Rogier Huurman: ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio”

Rogier Huurman (Roĉjo) estas la tria el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario. Li estas 30-jara sendependa tradukisto el Utrecht, Nederlando. 

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?


Rogier Huurman.

– Mi estas aktiva en la Esperanto-movado ekde 2010 pri organizado de renkontiĝoj, kaj aktiva en TEJO ekde 2013, kiam mi iĝis la TEJO-volontulo (nu, mi estis jam komitatano A antaŭe). Mi plenumis multajn rolojn por TEJO: komitatano, volontulo, Elekta Komisiono, KER-reprezentanto kaj nun IJK-organizanto. Mi ŝatas esti aktiva en TEJO, kunlabore kun aliaj TEJO-anoj, kaj nun mi kandidatiĝos por esti Ĝenerala Sekretario. Mi pensas, ke tiu rolo bone kongruas kun mia longa antaŭa sperto en la Komitato, en kiu mi mem jam kunverkis du reglamentojn: pri voĉdonado kaj pri intereskonfliktoj. Krome mi estas momente ĝenerala sekretario de la verdula partio en mia provinco, mi konas la rolon.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Unue mi volas zorge kaj senmanke plenumi la sekretariajn taskojn: superrigardi la dokumentojn, sekvi limdatojn, kaj gvidi la Komitaton. Bona plenumado de tio jam subtenos la aliajn estraranojn kaj la komitaton. Sed due mi volas dediĉi tempon al homa kontakto kun komitatanoj, komisiitoj, eblaj komitatanoj, ktp. La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio en Roterdamo, ĝi estas grupo da junuloj, kiuj estas meze en la movado. Per la organizado de la IJK mi sukcesis pligrandigi mian jam signifan konataron en la junulara movado, kaj mi planas baldaŭ persone koni ĉiujn komitatanojn. Tiel mi ankaŭ povos subteni la laboron pri Landa Agado, kiu tre dependas de tiaj personaj kontaktoj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– En tiu ĉi jaro estis malmultaj kandidatoj por la estraro, kaj kelkaj estraranoj demisiis aŭ malaktiviĝis. Tio ne devus esti problemo kun la abundo da kandidatoj en 2020. En pli longa daŭro granda problemo estas la divido inter la eŭropa aktiva kerno de la movado, kaj la malfortaj asocioj en multaj landoj. Tiu problemo kompreneble ne estos solvita per petado de plia subvencio en Eŭropo, ni devas aŭskulti la bezonojn de aktivuloj en ĉiuj landoj.

– Junaj Esperanto-parolantoj laŭ mi ne mankas. Fojon post pojo mi malkovras novan interretan komunumon de esperantistoj, kiu floras kaj kreas interesaĵojn, sed ili ne estas ligitaj kun TEJO. Laŭ mi TEJO povus fari multe pli por kunligi tiajn disajn komunumetojn, por tiel teni junulojn aktivaj en iu maniero en la movado.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– En TEJO ekzistas multe da sperto pri multaj temoj. Precipe ĉio, kio rilatas al organizado de renkontiĝoj. Eblas fari multe pli por disvastigi tian sperton: fakaj retlistoj, interŝanĝprogramoj, mentorado, aktivaj komisionoj. Unu bela ekzemplo de tio estas la ĵus reaktiviĝinta komisiono pri Kongresoj. Kiam la Korea Esperanto-Junularo anoncis rezigni pri la IJK 2021, tuj ekestis diskuto pri tio en la Telegram-grupo kaj retpoŝtlisto de TEJO. El tiu diskuto sekvis kunsido, en kiu kelkaj el la plej spertaj organizantoj en la movado kune kreis bonajn ideojn. Se la komisiono plu aktivos, sekvaj IJK-organizantoj ne plu sentos sin sen subteno!

– Resume, mi kandidatiĝas ĉar mi ŝatas aktivi en la movado, kaj mi planas laŭeble multe okupiĝi pri la homoj en la movado dum mia estrarmandato.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.