La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara


Solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, Vieno la 1-an de aŭgusto 1929.

Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzita.

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko festis 90-jaran jubileon per internacia simpozio pri planlingvoj kaj lingvoplanado sian.

En 1929 okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Ekde tiam oni ĉiujare informas kaj surprizas milojn da vizitantoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Dum la pasintaj kvin jaroj la Esperanto-muzeo bonvenigis pli ol 
85 000 gastojn.

Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo. Ĝia establo estis kaj sekvo de pligrandiĝanta intereso pri Esperanto post la unua mondmilito kaj rezulto de kreskanta bezono de centra internacia Esperanto-biblioteko por la multnombraj publicaĵoj, kiuj aperis ekde 1887.

Du personoj estis aparte gravaj por la fondo: Felikso Zamenhof (1868–1933), kiu havis la ideon por tia biblioteko, kaj Hugo Steiner (1878–1969), kiu tuj transprenis la impulson kaj fondis la Esperanto-muzeon en Vieno.


Vidaĵo de la muzeo.

Por festi la 90-an naskiĝjaron la Aŭstria Nacia Biblioteko kun subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) invitis la 24-an kaj 25-an de oktobro 2019 en la Palais Mollard al internacia scienca simpozio pri la temo “Planlingvoj kaj lingvo-planado”.

La jubileo de la Esperanto-muzeo donis bonvenan okazon por retrorigardo al ĝia facedoriĉa historio, por superrigardo pri ĝiaj nuntempaj projektoj kaj precipe por diversaj prezentadoj en la vastaj esplorkampoj de lingvo-muzeoj, planlingvoj kaj lingvo-planado.

Kadre de ok paneloj dek ses fakuloj prezentis siajn esplorojn kaj publicaĵojn, kiuj ankaŭ respegulas la havaĵon de la Esperanto-muzeo. Kaj la programo kaj la resumoj de la simpozio rete legeblas.

La unua tago, dum kiu prelegis interalie Sabine Fiedler, Klaus Schubert kaj Michael Gordin, estis dediĉita al la temoj “lingvo-muzeoj”, “planlingvoj”, “lingvo-planado” kaj “lingvo-planado kaj planlingvoj – biografioj”.

La duan tagon sekvis paneloj pri “Esperanto – originoj”, “Esperanto – biografioj”, “Esperanto – esplorprojektoj” kaj “Esperanto en la 21-a jarcento – lingvo kaj tutmondiĝo”, dum kiuj interalie Humphrey Tonkin, Federico Gobbo kaj Seán Ó Riain donis prezentadojn.

La simpozion, kiu estis ege internacia, partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el pli ol 15 diversaj landoj. Kvankam ĉiuj prelegoj estis en la angla, dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj aliaj lingvoj, precipe Esperanto, estis uzitaj.

La reagoj al la simpozio estis ege pozitivaj. Multaj personoj demandis, ĉu la prelegoj estos publikigitaj kaj kiam la venonta simpozio okazos en la Esperantomuzeo en Vieno.

Bernhard Tuider