Michael Boris Mandirola: UEA bezonas pli da junaj voĉoj

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Michael Boris Mandirola estas la kvara el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA bezonas pli da junaj voĉoj, por solvi la financajn problemojn necesas malpliigi la elspezojn kaj prioritatigi subvencipetadon. La decidon pri la maldungoj en la CO li trovas “matematike neevitebla”.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Michael Boris Mandriola: – Ĉar mi volas helpi la evoluon de UEA. Nia organizo bezonas ŝanĝojn por fruktodone disvolviĝi kaj eviti agonian stagnadon. Reveno al pasinteco ne eblas, do mi kandidatiĝas por kunlabori pri ĝustadirektaj ŝanĝoj.

En nia organizo necesas pli da junaj voĉoj; ne nur por havi pli da retgeneracianoj, sed ĉefe por porti nian sperton el TEJO, kies prezidanto mi estis. La junulara sekcio de UEA sukcesis organizi sian ĉefan eventon en Afriko, starigis trejnistaron kiu okupiĝas pri la kapabligo de aktivuloj tra diversaj projektoj (ekzemple por trejnado de junaj instruistoj), havas aron de volontuloj kiuj plentempe deĵoras danke al Eŭropa Volontula Servo, kaj ĝi estas voĉo pri lingvaj temoj kiun aliaj junularaj neregistaraj organizoj respektas. TEJO nature plenumas avangardan rolon en nia movado, kaj mia sperto tie povus esti valora por UEA, por ke ankaŭ ĝi agadu en tiuj direktoj.

Krome, mi jam estas tre aktiva UEA-komitatano kaj kerne laboris pri pluraj novigoj.

Mi ĝojas ke nun en UEA:

  • eblas voĉdoni rete sen malŝpari monon por poŝtaj sendoj;

  • ĉiu membro povas scii kiel kaj kiam oni elektiĝas al la diversaj postenoj, danke al la malfermaj alvokoj;

  • niaj samideanoj el malplej riĉaj landoj povas membriĝi memstare pagante etan kotizon kiu kongruas kun ilia vivsituacio.

Mi volas daŭrigi mian laboron por ke UEA estu pli malferma, demokratia, moderna, fortika, kapabliga kaj efika organizo.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– UEA havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun Unesko. Tio estas grava bazo de nia aliro al la ekstera mondo kaj la agado en eksteraj rilatoj, kvankam tiujn oportunojn UEA povus pli bone profiti.

Sed la afero kiu plej bone funkcias en UEA estas Esperanto mem, kiel fortika ideala bazo kaj kiel sukcesa komunikilo de nia tutmonda organizo preter naciaj kaj lingvaj baroj. En nia komitato, eĉ en la plej akraj momentoj, ja ne kverelas francoj kontraŭ angloj aŭ ruso kontraŭ poloj, sed homoj kontraŭ homoj.

Kaj fakte la furora sukceso de la kursoj en Duolingo pruvas ke ne mankas volo lerni Esperanton kaj ke nia lingvo havas estontecon.

Certe estas ankaŭ aferoj kiuj ne tiom bone funkcias; preter la financoj kiuj meritas apartan traktadon, mi pensas ke la rilato inter UEA kaj siaj landaj asocioj ne estas sufiĉe forta. UEA devus pli aktive engaĝi siajn landajn asociojn en komunaj projektoj, kapabligi la aktivulojn kaj, kunlabore kun TEJO kaj ILEI, pli aktive subteni kaj mentori la ekevoluon de landaj asocioj kie ili ne ankoraŭ ekzistas.

Krome UEA devas komuniki al neesperantistoj, sisteme kaj merkatike taŭge ĉar disvastigi Esperanton estas la unua celo de nia asocio. Lastatempe la komunikado per sociaj retejoj pliboniĝis, sed mi pensas ke estus tasko de UEA zorgi pri la sistema kreado de taŭga materialo kiu kaptu la atenton kaj la sentojn de neesperantistoj. Same UEA respondecu pri la disvastigo kaj plurlingvigo de tiu materialo kaj la starigo de informkampanoj tie kie ne estas Landa Asocio kiu povas tion fari.

Fine estas ege malfacile ke novulo decidu engaĝiĝi en UEA, necesas ion fari por bonvenigi la kontribuon de la homoj kiuj alvenas al nia movado plenaj je freŝaj ideoj kaj kun granda entuziasmo por nia idealo. Tio eblas en kelkaj kazoj akceptante volontulojn en la CO (kiuj, estu klare, nek povas nek rajtas anstataŭigi oficistojn) sed multe pli vaste per reta kunlaboro kiu estu strukturita en pli malferma, travidebla kaj engaĝigebla maniero. Imagu se en reta spaco de UEA, entuziasma aktivemulo povus trovi kion tiu povus fari por UEA, iun liston de konkretaj agoj kaj aktiviĝebloj en bela formo…

Kion vi opinias pri la decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– Home estas tre bedaŭrinda afero; des pli ke temas pri oficistoj kiuj laboras de jaroj aŭ jardekoj pri nia movado.

Aliflanke tiu decido estas matematike neevitebla: du trionoj de la elspezoj de UEA (278 mil eŭrojn laŭ la buĝeto 2019) estas por la oficistoj en la CO kaj, se oni ne draste malpliigas la deficiton nun, post kelkaj jaroj (kalkuleblaj per fingroj), UEA bankrotus kaj ĉiuj restus senlaboraj.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– La Komitato de UEA mem aprobis, kun ununura kontraŭa voĉo, la proponon Weidmann, kiu tekstis ke “La buĝeta deficito en 2020 estu maksimume la duono de la buĝeta deficito 2019 [141.262 €], kaj en 2021 maksimume 50.000 €, kaj ekde 2022, en periodo de 3 jaroj, estu ekvilibro.”

UEA laŭbuĝete elspezas 278.100€ jare por la oficistoj el entute 419.000€ da elspezoj (du trionojn). Do estas evidente ke tiu decido de la Komitato implicas redukton de la stabo en la Centra Oficejo. Diri ke la Komitato ne diskutis tion signifas aserti ke la komitatanoj ne kapablis legi kaj kompreni la buĝeton aŭ malatentis la diskuton.

Aliflanke estas vero ke plejparto de la Komitato ne estas tre aktiva.

Dum la Universala Kongreso indus pli strukturigi la komitatajn forumojn por ke ili estu nek serio de hazardaj demandoj nek monologoj de estraranoj, sed ili estu veraj strukturitaj kaj celorientitaj por kolekti ideojn kaj fari decidojn. Krome ambaŭ por la komitataj forumoj kaj la plensesioj indus ke la kunsidestro estu eksterkomitata faciliganto kiu fokusiĝu neŭtrale pri la formo de la kunsidoj, tiel ke la komitatanoj, inkluzive de la estraranoj, povu plejbone kontribui per enhavo – tio jam bone funkcias en TEJO ekde 2017.

Rete mi pensas ke ankoraŭ mankas ĉe la komitatanoj la kutimo al reta diskutado kaj decidado pri komitataj aferoj. Pri tio, parto de la respondeco kuŝas ĉe tiuj Landaj kaj Fakaj asocioj kiuj nomumis homojn kiuj ne taksas prioritate sian partoprenon en la Komitato de UEA. Aliflanke regulo (kiel ekzistas en TEJO) pri aŭtomata eksigo de komitatanoj kiuj ne voĉdonadas tre helpus.

Kion vi ĝenerale opinias pri lal aboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Indus rigardi al la lastaj du mandatoj kune.

Estis sezono de gravaj reformoj, ekzemple la nova Statuto kun la agnosko de la jura memstariĝo de TEJO kaj la reformo de la kotizoj al pli justa sistemo. Menciindas krome la decido aĉeti la Volontulan Domon, kiu nun donas stabilan enspezon al UEA kaj ebligus kreskon de la volontularo en la CO.

Se ni volas paroli pri agadoj, la AMO-seminarioj estas la plej laŭdinda kaj videbla agado de UEA “ĉe” la aktivuloj kaj la renovigo de Esperanto.net kun la ekkolekto de Amikoj de Esperanto estis tre grava bazo por informado.

Gravegas ankaŭ la sukcesoj ĉe Unesko kaj ĉefe la eldonado de la Kuriero en Esperanto.

Aliflanke mi bedaŭras ke multaj partoj de la fama Strategia Laborplano de UEA ne efektiviĝis, interalie plejparto de la grandaj retaj projektoj kaj la subvencipetado. Pli ĝenerale estis kelkaj mispaŝoj, sed nu, paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj kaj nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Malpliigi la elspezojn estas dolora sed necesa paŝo, tio okazis ĉe la Jarlibro kaj Kontakto kaj okazas nun ĉe la stabo.

Aliflanke necesas kreskigi la enspezojn, kaj miaopinie UEA devus absolute prioritatigi subvencipetadon. Ekzemple, en la lasta jardeko abunde pli ol 1 miliono da eŭro estis donita de Eŭropa Unio al nia movado por diversaj peresperantaj projektoj. Tio eĉ havis rezultojn ekster Eŭropo ebligante la unuan IJK-n en Afriko.

Estas nekredeble ke UEA ne taksis tion prioritato malgraŭ ke tio plibonigus nian financan staton kaj ebligus fari ion valoran por kaj kun niaj landaj asocioj kaj niaj aktivuloj.

Krome, ni ne forgesu individuajn donacojn: la malavaro de niaj samideanoj estas grava kaj kortuŝa. Mi pensas ke kampanjoj kiel la ĵus lanĉita Alianco 365, povas bone alvoki tiun donacemon. Krome, pli da alekstera agado igus UEAn organizo al kiu pli indas donaci ĉar ĝi plej tuŝas la ĉefan ekzistokialon de UEA.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Unue, estas kelkaj praktikaĵoj por faciligi membriĝon, kiel ebligi la pagadon de kotizoj per poŝtelefono kun minimumaj kromkostoj. Tio povus helpi ĉefe la aliĝon de membroj el malpli riĉaj landoj, kiuj pagas malaltan kotizon sed nun havus altajn bankokostojn.

Krome, necesas pli aktive kaj merkatike taŭge varbi kaj varti simpatiantojn kaj subtenemulojn, ekzemple tra la Amikoj de Esperanto kaj ilin motivigi eklerni la lingvon. Disvastigi ĝin ja estas, krom nia ĉefa statuta celo, la plej bona maniero por krei potencialajn membrojn.

Tamen ne sufiĉas paroli Esperanton por emi membriĝi en UEA, do la afero estas pli malsimpla; miaopinie la agado de UEA devus esti multe pli videbla en kaj ekster interreto. Asocio kiu laboras por subtenindaj valoroj, kiu kapablas komuniki tion kaj kiu engaĝas aktivulojn en partoprenindaj agadoj kaj iniciatoj ricevos membriĝojn.

La agado de UEA estu tia ke niaj samideanoj volu membriĝi en ĝi.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.