La Ondo de Esperanto foriras

La magazino “La Ondo de Esperanto” aperadis ĉiumonate ekde 1991. Nun venas tempo adiaŭi unu el la vere malmultaj profesiaj periodaĵoj en la Esperanto-movado. “Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa”,  opinias ĵurnalisto Grigorij Arosev.


La lasta papera jarkolekto de La Ondo.

La redakcio de La Ondo de Esperanto anoncis pri la baldaŭa ĉeso de la magazino. Post la relative mallonga periodo de nur-elektronika ekzisto La Ondo, senĉese aperanta ekde 1991, entute malaperos. En la editorialo, subskribita de la eldonanto Halina Gorecka kaj redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiel ĉefa kaŭzo de la ĉeso estis menciita problemo kun la malboniĝanta vidkapablo de Korĵenkov. Ni ne havas kialojn malkredi tion.

La titolo La Ondo de Esperanto ne estis elpensita de Gorecka kaj Korĵenkov. Magazino kun tiu titolo aperadis en Moskvo inter 1909 kaj 1917, tiam ĝin eldonis la financa oficisto Aleksandr Saĥarov. La aperon de La Ondo benis mem Zamenhof. En la samaj jaroj aperadis ankaŭ la movada ĵurnalo Ruslanda Esperantisto (fakte la sama titolo estis uzita eĉ dufoje: inter 1905 kaj 1908, kaj tre mallonge en 1909). Kurioze ke ambaŭ titolojn transprenis Korĵenkov kaj Gorecka en la jaro 1991, re- kaj ekeldoninte La Ondon kaj Ruslandan Esperantiston.

La eldonado startis en la malfrua printempo de 1991, kaj tio sufiĉe gravas por kompreni la procedon, kiun ekgvidis la geedzoj. Post nur kelkaj monatoj Sovetunio disfalis, kaj la sekvoj estis ne nur politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj: oni povas nur imagi, kiom da fortoj kaj kompreneble mono kostis por Korĵenkov-Gorecka daŭra eldonado de la periodaĵoj en la epoko de hiperinflacio. En la unuaj jaroj Ruslanda Esperantisto estis nur primovada eldonaĵo, La Ondo estis nomata ”soci-kultura“ magazino.

Aleksander Korĵenkov
Aleksander Korĵenkov

Tiel do estis, sed en iu momento iĝis klare, ke estas malfacile redakti kaj eldoni du periodaĵojn. Rezulte Ruslanda Esperantisto ĉesis kaj migris en La Ondon, kiu por pluraj jaroj fariĝis grava rusia eldonaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj Korĵenkov kaj Gorecka anoncis ĉesigon de la papera versio, argumentante tion per la daŭra plimalfaciliĝo de la produkta kaj ekspeda procedoj kaj samtempe atentiginte, ke la papera versio estus pli profita por ili. Kaj nun, post 28 jaroj, la ondo reiras malantaŭen.

Ĝi nek estis nek estas la sola Esperanto-periodaĵo en Rusio, kaj ĝi ne estis ideala. La Ondo eĉ ne estis objektiva, ja ĉiam prezentanta la mondovidon de ties redakcio – tamen ĉu povus esti alie? Sed sendube ĝi estis kaj estas profesia eldonaĵo, kiu ĉiam kreis solidan bildon pri la Esperanto-movado en Rusio, en lando kiu pro la historiaj cirkonstancoj ĉiam havas apartan (ne legu ”plej gravan“, legu laŭvorte ”apartan“) rolon en la historio de la Esperanto-movado. La ceteraj periodaĵoj en la sama lando vole-nevole ĉiam havis antaŭ la okuloj ĝuste La Ondon, kaj kreis konceptojn de siaj eldonaĵoj surbaze de la impresoj pri La Ondo – kio estis en ĝi bona, kio estis malbona.

Mi mem ekaŭdis pri Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo meze de la 1990-aj jaroj, kiam mi profundiĝis en la movadon kaj ekaktivis tie. Tiam mi estis tre juna kaj opiniis ambaŭ eldonaĵojn tre enuigaj. Poste mi ekkonis riproĉojn je la adreso de ties eldonantoj. Poste ni kunlaboris. Poste ni konfliktis. Poste ni denove kunlaboris. Poste ni parte amikis kaj tio daŭras – nu, almenaŭ mi tiel esperas.

Halina Gorecka
Halina Gorecka

Sed intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.

Mi (kaj ne nur mi) malŝategas la obstine uzatan en La Ondo vorton ”Ruslando“ kiel nomon por la lando, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis certa aĝo. Mi ne ŝatis, ke Korĵenkov kaj Gorecka ne atentis la fortegan junularan Esperanto-movadon en Rusio el la 1990-aj. Mi krome ne ŝatis tion kaj jenon, sed tio estas ja ilia privata vidpunkto, je kiu ili rajtis, kaj tio havas neniun rilaton al la kolosa laboro, kiun faris kaj ĝis nun faras la geeldonantoj.

Multo ŝanĝiĝis intertempe, Korĵenkov kaj Gorecka spertis translokiĝon el la urala Jekaterinburg en la baltmaran Kaliningradon, postvivis gravan malsanon de Halina Gorecka (kun feliĉa fino) kaj sendube multon alian, kion la ekstera publiko ne scias.

Sed… intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.

Nur tiu, kiu mem redaktas aŭ eldonas ion povas vere kompreni la amplekson de tia laboro. Mi estas ĝuste tiu, kiu laŭ propra sperto tion komprenas. Kaj admiras.

Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa. Periodaĵoj regule malaperas, ĉiam pro malsamaj kialoj, sed ĉiam kun la sama sekvo: anstataŭ ili venas nenio. Ni deziru al Korĵenkov kaj Gorecka fortan sanon por realigado de aliaj planoj – je la fino de artikolo tio sonas iom banale, sed des pli vere.

Grigorij Arosev