Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren”

Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”

Tio aspektas ankoraŭ pli mirinda, se konsideri, ke neniam estis tiel favora tempo por Esperanto, kiel hodiaŭ. Homoj, varoj kaj, plej grave, informoj nuntempe povas moviĝi tra la mondo nekompareble pli facile ol antaŭe. Ĉio ĉi tio, ŝajne, devus krei fekundan sojlon por florado de la internacia lingvo. Tamen, la Esperantistaro aspektas nekapabla uzi la aperintajn eblojn. Kial?

Mi opinias, ke ĉi situacion kreas tio, ke Esperanto, kiu celas forigi la lingvan barieron, montriĝas mem ŝirmita fare de ĝi de la ekstera mondo. Ajna Esperanta agado povas havi kiel adresatojn nur tre malvastan rondon de samlingvanoj.

Rezulte de tio, homoj kiuj havas entuziasmon, energion kaj ambicion por fari ion sur nivelo konvena al la moderna tempo, trovas en Esperanto nenion interesan; kaj tiuj kiuj jam apartenas al ĝia komunumo, havas neniujn stimulojn por fari ion pli grandskalan kaj kompleksan.

Tamen, jam delonge oni konas ilon kapablan trahaki ĉi nodon. Tio estas multlingva agado, kiu celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj uzas Esperanton kiel pivotlingvon. La avantaĝoj de ĉi tiu vojo estas jenaj:

1. Tia agado povos kontakti nekompareble pli grandnombran publikon kaj, sekve, ricevi fortan respondon de ĝi. Ĉi tiu respondo bone stimulos la partoprenantojn de la agado kaj instigos ilin al disvolviĝo, kvanta kaj kvalita.

2. Ĝi kapablos altiri ne-Esperantistajn aktivulojn, kiuj ekvidos en ĝi efikan instrumenton por realigi siajn celojn.

3. Ĝi draste ŝanĝos la publikan aspekton de Esperanto. La fakto ke ĉi tiu lingvo jam utile servas al granda nombro da homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin, kaj ke oni entreprenas per ĝi ion vere novan, kion ankoraŭ faris neniu, igos ĝin atentinda kaj taksinda pozitive.

4. Ĝi povos formi bazon por enpraktikigo de Esperanto kiel laborlingvo en konkretajn celgrupojn, kies anojn interesos informa interŝanĝo kun alilandaj samokupanoj. Tio estas temo por aparta kaj ampleksa pridiskuto; ĉi tie mi nur notos, ke plej taŭgaj por tio aspektas la areoj de hobioj kaj nekomerca agado.

Kiu povas esti la unua paŝo sur ĉi tiu vojo? Ekzistas nemalmulte da kreivaj homoj, kiuj faras, individue aŭ kolektive, diversspecajn informajn kaj artajn verkojn kaj publikigas ilin en la interreto. Kun helpo de pivotlingvo ili povos tre forte vastigi sian spektantaron kaj ricevi respondon fare de alilanda publiko kun alia kultura fono; tio estos por ili nova kaj interesa sperto.

Krome, tio povos rezultigi ankaŭ praktikajn avantaĝojn (utilaj kontaktoj, mendoj, enspezo per reklamo en jutubaj kanaloj kaj aliaj). Do, ekzistas neniaj kialoj por supozi, ke ili ne emos al tiaspeca kunlaboro, se oni proponos ĝin al ili. Ĉio dependas nur de nia flanko.

Koncepto de tia kunlaboro, miavide, povas aspekti jene: laŭ interkonsento kun aŭtoroj de interesaj videoj ĉe Jutubo oni aldonas al tiuj subtekstojn kaj priskribon en multaj lingvoj, tradukitajn per Esperanto. La priskribo enhavos ligilon al retejo de la projekto, kie oni trovos katalogon de tradukitaj videoj, similan al tiu de Tubaro.

Certe, oni selektu por la kunlaboro nur enhavon vere altkvalitan, “kremon”. Kiel specimenon de tia, mi povas nomi, ekzemple, ŝikvidan dokumentan filmon pri Sergej Prokudin-Gorskij, unu el la pioniroj de kolora fotado.

Do, espereble, mi sukcesis montri, ke Esperanto havas ŝancon esti hodiaŭ ne postrestaĵo de jam delonge pasinta tempo, sed pioniro, kiu malfermas novajn vojojn al interhomaj kontaktoj en la nuna “tutmondiĝinta” epoko. Ja ĝuste por tio ĝi estis kreita.

Kirill Ŝvedov