Izoliĝo instigis al kurso de Esperanto per Zoom

La kronvirusa pandemio devigas al fizika izoliĝo, sed samtempe stimulas al novaj specoj de reta kontaktado. En Rusio la profesia lingvoinstruisto Aleksandr Blinov lanĉis retajn kursojn per la retkunvena programo Zoom. Andrej Grigorjevskij intervjuis lin rete.

Dum la pandemio oni povas ne nur resti hejme, evitante infektiĝon. Aleksandr Blinov el Ĉeboksary (Rusio), profesia lingvoinstruisto, lanĉis post la komenco de la izolado retajn lingvokursojn, kiuj okazas per la telekunvena programo Zoom. Unu el tiuj kursoj estas pri Esperanto.

Aleksandr loĝas en Ĉeboksari, Ĉuvaŝa respubliko de Rusio, kaj estas interalie konata kiel organizanto de la fama Ĉeboksara Lingva Festivalo, okazanta ĉiujare ekde 1996. Dum la pasinta jardeko paralele kun sia Esperanto-agado li multe zorgas pri la progresigo de la ĉuvaŝa lingvo, kies uzado danĝere malpligrandiĝas.

Libera Folio: Kiel kaj kie vi varbis la studantojn por la retaj kursoj? Ĉu estis malfacile?


Aleksandr Blinov: – Relative facile, ĉar dum la pandemio kaj la neceso sidi hejme, homoj ekhavis pli da libera tempo. Mi afiŝis anoncojn en kelkaj sociaj retoj, skribis al kelkaj miaj konatoj, kiuj iam esprimis intereson pri Esperanto kaj rezulte post unu semajno mi havis dekon da dezirantoj eklerni. Entuziasmiĝinte pri tiu sukceso, mi tuj poste ekvarbis por alia lingva kurso – por la ĉuvaŝa. Sendepende de tio, sed samtempe, al la reto migris mia profesia ĉeesta instruado de la itala.

Kiom da partoprenantoj vi havas en viaj retaj grupoj? Kiel pasas la lecionoj?



– Por Esperanto mi havas nun 6 regulajn kursanojn kaj 2-3 malregulajn. Por la ĉuvaŝa mi havas ĉirkaŭ 20 regulajn lernantojn kaj 5-6 neregulajn, kaj finfine la italan mi instruas al 10 studantoj (ili estas pagantaj kaj ne temas pri neregula lernado).

– Esperanton mi instruas dufoje en semajno, kaj la leciono estas dividita je 2 partoj: la lerna kaj la gasta. En la lerna parto ni traktas iun temon – sporton, manĝojn, vojaĝojn, lingvojn, familion, hobiojn kaj simile – kaj babilante lernas. Per demandoj mi “provokas” la homojn paroli,, kaj “laŭvoje” mi klarigas kelkajn gramatikaĵojn. En la dua parto ĉiam estas invitata nova gasto, dezirinde el malsama lando. La celo estas doni la eblon praktiki la lingvon kun vera uzanto de Esperanto. Miaj studantoj faras al la gasto demandojn kaj mem respondas al la demandoj de la gasto.

Ĉu la reta instruado diferencas de la ĉeesta?

– 
La reta instruado havas siajn avantaĝojn, ekz. oni povas uzi multe da teknikaĵoj: videoj, sonregistraĵoj, tajpi surekrane novan vorton kun la nacilingva traduko. Samtempe mankas al mi la spaco kaj ebleco gestadi, kio enorme helpas, kiam oni instruas uzante rektan metodon.

Ĉu la reta instruado en la formato de videokunveno havas perspektivon – aŭ ĉu ĝi estas provizora solvo por la pandemia periodo?

– 
Evidente la reta instruado havos plian evoluon ankaŭ post la pandemio. Por tiuj kiuj ne trovas proksime ĉeestajn lingvajn kursojn, retaj kursoj estas tre bona alternativo. Sendube ekzistas ankaŭ lingvoinstruaj aplikaĵoj, sed oni nepre atentu ankaŭ la individuajn kaj grupajn studojn kun spertaj instruistoj. Ja instruisto povas paroligi homojn kaj rapide respondi al lingvaj demandoj de lernantoj. La gramatikon oni povas lerni memstare aŭ per aplikaĵoj.

Andrej Grigorjevskij