezo. Eble tio ne sonas tre ekscitige, sed temas pri tio, ke la membroj kaj la aktivuloj estu en la centro – ke ili atingu nin, kaj ni atingu ilin.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Multaj homoj volas aktivi, sed ne scias kiel kaj tiel foje perdas emon. Aŭ povus doni pli bonajn efikojn, se ili havus kontakton kun aliaj aktivuloj. Estas malfacile superrigardi tion kio okazas en tutmonda organizo, kiu estas tiom diversa. Tio kion kelkaj vidas kiel bazajn aferojn estas grandaj atingoj en aliaj lokoj. Ofte oni ne konas la plej bonajn praktikojn de aliaj, aŭ ne scias pri tio, kio estis farita en la organizo nur kelkajn jarojn antaŭe.

– Tio donas al aliaj la impreson ke la agado de TEJO ne estas tiom kohera, kaj ili ne tute malpravas. Tamen, skribi longajn planojn ne sufiĉas se ni ne uzas ilin por realigi aktivadon. Mentora programo, kio helpas konekti aktivemajn kaj pli spertajn aktivulojn estas jam delonge ideo. Tio povas helpi, disvastigi pli bonajn praktikojn, kaj ankaŭ lerni de eraroj kaj ne perdi la organizan historion.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– La tutmondeco kaj diverseco en nia movado. Ni havas tiom da spertaj homoj kaj tiom da diverseco. Ni bezonas konekti homojn pli ofte kaj efike. Reta agado estas unu el niaj fortoj. Ni uzu la konojn de ĉiuj por krei pli fortan movadon ĉie. Kaj ne temas pri enmetado de la nomo de TEJO ĉie, sed temas pri konektado de homoj kun aliaj, por helpi al ili realigi siajn projektojn. Temas pri provizado de aliro al iloj kaj al scioj por povi agadi pli efike, kaj pri konektado de homoj kun novaj ideoj kun homoj kun antaŭaj spertoj. Sed mi volas scii kion vi pensas. Partoprenu per plenumo de la formularo, kiun Tuŝka kaj mi pretigis.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebis publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ne respondis al la demandoj de Libera Folio tri el ili: Bui Mung (Feliĉa), kiu ”ne deziras aperi en gazetoj”, Karina Oliveira “pro tempomanko” kaj André Pagaime, kiu ne reagis al du retmesaĝoj.


Pli pri la temo

Jen intervjuo kun la alia prezidant-kandidato:

En la retejo de TEJO aperis videoj de kelkaj el la kandidatoj. Krome aperis debato de la du prezidant-kandidatoj, kiun vi povas spekti ĉi-sube.