Nederlanda gazeto: ”Bankroto minacas la Esperanto-movadon”

Unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Nederlando nun rakontas pri la financaj problemoj de UEA kaj uzas la Esperantan vorton “bankroto” en sia titolo. Laŭ Osmo Buller UEA nepre ne estas minacata de bankroto, sed la eliranta estraro kreis tian etoson. “Mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA.”


La titolo de la artikolo en la retejo de la gazeto Trouw.

“Bankroto minacas la Esperanto-movadon”, skribas la prestiĝa nederlanda taga gazeto Trouw en artikolo aperinta en la reto dimanĉe vespere.

“En Esperanto ĝi nomiĝas ‘bankroto’. La bankrotiĝo ankoraŭ ne okazis, sed la Esperanto-movado baraktas kun financaj problemoj. Tiuj estas tiel seriozaj, ke oni eble devos rezigni pri la ĉefa oficejo en Roterdamo”, la teksto komenciĝas.

En la artikolo estas intervjuita Martin Schäffer, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio.

– Estas financaj problemoj, sed ne temas pri bankrotiĝo. Ni esploros alternativojn por solvi la problemon, Schäffer diras laŭ la gazeto.

La artikolo plu rakontas, ke la Esperanto-movado ĉi-semajne kongresas en Lahtio en Finnlando, kie nova estraro estos elektita, kaj eble aperos indikoj pri tio, en kiu direkto oni serĉu la solvojn. Martin Schäffer laŭ la gazeto konfirmas, ke unu el la alternativoj efektive estas forlasi Roterdamon kaj malfermi oficejon en malpli kosta loko.

Estas intervjuata ankaŭ profesoro Marc van Oostendorp, kiu naskiĝis en Roterdamo kaj rakontas ke li “ŝatis” viziti la Centran Oficejon tie.

– Se la Centra Oficejo devos esti fermita pro financaj problemoj, tio estos bato. Kompreneble la movado aĝiĝas, de longa tempo oni sentas nostalgian etoson, sed Esperanto estas lingvistike interesa, kaj nek vi nek mi spertos la morton de ĝia lasta uzanto.

Estas intervjuita ankaŭ profesoro Federico Gobbo ĉe la Universitato de Amsterdamo, kiu atentigas ke dum la organizita movado krizas kaj membronombroj falas, Esperanto disvastiĝas en interreto.

Estas rimarkinde, ke la sesjara periodo de Mark Fettes kiel gvidanto de UEA komenciĝis per lanĉo de Strategia Plano kun imponaj celoj, sed en ĝiaj lastaj tagoj unu el la plej prestiĝaj ĵurnaloj de Nederlando resumas la situacion de UEA per la vorto “bankroto”.

La antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, asertas ke la panika etoso grandparte estas kaŭzita de la nun eliranta estraro:

– UEA nepre ne estas minacata de bankroto. La lasta estraro nur kreis tian etoson, kaj mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA. Temas pri granda malpropagando de UEA, kiu jam subfosis sian prestiĝon inter esperantistoj. Tio kaŭzis malkreskantan membriĝemon kaj aliĝemon al UK. Nun tio iĝis konata ankaŭ ekster Esperantujo, kie ĝi fariĝis malpropagando de Esperanto ĝenerale.

La komitato de UEA traktos la financajn problemojn de la asocio en fermita kunsido lunde posttagmeze.