La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu estrara kandidato – kaj eĉ tiu kun la plej malmultaj voĉoj.

La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu kandidato – kaj eĉ tiu kun plej malmultaj voĉoj.
La 29-an de junio en la Centra Oficejo de UEA okazis nombrado de la voĉoj. La komisionon kiu kalkulis la voĉojn konsistigis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj du individuaj membroj: Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg.
El la rajtigitaj 3.849 individuaj membroj sin esprimis 1.497 (39%), do pli multe ol en la antaŭa voĉdono, kiu okazis antaŭ ses jaroj (27%). Ĉi-jare por la unua fojo la elekto de la komitatanoj B okazis grandparte rete. La CO dissendis nur proksimume 800 paperajn balotilojn – tiujn ricevis la membroj sen funkcianta retadreso.
Plej multajn voĉojn ricevis Emílio Cid (1.055), la nuna estrarano pri informado. Sekvas lin Osmo Buller (966), Lee Jungkee (868), Michael Boris Mandirola (856) kaj Aleks Kadar (773). Ĉi-lasta estas la sola el la kandidatoj por la nova estraro, kiu estis elektita por komitataneco B. Inter la tri neelektitoj estas du aliaj kandidatoj: Duncan Charters (764), kiu kandidatis por la prezidanteco, kaj So Jinsu (706). La plej malbonan rezulton ricevis Didier Janot (357).
La neelektiĝo de Charters – eĉ se per deko da voĉoj – estas por li granda problemo. Pasintsemajne la elekta komisiono proponis lin por la prezidanteco kaj lige kun tio por la komitataneco C en la kazo, ke li ne sukcesus en la elektado de la komitatanoj B. Nun lia sorto dependas de tio, ĉu lia nuna nesukceso estas por la komitato tiel peza fakto, ke lia elekto kiel komitatano C – kaj tiom pli kiel prezidanto – signifus malrespekton de la opinio de la individuaj membroj.
Simila situacio okazis jam en 2004, kiam la elekta komisiono proponis reelekton de Ivo Osibov kiel ĝenerala sekretario. Li ne sukcesis en la elektoj de komitatanoj B kaj rifuzis esti kandidato por komitataneco C, kaj sekve retiris sin ankaŭ kiel kandidaton por la estraro.
Laŭ la regularo, la elekta komisiono ne plu povas ŝanĝi sian proponon. Eventuala nova kandidato por la prezidanteco povus esti prezentita nur en la komitatkunsido en Lahtio. La rezulto de la voĉdonado pri komitatanoj B povas do meti bombon ne nur sub la propono pri la nova prezidanto, sed sub la tuta propono de la elekta komisono pri la nova estraro.