Komentoj pri La estraro forgesis resanigi la financojn de UEA de Tim Owen

La komento ŝajne aludas al tio, ke antaŭ pluraj jaroj iu en la Centra Oficejo hazarde eksciis, ke ekzistas en Skotlando privata firmao nomita Universala Esperanto-Asocio Ltd, kiun registris Francesco Maurelli, kiu loĝis tiam en tiu lando. Laŭ mia memoro, la firmao neniam aktivis, kaj post peto de UEA, s-ro Maurelli preskaŭ tuj malstarigis ĝin.