Preskaŭ mia frato – responde al Joop Kiefte

Reage al la artikolo de Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO, Hanso Becklin konsentas, ke esperantistoj efektive konsistigas ian rondon familian – kun granda trezoro, kiu ebligas al ĉiu alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro. “Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo… ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj”, li skribas.

Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.


Hanso Becklin.

Unu el la plej fortaj sentoj en la historio de la homaro estas tiu de aparteno al familio. Pro fortaj ligoj de amo, proksimeco, historio, kaj ekonomio veraj familioj ofte konsistigas la plej intiman rondon de ies vivo.

Ĝuste ĉi tial la familio fariĝis bela metaforo por homoj kunligitaj per io alia ol la komuna sango; efektive, nomi iun frato aŭ fratino estas tradicia maniero montri la kamaradecon alie ne same forte manifestebla per vortoj. S-ro Joop Kiefte, en sia artikolo “La Fina Venko jam estas ĉi tie”, proponis, ke pro sia reciproka amo la Esperantistaro konsistigas iaspecan familion.

Ĉi tiun taktikon uzis diversaj homoj dum jarcentoj: militistoj, sklavoj, sindikatanoj, gejoj, religiuloj, kaj aliaj samsortanoj. Precipe kiam la vera familio forestas, malakceptas, anatemas, aŭ simple ne komprenas, flegi senton de familia aparteno ne estas nur utile, sed bezonate; alie oni pereus kiel individuo en maro de vizaĝoj neamikaj sen azilo plena je iuj komprenantaj la batojn de komuna fatalo.

Mi volas substreki ion subtilan, sed tamen gravan rilate al ĉi tiuj rondoj familiaj: iusence ilin kunfandas iu traŭmato, perdo, sperto, aŭ forta kredo. Pensu pri la afrikdevena sklavo de la 17-a jarcento, kies vera familio troviĝas trans oceano, en kripto, aŭ katenita aliloke, sed kiu laboras ŝultr-al-ŝultre kun aliaj same transvivintaj la frakasiĝon de la libera vivo anstataŭigita per larmoj kaj klopodoj ritmataj de la mastra vipo.

Projekciu antaŭ vi la gejajn kvartalojn dum la aidoso-krizo, kie oni ne nur sentis sin malakceptita de la socio (kiu inkluzivis, tre ofte, la veran familion de la geja enloĝanto) sed ankaŭ perdanta amikojn, amatojn, kaj instituciojn al plago. Tiaj travivaĵo elfosas abismon duoble pli profunda ol eĉ la kutima angoro de povrulo ion perdinta.

Se vi preferas fikcian familion nuntempe mondskalan, sen drastaj konkretaj perdoj, meditu pri la vortoj de Paŭlo en lia letero al la Galatanoj: “Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.” Kredi, ke Dio forigis ĉiujn distingojn al la cetera mondo gravajn estas malfacile, se iu komuna sperto por kunglui ĉiujn mankas.

Tamen, Paŭlo konstante menciis la dronigon de la pekoj en baptaj akvoj kaj la aljungadon al la resurektinta sorto de Kristo. Tio estas iu spirita travivaĵo same dura en la menso, kiel tiuj pli realaj. Kaj la forteco de la sento kaj la dureco de ĝia efiko ĉiuokaze hardas grupon en familion.

Kompare kun ĉi tiuj, Esperanto ŝajnas unuavide magra familio apenaŭ kungluita per io ajn. Ĉiu ankoraŭ apartenas al sia propra familio, lando, kulturo, religio, kaj lingvo. Nur la sperton de la lernado de Esperanto, la uzadon de ĝi, kaj la interkompreniĝadon per ĝi ni havas kiel komunaĵojn, kaj ĉiu havas sian amatan ĉevaleton en tiu vasta stalo.

Eĉ la Verdan Pentekoston de Bulonjo-ĉe-Maro kaj ĝian milfojan ripetiĝon en Esperanto-kongresoj oni citas malpli ofte kiel kvazaŭmiraklon ol kiel simplan fakton de la vivo, same okazintan alilingve dum mondpintoj de diplomatoj, komercaj foiroj pri teĥnologio, aŭ poliglotaj renkontiĝoj.

Tio estas eraro. La monto de interkompreniĝo per Esperanto havas pli mildan deklivon postulantan malpli da mono, tempo, kaj prestiĝo por atingi la pinton ol ajna alia lingvo. Kaj pinte ĉiu nova generacio spertas ion fortan kaj mense fortikan, kontraŭstaran al la impetoj de la mondo tion kalumniantaj.

La fakto, ke per Esperanto ordinaraj homoj el diversaj mondpartoj kaj de plej diversaj mondrigardoj sin renkontas sur ebenaĵo de privilegioj kaj rajtoj ja estas iuspeca miraklo ne ripetata alikuntekste, almenaŭ ne same vaste kaj egale.

Do, ni ja havas potencan sperton, komunan travivaĵon kiu povas kunteksi nin malgraŭ niaj diferencoj. Sed malkiel Paŭlo, ni ne postulas la demeton de la antaŭa ĥitono por ke oni volviĝu en pli pura. La fakto, ke ĉiu rajtas alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro pere de Esperanto, eĉ kiel minoritato aŭ subpremata grupo, estas granda atingo kaj ankaŭ forto de la movado.

Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo, en valo kaj sur monto, inter stepa kampo plena je tritiko kaj en kamero de ŝtalskeleta nubskrapulo, ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj.

Se ni havas fortan komunan celon, la disvastigadon de Esperanto por ke ĉi tiu miraklo estu eĉ pli inkluziva, bunta, kaj mondŝanĝa, ni povas senti nin granda rondo familia. Mi estas preta nomi S-ron Kiefte mia frato, se li volas aliĝi al grupo de samsortanoj kunigita ne per amo, sed per komunaj sperto kaj celoj.

Efektive, kiel prezidanto de TEJO li devus scii, ke la celaro de TEJO ne inkluzivas reprezentadon de la Esperantistaro sed male ĝian pligrandigon, evoluigon per kulturo, respektigon, kaj solidarigon pere de unu rimedo, la Internacia Lingvo mem (Statuto de TEJO, ĉapitro 1, paragrafo 3).

Provizore, lin mi nomas preskaŭ mia frato. Mi ne dubas, ke abundas bonvolo en li kaj en tiuj, kiuj opinias Esperanton familio kungluita nur per amo, ame sekvanta siajn kapricojn. Sed tia reciproka amo celas la internon, ĉiam la samajn amatojn kaj iliajn duulojn alilandajn. Tio estas recepto por ŝrumpado dum kontenta promeno en la nekropolon de la lingvoj; novan generacion ne allogas koterio.

Ni pafu la sagojn de nia aktiveco eksteren, por trafi homojn per scivolemo kaj tiri ilin en nian movadon per la veraj rakontoj de horizontoj plivastigitaj de Esperanto kaj efika instruado. Ni urĝu kaj la longdaŭrajn samideanojn kaj la ĵus rikoltitajn al pli da varbado por Esperanto, kultura produktado en Esperanto, kaj reciproka respekto pere de Esperanto. Eble post tio en nia generacio ni povos tosti je venko finita.

Hanso Becklin