La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis


La eŭropa parlamento. Foto: David Iliff, CC BY-SA 3.0

La politika partio Eŭropo – Demokratio – Esperanto ĵus partoprenis la balotadon por la Eŭropa Parlamento la kvaran fojon ekde 2004. Malgraŭ klopodo, ĝi ne sukcesis aperi ĉe la balotado en Germanio, do nur en Francio eblis voĉdoni por la partio. La partio ricevis je 45% malpli da voĉoj ol en 2014 kaj atingis la plej malbonan rezulton en sia historio. Libera Folio intervjuis Pierre Dieumegard, prezidanton de la franca sekcio de EDE.

  2004 2009 2014 2019
Francio 25,259 (0.15%) 28,945 (0.17%) 33,609 (0.18%) 18,569 (0.08%)
Germanio 11,772 (0.045%)
Entute 25,259 40,717 33,609 18,569

 

Libera Folio: Ne ĉiuj scias, kio estas Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE).


Pierre Dieumegard. Foto: PicMirandole, CC BY-SA 4.0.

Pierre Dieumegard: – Eŭropo – Demokratio – Esperanto estas federacio de landaj asocioj (kaj homoj), kiu celas plibonigi demokration en Eŭropo (ĉefe Eŭropa Unio) per uzo de la internacia lingvo Esperanto.

– En Francio, ekde 2004, ĝi prezentas liston de kandidatoj en eŭropaj balotoj. Tio okazis ankaŭ en Germanio dum la eŭropa balotado de 2009. En Pollando, ĝia agado estas per rilatoj kun parlamentanoj kaj politikistoj. Ekzistas EDE-asocio ankaŭ en Hungario.

Kio estas la celoj kaj programo de la partio? 

– La ĉefa celo estas plibonigi demokration, regadon de la popolo(j) far la popolo(j) por la popolo(j), per uzo de Esperanto. Tio povas esti en rektaj rilatoj inter homoj de diversaj landoj, aŭ en rilatoj inter deputitoj, aŭ inter la registaro kaj la civitanoj. La programo estas en nia retejo.

Kiel EDE proponas plidemokratigi Eŭropan Union? 

– La ĉefa afero estas pri lingvoj. Nuntempe, la eŭropaj popoloj havas malsimilajn lingvojn, kaj ne kapablas kompreni unu la alian: demokratia debato ne eblas. Debatoj ekzistas en ĉiu lando, sed ne je la nivelo de tuta Eŭropo. La rezulto estas ke ĉiu popolo grumblas kontraŭ la aliajn. Pri eŭropaj temoj (enmigrado, klimata ŝanĝiĝo, financoj, ktp) la opinioj estas pli malsimilaj inter la landoj ol inter la tradiciaj sociaj grupoj.

– Ankaŭ tiu problemo de lingvoj havas malbonan efikon en demokratio, ĉar ĝi disigas la “elitojn” kiuj pli-malpli scipovas la anglan lingvon, de la “subuloj”, kiuj ĝin ne scipovas. En Eŭropo pli ol la duono de la loĝantaro ne scipovas la anglan, eĉ se oni instruis tiun lingvon dum dek jaroj en la lernejo.

– Sed ni ankaŭ deziras ke la balotsistemoj unuiĝu en Eŭropo. Ekzemple, por la lasta eŭropa balotado en Francio ĉiu listo devis pagi, presigi, transporti siajn balotilojn. Tio estas multekosta por la etaj partioj kaj ankaŭ malŝparas multe da papero (kaj ofte estas eraroj). Male, en Germanio estas nur unu balotilo, kun nomoj de ĉiuj listoj : tio estas pli bona, por egaleco inter partioj, por ekologio, kaj ankaŭ por ŝpari la laboron de la oficanoj.  Ni pensas ke la germana sistemo estas pli bona ol la franca.

En 2014, EDE ricevis 33.609 voĉojn, sed en 2019 nur 18.569. Kial tiu malkresko okazis? Kiel vi sentas pri la duoniĝo de la voĉoj donitaj al la partio?  

– Ni povas kompari kun la listoj de Piratoj kaj de Federalistoj, kiuj same partoprenis balotojn en 2014 kaj 2019, kaj havis similan nombron de voĉdonintoj. La nombro de voĉdonintoj malkreskis por la tri listoj (eĉ pli por EDE, malfeliĉe).

  2014 2019
EDE 0,17 0,08
Piratoj 0,21 0,14
Federalistoj 0,09 0,06

– Do mi pensas ke estas komuna kialo de tiu malkresko. Eble en 2019 la batalo inter la partio de Le Pen kaj la partio de Macron lasis malpli da libera spaco por la aliaj partioj. Multaj homoj voĉdonis “utile” por ke iuj aliaj estu elektataj. Eble ankaŭ niaj afiŝoj kaj niaj flugfolioj estis tro “cerbumigaj”? Sed tio estas malagrabla.

Ĉu EDE vere estas tuteŭropa partio se ĝi partoprenis la voĉdonadon en nur unu lando? 

– Estas landaj asocioj de EDE en kvar landoj de Eŭropo (Francio, Germanio, Pollando, Hungario); ankaŭ estas unuopuloj en iuj aliaj landoj. Pro la malsimilaj balotsistemoj, ne eblas tuteŭropaj partioj. Eĉ la ĉefaj partioj kiuj havas grupojn de eŭropaj deputitoj ne estas tuteŭropaj partioj, ili estas kunigoj de landaj partioj.

Oni diras ke EDE ne estas esperantista partio, sed Esperanto estas en la nomo. Ĉu vi povus klarigi la rilaton inter EDE kaj Esperanto? Ĉu EDE celas disvastigi la lingvon, kaj kiel? 

– Zamenhof kreis Esperanton kiel “internacian lingvon”, por faciligi rilatojn inter etnaj grupoj de sia lando, Rusio. Nuntempe, Eŭropa Unio pli malpli similas Rusion de la tempo de Zamenhof: multaj etnaj grupoj en unu plurnacia politika strukturo. Do ni deziras uzi Esperanton por faciligi rilatojn inter homoj de ĉiuj landoj de Eŭropo. Tiel ni esperas atingi pli justan komunikadon inter ili, pli justan debaton, sen lingva diskriminacio, sen superuloj kaj sen subuloj. Jes, EDE celas disvastigi Esperanton, per tiu politika rimedo, por tiu politika celo.

Ĉu EDE efektive celas ekhavi mandaton en la eŭropa parlamento, aŭ ĉu la partio estas nur varbilo por Esperanto? 

– EDE ne estas nur ĝenerala varbilo por Esperanto. Por tiu celo jam estas aliaj asocioj.
Sed EDE estas varbilo por Esperanto en la politika agado. Mi mem deziras ke aliaj (kutimaj) politikaj partioj konsciiĝu pri la grava problemo de lingvoj en Eŭropa Unio, tiel ke tiu problemo estu diskutinda en politiko, same kiel ekologio, kiu estas grava afero, diskutinda nuntempe en ĉiuj tradiciaj politikaj partioj. Se ni gajnus mandaton en la baloto, ni agadus en la Parlamento por antaŭenpuŝi debaton pri tio.

https://www.youtube.com/watch?v=Ii88OCAnZDQ