Kie estas la Duolinganoj?

En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.

Mi memoras la ĝojon kaj eksciton, kiam oni anoncis ke Duolingo kreos kurson por lerni Esperanton. Ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) la plej populara retejo por lingvolernado en la mondo, kun plurdekmilionoj da uzantoj, do oni vidis tion kiel grandegan leviĝon por nia lingvo. Oni kampanjis longe por tiu agnosko, simile kiel antaŭaj generacioj kampanjis por la agnosko ĉe la UN. Oni parolis pri nova epoko por Esperanto, kaj ni ekscitite demandis unu la alian, kiom da novaj lernantoj venos. Ĉu centmilo? Ĉu miliono? Eĉ se nur eta kvanto el la lernantoj aliĝus al UEA, tiu multobligus sian membraron. Ĉi tiu ondego da novaj homoj revivigos la movadon!

Mi estis unu el tiuj entuziasmuloj kaj atendis ian “grandegan salton antaŭen”. Mi komencis lerni Esperanton en 2014 per malnova lernolibro eldonita en 1907, kiun mi trovis senpage interrete, kaj per la retejo Lernu.net (kiu jam tiam estis malnovstila). Do, mi ĝojis kiam aperis en 2015 kurso kun bela stilo, moderna aspekto, buntaj koloroj – en retejo jam tre konata kun milionoj da membroj. Jen la perfekta reklamo por la lingvo, reklamo kiu montras ĝin en moderna maniero, egale kun lingvoj kun dekmilionoj da parolantoj. Do, ankaŭ mi mem uzis Duolingon kaj certis pri la nova sento kiu en la mondon venis.

Kvin jaroj pasis de tiam, kaj ĉu la esperoj realiĝis? Duolingo ne plu publikigas kiom da homoj entute uzas ĝiajn kursojn, nur la nombron de la “aktivaj lernantoj”, sed post mia peto, oni donis tiun informon al mi.


Robert Nielsen.

Laŭ Duolingo, entute 2,8 milionoj da homoj uzis la kursojn por lerni Esperanton, 1,6 milionoj per la angla, 871.000 per la hispana kaj 376.000 per la portugala (tiuj nombroj ne estas tute precizaj, pro rondigo). Tio estas kiom da homoj komencis la kurson, sed ne kiom finis la kurson – bedaŭrinde Duolingo ne publikigas tiun nombron. La plej grava demando estas: Kiu elcentaĵo de la homoj finis la kurson? Ĉu kvarono? Dekono? Centono? Mi kontaktis la kontribuantojn, la volontulojn kiuj helpis krei la kurson, sed ankaŭ ili ne scias. La sola statistiko estas el 2016, kiam ĉirkaŭ 3 procentoj el la homoj finis la kurson, sed tiu estis malpreciza konjekto, kiam la kurso estis nova.

Do, kiom el la preskaŭ 3 milionoj da lernantoj iĝis esperantistoj? Mi dividas ilin en kvar kategoriojn.

Unue estas la scivolemuloj. Ili ne vere volas lerni Esperanton, sed simple volas vidi kiel la lingvo kaj la kurso aspektas. Ekzemple, mia patrino faris du aŭ tri lecionojn pro scivolemo, sed ŝi neniam serioze provis lerni la lingvon. Mi mem faris unu lecionon de la dana, ĉar mi estis scivola pri la lingvo de mia praavo, sed kiam mi vidis kiel malfacila ĝi estas, mi forkuris.

La dua grupo estas la kolektemuloj. Ili kolektas lingvojn por fanfaroni kaj imponi aliajn homojn (kaj sin mem), ne ĉar ili vere volas uzi ĝin. Duolingo donas ŝildon al vi por ĉiu lingvo kiun vi komencas lerni, kaj iuj kolektas ilin kvazaŭ ili estus premio. Mi ofte vidas homojn kun dek aŭ eĉ dudek ŝildoj, sed kompreneble ili ne povas bone paroli tiom da lingvoj. Se oni iras al la diskutejo de Duolingo, la profiloj kun malpli ol 5 lingvoj aspektas malplenaj. Iuj nur komencas la kurson, sed aliaj volas fanfaroni pri tio kiom da kursoj ili finis. Sed eĉ kiam ili finas la kurson, ili ne multe uzas la lingvon, ĉar ili tuj komencas novan kurson por alia lingvo.


Jen ekzemplo de iuj “kolektemuloj” – ili havas ŝildojn por multaj lingvoj (inkluzive Esperanton) sed ĉu ili vere scipovas tiom da lingvoj?

La tria grupo estas la komencantoj. Ili vere volas lerni la lingvon kaj efektive studas ĝin. Sed mankas al ili la tempo aŭ motivo por fini la kurson. Eble ili devas labori, studi, zorgi sian familion, amikojn kaj aliajn ŝatokupojn. Eble ili revenos al la lingvo post monatoj aŭ jaroj, sed nun ili estas tro okupataj. Eble ili perdis intereson pri la lingvo kaj ĝi ne plu plaĉas al ili. Eble ili aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, sed ne sciis ke “facila” ne signifas “senpena” kaj rezignis kiam ĝi iĝis pli malfacila ol ili atendis. Eble ili ne ŝatis la metodojn de Duolingo kaj foriris por uzi alian retejon aŭ metodon.

Kaj la kvara grupo estas la esperantistoj. Ili estas la homoj kiuj faris la kurson ĝis la fino kaj daŭrigis sian lernadon poste. Ili ne nur lernis la lingvon sed ankaŭ uzas ĝin, por legi, aŭskulti, rigardi filmetojn ktp. Eble ili aliĝas al grupoj de esperantistoj (interrete aŭ vera-vive), iris al renkontiĝoj kaj aniĝis en la movado. Tiu estas la celgrupo, tiun ni volas kaj atendis.

Do kiom da homoj estas en ĉiu kategorio? Mi konjektas ke la plej granda grupo estas la scivolemuloj, ĉar tiu grupo postulas malplej multe da tempo kaj energio, kaj la plej malgranda grupo estas la esperantistoj, pro la malaj kialoj. Sed kiom granda estas la esperantista grupo? Eĉ se ĝi estas nur unu procento el la 2,8 milionoj da uzantoj, tio estas 28.000 homoj. Imagu se 28.000 homoj aliĝus al la movado.

En 2019, UEA havis nur 4.162 individuajn membrojn, do tiu estus okobla kresko al 32.000 membroj. TEJO havis 593 individuajn membrojn, do la aliĝo de eĉ unu aŭ du mil novaj membroj, tute ŝanĝus ĝin. Se nur unu procento el la Duolinganoj aliĝus al la movado, tio levus ĝin al la plej alta nivelo en la tuta historio de nia komunumo. La plej alta rekordo por individuaj membroj estas ĉirkaŭ 8.000 por UEA kaj 900 por TEJO, kaj tio estus facile superebla per nur eta elcentaĵo el la Duolinganoj.

Sed tio ne okazis, fakte la membronombro de UEA malkreskis. En 2015 ĝi havis 5.501 individuajn membrojn kaj 9.215 aligitajn membrojn. La membraro de TEJO kreskis, sed tio okazis ĉar la asocio altigis la aĝlimon de 30 al 35.

Eble la Duolinganoj ne volas aliĝi al la tradiciaj asocioj, sed ankaŭ la ĉefaj kongresoj ne spertis kreskon. Malfacilas kompari la kvanton de la aliĝoj ĉe la Universalaj Kongresoj pro la malsimilecoj inter la landoj, sed oni ne vidas grandan ŝanĝon. Ekde la nekutime granda centa kongreso en 2015, la kongresoj havas 900-1.600 partoprenantojn, sed inter 2000-2009 ili allogis 1200-2400 homojn. La plej granda IJK dum la pasinta jardeko ne estis en la epoko de Duolingo, sed en 2011 (Ukrainio kun 311 aliĝintoj), kaj en 2000-2009 okazis sep kongresoj eĉ pli grandaj. La IJK de 2019 kaj tiu de 2015 havis precize la saman kvanton de aliĝintoj (291) – do ĉu Duolingo donis nulan kreskon?

Sed neniu el la grandaj internaciaj kongresoj spertis grandan kreskon, kaj ili ĉiuj allogas pli-malpli la saman kvanton da partoprenantoj kiel antaŭ ol la Duolingo kursoj aperis. IJF, JES, NR kaj la SAT-kongresoj ne vere kreskis, kaj SES (kiun oni supozus la plej alloga por komencantoj) fakte malkreskis. La aliĝo de eĉ 100 novaj homoj estus granda diferenco por ili, kaj oni pensus ke el la 2,8 milionoj da homoj devus esti almenaŭ 100 kiuj irus al kongreso, ĉu ne?

Sed eble la komencantoj prifajfas asociojn kaj kongresojn kaj uzas la lingvon por aliaj aferoj. Tamen, por kio? Estas interretaj grupoj ĉe fejsbuko, tvitero, redito, telegramo, sed tiuj havas nur centojn da aktivaj homoj. Ne estas multaj aktivaj blogistoj, podkastistoj aŭ jutubistoj (kvin aŭ malpli). La vendado de libroj kaj muziko ne multe ŝanĝiĝis, kaj mi ne vidas ian signon ke la produktado de tiuj kreskis. Do, ĉu estas iu ajn ŝanĝo en Esperantujo pro Duolingo? Ĉu la miloj da lernantoj ne influis la movadon? Ĉu ili ne uzas la lingvon? Kie estas la Duolinganoj?

Certe estas ekzemploj de esperantistoj kiuj lernis pro Duolingo. Mi konas kelkajn homojn kiuj nun estas tre aktivaj en la movado (iuj eĉ iĝis estraranoj de TEJO) kaj lernis ĉefe per Duolingo. Sed unuopaj ekzemploj ne estas fidindaj kaj ne informas nin pri la tuta movado. Ĉu tiuj homoj aktiviĝus ankaŭ se la Duolingo-kursoj ne ekzistus, ĉu ili uzus alian retejon?

Anekdote, mi povas diri ke estas miloj da Duolingo-lernantoj en Irlando, sed daŭre nur unu esperanta klubo, kaj tiu ne kreskis dum la pasintaj kvin jaroj, ĝi daŭre havas malpli ol dek aktivajn membrojn, plejparte maljunulojn kiuj ne uzis Duolingon. Eble Esperantujo malkreskus eĉ pli sen Duolingo, kaj eble aliaj faktoj influas la kreskon de la movado pli ol Duolingo. Do certe ekzistas esperantistoj kiuj lernis per Duolingo, sed la movado ne estas pli granda nun ol antaŭ la lanĉo de la unua kurso. Kial ne?

Eble Duolingo kulpas. Duolingo estas la plej populara retejo por lerni Esperanton, sed ĉu ĝi estas la plej bona? Ĝi estas populara ĉar ĝi “ludigas” la lernadon de lingvoj. La retejo enhavas brilajn, buntajn kolorojn, oni gajnas poentojn, atingas nivelojn, partoprenas konkursojn, gajnas premiojn, komparas sin kun amikoj ktp.

Tio certe estas pli amuza ol tradiciaj lerniloj kaj eble instigas pli da aktivado, sed ĉu oni vere lernas? Mi rimarkis kelkfoje ke kiam mi uzis ĝin, mi pensis pli pri la gajnado de poentoj ol pri lernado de la lingvo. Mi iris rapide tra la lecionoj por atingi pli altan nivelon, anstataŭ certigi ke mi komprenis la aferon. Oni povas facile pensi ne pri la plej bona maniero lerni la lingvon, sed kiel plej bone akiri poentojn.

Mi opinias ke Duolingo estas “pli-ol-nenia” lernilo. Ĝia celgrupo ĉefe estas homoj kiuj ne alkutimiĝis al lingvolernado kaj probable ne studus sen forta instigo. Ĝi estas plej taŭga por homoj kiuj estas tro okupitaj aŭ nemotivitaj por pasigi pli ol 15 minutojn studante. Tial la poŝtelefona aplikaĵo estas tiel populara, oni povas rapide “ludi” vian lingvon sen granda peno, kvankam la aplikaĵo ne enhavas la klarigojn kaj la puzloj estas multe pli facilaj.

Duolingo rekompencas lernantojn tre facile kaj ofte, sed eble tro facile. Oni povas elekti kiom multe oni volas lerni ĉiutage, sed la plej alta nivelo estas nur 15 minutoj ĉiutage. Pro tio, oni povus studi dum nur 15 minutoj kaj pensi “tiom sufiĉas por hodiaŭ, mi studis jam sufiĉe.” Sed ĉu tiuj homoj vere progresas en sia lernado aŭ ĉu oni nur donas la ŝajnigan impreson de progreso?

Do, se Duolingo portis Esperanton al nova epoko, kie estas la Duolinganoj? Kie estas la miloj da novaj esperantistoj? Oni ne vidas ilin en la asocioj, kongresoj, vendejoj aŭ la interreto. Ĉu kvin jaroj ne estas sufiĉe da tempo por vidi eĉ la komencon de kresko? Kie estas la ondo da novuloj? Ni atendis grandegan salton antaŭen, sed ni ankoraŭ staras en la sama loko.

Robert Nielsen