La komitato ne tuj buĉos la oficejon

La komitato de UEA en Lahtio diskutis la proponojn de Mark Fettes pri pliaj drastaj tranĉoj en la Centra Oficejo, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol fari konkretajn decidojn. La buĝeto por 2020 kun planata deficito de 63.000 eŭroj estis aprobita senŝanĝe.


La komitato diskutas la buĝeton 2020.

La raporto de la eliranta prezidanto pri la financa situacio de UEA kaj pri drastaj paŝoj laŭ li bezonataj por savi la asocion estis unu el la ĉefaj temoj dum la kunsido de la komitato de UEA en lundo. La temo estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn.

Al la fermita kunsido, laŭ propono de komitatano Ans Bakker, sed kontraŭ la deziro de Mark Fettes, estis invititaj ankaŭ la du oficistoj kiuj ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo kaj estas rekte tuŝataj de la tranĉoj deciditaj de la estraro pli frue ĉi-jare. Laŭ la propono de Ans Bakker ili devis rakonti pri la efikoj de la tranĉoj al la funkciado de la oficejo kaj ilia persona laborsituacio.

Fermitaj kunsidoj de la komitato de UEA estas ekstreme malofta okazaĵo. Pasintfoje tia kunsido kredeble okazis iam dum la prezidanteco de Ivo Lapenna.

Post la fermita parto de la kunsido la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj. Laŭ la komita decido necesas pli da alternativoj kaj analizo de iliaj konsekvencoj. Tiun laboron faros la komisiono pri financo, kiun gvidos komitatano Renato Corsetti.

Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando estas kelkaj el la paŝoj kiujn la raporto de Mark Fettes proponas por solvi la financajn problemojn de la asocio. Laŭ Corsetti la financa komisiono nun planas kolekti kaj trastudi proponojn de ĉiuj membroj rilate la raporton:

– La komitato donis la taskon al la financa komisiono en la daŭro de ses monatoj pretigi konkretan plann kun alternativoj kaj kostoj rilate al la punktoj tuŝitaj en la raporto de la antaŭa prezidanto. Certe ni ekiros de la proponoj de Mark, sed ankaŭ novaj proponoj estas akcepteblaj.

Konkretaj dedicoj pri pliaj tranĉoj do estos faritaj plej frue en januaro 2020. Renato Corsetti supozas ke la realigo de iuj el la decidoj povos komenciĝi jam en 2020.

– Laŭ mia nuna ideo la paŝoj proponitaj de Mark estas bezonataj, sed la realigo certe postulos iom da tempo. Mi ĝojus, se ĉiuj povus esti realigataj en la daŭro de du-tri jaroj. Certe oni komencos en 2020, sed kelkaj el ili, ekzemple nova loko por la Biblioteko Hodler bezonos tempon.

La buĝeto por la jaro 2020 estis aprobita senŝanĝe en la vendreda komitata kunsido. La buĝeto antaŭvidas deficiton de proksimume 63.000 eŭroj. La buĝetita deficito por la jaro 2019 estas iom pli ol 141.000 eŭroj.

En la rubriko “movada evoluigo”, same kiel ĉi-jare, la sola planita elspezo temas pri prizorgado de la retejoj de UEA. Por tiu celo estas buĝetitaj 3.200 eŭroj.

Por la Jarlibro estas buĝetita nenio. La presita Jarlibro estis nuligita per decido de la komitato en Lisbono pasintjare, sed tiam oni promesis, ke oni anstataŭe plibonigos la retan Jarlibron. Tio tamen apenaŭ eblas sen financado, des pli kiam oni draste tranĉas la laborfortojn en la Centra Oficejo.

La kosto de la oficistaro estas buĝetita je proksimume 168.000 eŭroj, el kio la malnetaj salajroj estas 125.000 eŭroj. La salajrokosto estas tranĉita je 43 procentoj kompare kun la nuna jaro. En la rubriko “oficistaro” la sola buĝetero kiun oni ne tranĉis estas “kafo, teo, lakto”. Por tio oni daŭre buĝetas 100 eŭrojn, do iom pli ol dek cendojn tage por ĉiu oficisto.

Kontraŭ la akcepto de la buĝeto voĉdonis Ileana Schrøder kaj Rob Moerbeek, pro deklarita solidareco kun la oficistoj. Aldone Osmo Buller anoncis, ke li voĉdonus kontraŭ la buĝeto, se li ne devus foriri por kunsido pri postkongresa ekskurso kiun li gvidos. Laŭ Buller la buĝeto estas “farita en la spirito de la ĝisnuna financa politiko, kiu baziĝas sur tendencaj informoj”.

Neniuj formalaj ŝanĝoproponoj estis faritaj. Sin detenis naŭ komitatanoj, sed la buĝeto estis aprobita per klara majoritato.

Surbaze de la esploro fare de la ĝisnuna vicprezidanto Stefan MacGill, la komitato ricevis proponon pri eksigo de du aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ĉesis plenumi la kondiĉojn. Ili ne plu aktivas kaj ne donas esperon pri reaktiviĝo. Temas pri Kotdivuara Esperanto-Asocio kaj Malta Esperanto-Grupo. La eksigon de tiu unua priprotestis Jérémie Sabiyumva, novelektita estrarano de UEA.

– Se ni nuligos ĝian membrecon, ni perdos fidon ne nur de esperantistoj en ĉi tiu lando, sed ankaŭ en aliaj. Tio damaĝus niajn rilatojn.

Post ioma diskuto la komitato decidis eksigi nur la landan asocion de Malto, malgraŭ rekomendo de la Afrika Komisiono de UEA.

– Mi pli fidas al Jérémie ol al la Afrika Komisiono, diris Renato Corsetti.