Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj

En la jaro 2000 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo la novelaro ”La bato” de Lena Karpunina. Tiam ŝia nomo jam de kelkaj jaroj estis konata al legantaj esperantistoj dank’ al kelkaj premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj ŝia novelaro vekis plian atenton. Multaj legantoj tre aprezis ŝian aperon en la Esperanta beletro, spertante ke ŝi estas speco de aŭtoro kiu ĝis nun ne svarmas inter niaj verkistoj. Sendube ni do estas multaj, kiuj nun tre ĝojas, kiam aperas dua novelaro de ŝia mano.

Kio do estas aparta pri la verkoj de Lena Karpunina? Ŝi apartenas al ĉefa fluo de la moderna novelarto. ”Moderna” tamen ĉi tie ne signifas tre nova. Eble la fonto de tiu fluo – ĉiuokaze unu grava fonto – estis Anton Ĉeĥov. Tamen ne temas pri tradicio specife rusa. Laŭ la sinuoj de tiu fluo ni trovas nomojn kiel James Joyce kaj Ernest Hemingway, Gabriel García Márquez kaj Haruki Murakami. La ĉefa trajto de ĉi tiu speco de novelo estas, ke ĝi prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili. La eventualan juĝadon ĝi lasas al ni, la legantoj.

Tamen necesas diri tre klare, ke en la kazo de Karpunina la noveloj igas nin tre indulgaj juĝantoj. Ŝi nenion klarigas, nenion motivas aŭ ekskuzas, sed ŝi prezentas la homojn kaj iliajn interrilatojn en tia maniero, ke ne facilas kondamni ilin. Tio ne signifas, ke aperas nur bonuloj. Eĉ male – en ŝiaj noveloj homoj ofte vivas en malfacilaj kondiĉoj kaj faras agojn terurajn, eĉ fiajn. Sed ŝi iel sukcesas scenigi ilin tiel, ke ni metas nin mem en iliajn lokojn. Kaj jen nia emo je riproĉo kaj kondamno ŝrumpas.

Ŝi do estas humanisma verkisto. Oni tamen notu, ke faŭkas abismo inter ŝia humanismo kaj tiu de ekzemple Julio Baghy, eble la plej konata humanisto de nia Esperanta beletro. ”Paĉjo” Baghy serĉis novan homon, pli homan, aŭ almenaŭ novajn kondiĉojn, kiuj povus naski tian pli homan homon. Do, li estis verkisto idealisma kaj moralisma. La aktualaj, realaj homoj kaj iliaj interrilatoj ne kontentigis lin. Ankaŭ ĉe Karpunina la homoj ofte vivas kaj agas ne kontentige. Sed ŝia arto konsistas en tio, ke ili tamen sukcesas konservi sian homecon. Eĉ en la plej malhomaj kondiĉoj, ŝiaj figuroj restas homoj.

En la tekstoj de Lena Karpunina oni trovas ĉefe rakontadon, agojn, okazaĵojn, scenojn, dialogojn. Priskriboj pri lokoj aŭ personoj kutime estas mallongaj, efikaj, kaj aperas nur kie ili ludas rolon en la rakonto. Analizoj kaj konkludoj aperas neniam. Tiujn ŝi lasas al ni fari.

Granda parto de la Esperanta beletro estas lingve eksperimenta. Kelkaj legantoj tion aprezas, aliaj tediĝas. Tiu eksperimentado ofte efikas iomete kiel la flirtado de ruĝa tuko fare de matadoro – ĝi turnas nian atenton flanken kaj igas nin maltrafi la celon. Eble prave, se la celo – do la enhavo de tiuj verkoj – ne valoras la penon.

Nenion tian oni trovas ĉe Lena Karpunina. Ŝia stilo kaj lingvaĵo neniam estas eksperimenta. Ĝi estas glata, senerara, foje eĉ eleganta, sed antaŭ ĉio taŭga kaj efika portanto de la rakonto. Do ankaŭ tie ŝi aperas kiel ano de ĉefa fluo de la prozo, tio estas se ni levas la rigardon for de la verda ranaro kaj konsideras la mondan literaturon.

En ”La bato” la plej multaj noveloj okazis en (aŭ almenaŭ ekiris el) Duŝanbe, la ĉefurbo de Taĝikio, kie la aŭtoro pasigis sian infanaĝon kaj junaĝon. Nun, en la nova novelaro, ni plejparte forlasas tiun lokon kaj ekiras disen en la mondon, al Moskvo, Siberio, Pollando, Germanio kaj eĉ Egiptio.

La plej multaj noveloj de Lena Karpunina estas rakontataj en mi-formo. Tamen temas pri pluraj diversaj mioj. En ĉi tiu volumo troviĝas kelkaj mallongaj rakontoj el Gulagaj punlaborejoj. Ili evidente ne baziĝas sur propraj spertoj de la aŭtoro. Sed ŝia voĉo tie, en plej kruelaj kondiĉoj, restas sama kiel en la aliaj noveloj, kie ŝi eble pli aŭ malpli utiligis spertojn el sia propra vivo. Ankaŭ en la Siberia frostego, inter armitaj gardistoj, ŝi atestas, lasante al ni la taskon juĝi.

Sten Johansson