Riismo konkeras la junan generacion

Ĉu Esperanto bezonas neŭtralan pronomon, aldone al la tradiciaj li kaj ŝi? Kion opinias rete aktivaj esperantistoj, kaj ĉu tia netradicia pronomo havas lokon en la efektiva lingvouzo? Tion esploris akademiano Markos Kramer per ampleksa enketo.

Akademiano Markos Kramer faris esploran enketon pri 267 esperantistoj por eltrovi ilian opinion pri seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn. Li eltrovis ke la vorto “ri” estas konata al la plejparto de esperantistoj, sed multe pli populara inter junuloj ol inter maljunuloj; ĉi lastaj preferas la tradician uzadon de “li”.

De longe esperantistoj diskutas kaj debatas pri genra reformo en la lingvo kaj la enkonduko de novaj seksneŭtralaj vortoj. Iuj opinias ke temas pri utilaj plibonigoj kaj modernigoj, kiuj igos la lingvon pli egala kaj respektema, precipe al neduumuloj (homoj kiuj konsideras sin nek sole viroj nek sole virinoj kaj ne sentas komforte uzante nur liŝi). Sed aliaj opinias ke tiuj estas nenecesaj ŝanĝoj, kiuj malhelpas komprenadon kaj estas kontraŭ la fundamento.

La plej populara propono por seksneŭtrala pronomo estas ”ri”, kaj ĝi iĝas pli ofte uzata inter junuloj. Sed kiom da esperantistoj fakte uzas seksneŭtralajn pronomojn? Ĉu ili estas konataj kaj uzataj de multaj esperantistoj aŭ ĉu temas nur pri  teoria diskuttemo?


Markos Kramer

Por eltrovi respondon al ĉi tiu demando, Markos Kramer faris enketon pri opinioj pri kaj uzado de seksneŭtralaj pronomoj en la komunumo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto, sed lia enketa laboro ne rilatas al la Akademio.

Li atentigis ke la temo koncernas ne nur Esperanton, sed ankaŭ en iuj aliaj lingvoj ŝanĝiĝis la maniero paroli pri genro. Ekzemple, la angla kaj la hispana enkondukis novajn seksneŭtralajn vortojn, kaj en la sveda aperis la nova seksneŭtrala pronomo ”hen” apud la tradiciaj vortoj por ”li” kaj ”ŝi” (han, hon).

Tradicie en Esperanto, laŭ Zamenhof, ”li” estis uzata ne nur por viroj, sed ankaŭ kiel seksneŭtrala pronomo kiam ies genro ne estas konata. Zamenhof menciis, ke eblas uzi ”ĝi” en tiuj situacioj, sed ne rekomendis tion, ĉar oni kutime uzas la vorton ”ĝi” por bestoj kaj senvivaĵoj.

Tamen, dum la dudeka jarcento la sociaj normoj pri genro ŝanĝiĝis kaj la uzado de ”li” malfortiĝis. La vorto ”ri” estis unuafoje proponita en 1979, de Ole Hagemann, sed ĝi iĝis vaste konata nur post 2010. Laŭ la enketo, 81% de la pridemanditoj diris ke ili komprenas la vorton ”ri” kaj 75% priskribis ĝin ĝuste. La komprenado estis pli alta ĉe tiuj kiuj aĝas malpli ol 50 kompare al tiuj pli aĝaj.

La enketo okazis en aprilo kaj majo 2019. Kramer strebis ke la respondoj reprezentu la esperantistaron, sed tio malfacilas, ĉar neniu konas la precizan demografian konsiston de Esperantujo. Li sendis la enketon kun neŭtrala mesaĝo por ke partoprenu ne nur homoj kiuj jam interesiĝas pri seksneŭtralaj pronomoj.

Li afiŝis en 35 diversaj grupoj, pri lingvoj, genraj diskutoj, naciaj/regionaj grupoj en Facebook, Twitter, Lernu, Reddit. La enketo enhavis demandojn por eltrovi la lingvonivelon de la respondantoj. 287 homoj respondis, sed estis forstrekitaj 20 respondantoj, kies lingvonivelo estis tro malalta.

Estis granda diverseco laŭ la aĝo de la respondintoj, kaj neniu specifa aĝ-kategorio dominis. Ĉirkaŭ duono de la respondintoj estis malpli ol 40 jarojn aĝa, kaj la alia duono pli aĝa. La genroj de la respondintoj estis malpli diversaj, pli ol 70% estis viroj kaj nur 16% estis virinoj (la aliaj havis alian respondon aŭ ne respondis).


Respondo al demando pri pronomo por priparoli homon, kies sekso ne estas konata, laŭ aĝogrupoj. Eblis elekti pli ol unu respondon.

Tio estas pli malekvilibra ol ĉe kutimaj renkontiĝoj, sed eble viroj pli aktivas interrete. Ne eblas scii ĉu tio bone reprezentas la demografian konsiston de Esperantujo, sed eble ĝi bone reprezentas la interretan esperantujon.

La partoprenintoj ricevis la jenan frazon kaj la demandon kiun pronomon oni uzu por la kasisto, kies genro ne estas konata:

“Se teamano sendas fakturon al la kasisto, ☐ devas sendi kopion de ĝi al la prezidanto.”

La partoprenintoj povis elekti pli ol unu respondon.

La plej populara respondo estis ”tiu” kaj poste ”li”, kun ”ri” en la kvara loko. La plej rimarkinda afero estas la forta ligo inter aĝo kaj uzado de ”ri” kaj ”li”. ”Ri” estas la plej populara inter la plej junaj partoprenintoj, kaj la plej malpopulara inter la plej maljunaj. La uzado de ”li” kaj de ”li aŭ ŝi” rekte kreskas kun la aĝo.

Rimarkindas la genra divido inter la respondintoj. ”Li” estas ĉefe uzita de viroj, kaj ”ri” estas ege populara inter neduumuloj. ”Tiu” estas populara inter ĉiuj kaj ”li aŭ ŝi” estas populara inter viroj kaj virinoj.

En alia demando la enketo donis la ekzemplon de homo kiun ofendas esti nomata viro aŭ virino kaj demandis kiun pronomon oni uzus por tia homo.

Videblas ke la plej populara respondo estis ”ri”, sed plimulto diris ke eĉ en tia situacio ili ne uzus ĝin. Multaj diris ke ili ankoraŭ uzus genran pronomon, eĉ se ĝi ofendus iujn.

Denove estas granda diferenco laŭ aĝo, klara plimulto sub la aĝo de 40 uzus ”ri” por neduumulo, sed malmultaj maljunuloj farus tion.

La enketo eltrovis ke la uzado de ”ĝi” estas multe malpli ofta ol  tiu de ”ri”. 42% diris ke ili iam uzis ”ri”, sed nur 24% diris ke ili iam uzis ”ĝi” (kaj 8% diris ke ili uzis ”ŝli”). Ne estas statistika diferenco inter la uzado de ”ri” aŭ ”ĝi” laŭ lingvonivelo. “Radikala” uzado de tiuj vortoj, ekzemple eĉ por priskribi iun kies genro ja estas konata, okazas ĉe malmultaj homoj.

Kramer faris demandon ankaŭ pri sia propono de seksneŭtralaj vortoj kiel ”pajtro”. Triono el la homoj rekonis la vorton, sed nur 4% uzas ĝin kaj nur 9% aŭdis ĝin. Fakte, tiun vorton li proponis nur unu jaron antaŭ la enketo.

Laŭ li la plej grava eltrovaĵo de la studo estas, ke ĝi montras la kreskantan popularecon de ri inter pli junaj parolantoj de Esperanto, kaj ke sekve ĝia uzo estonte plivastiĝos:

– Ĉiuj manieroj uzi “ri” estas multe pli popularaj inter junuloj kaj inter pli aĝaj partoprenantoj de junularaj aranĝoj ol inter maljunuloj sen aktiva ligo al la junulara movado. Ĉi tiu aĝdistribuo de uzantoj de “ri” estas indiko por tio, ke la uzado de “ri” verŝajne estontece daŭre plukreskos, li komentis al Libera Folio.

La populara kaj prestiĝa Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) en sia plej aktuala versio ne malrekomendas, sed ankaŭ ne rekomendas la uzon de la plej populara seksneŭtrala pronomo ”ri.” En pli fruaj versioj la manlibro kondamnis kaj malrekomendis la vorton.


Bertilo Wennergren

La aŭtoro de PMEG, akademiano Bertilo Wennergren, rakontas al Libera Folio ke li dum la jaroj kiuj pasis post la unua versio de la manlibro iom post iom ŝanĝis sian propran sintenon al la pronomo. Laŭ li la studo de Kramer prilumas interesan fenomenon en la nuntempa evoluo de Esperanto.

– En la 1990-aj jaroj, kiam mi unue renkontis la proponon uzi “ri” kiel sekse neŭtralan pronomon, mi taksis la ideon absolute senbezona kaj precipe komplete senŝanca.

Laŭ lia tiama opinio, praktike ne eblas enkonduki novajn pronomojn en lingvojn, ĉar pronomoj kutime estas konsiderataj unu el la “fermitaj vortklasoj”, kiuj estas tre stabilaj kaj preskaŭ plene rezistaj novajn aldonojn.

– Laŭ tio, mi tre negative komentis tiun novan pronomon en PMEG. Sed jarojn poste mi rimarkis, ke tamen la proponita pronomo komencas esti iom uzata. Unue mi restis same negativa, sed poste mi ekkonis persone plurajn junajn homojn, kiuj uzadis la pronomon “ri”, kaj mi konstatis en persona interbabilado kun ili, ke – tute kontraŭe al miaj supozoj – ilia uzo de “ri” neniel ĝenis la interkompreniĝadon, kaj ankaŭ ne ĝenis min.

– En PMEG mi komplete ŝanĝis la prezenton de “ri”, forigante la negativan kaj kondamnan prijuĝon. Nun en PMEG “ri” estas tute aferece klarigita kiel nova, sed ankoraŭ neoficiala vorteto uzata de kelkaj, sed certe ne de ĉiuj.

Robert Nielsen