Ĉu la revuo estas kialo de membrofalo?

Kiel kutime, Libera Folio intervjuas kandidatojn por la komitataneco B. Laste ni publikigis respondojn de Osmo Buller. Ili kaŭzis reagon de la geredaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj polemikas kontraŭ liaj opinioj.

La 24-an de aprilo Libera Folio publikigis la antaŭbalotan intervjuon “Osmo Buller: la defio estas regajni fidon”. Ĉi-rilate ni ŝatus prezenti nian opinion.

Unuavice ni volas diri, ke ni tre aprezas tion, ke Osmo Buller dediĉis al UEA 26 jarojn de sia vivo. Dum tiu ĉi periodo li realigis plurajn sukcesajn iniciatojn, kiel, ekzemple, la lanĉon de la Malfermaj Tagoj kaj de la Gazetaraj Komunikoj. Osmo estas vere meritplena homo, kiu faris sendube multon por la Asocio kaj por la Esperanto-movado ĝenerale. Kompreneble, li estas sufiĉe konata en nia Esperanto-mondo kaj havas certan influon. Tamen ni volas atentigi, ke la konateco havas ne nur avantaĝojn, sed ankaŭ respondecojn. Se oni havas la aŭtoritaton, oni devas bone kompreni, kiajn sekvojn havos la vortoj, kiujn oni publike eldiras.

Supozeble la politika okupiteco de Osmo en la urba parlamento de lia hejmloko ne lasas la tempon por sufiĉe okupiĝi pri la Esperanto-movado kaj sekvi ĝiajn tendencojn kaj la novaĵojn. Ekzemple, oni ofte demandas kial li ne estas ano de la LKK de la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando. Ja lia granda sperto en la kunorganizado de UK-oj povus esti tre valora kaj vere grava en la nunaj cirkonstancoj.

Lian flankiĝon montras ankaŭ lia opinio, ke la revuo estas unu el la ĉefaj kialoj de la membrofalo. Tio ne estas vero. Dum la lastaj jaroj la revuo ne povas esti la kaŭzo de la membrofalo, almenaŭ pro tio, ke ekde 2017 la membraro de UEA ne falas, sed eĉ iom kreskas.

Kio rilatas la falon de la membraro, tiu ĉi tendenco ne estas nova: la membraro komencis malpliiĝi jam en la fino de la 90-j jaroj de la pasinta jarcento. La plej “stabila” membrofalo okazis en la jaroj 1998-2002, 2010, poioma reduktiĝo de la membroj en la jaroj 2006-2008, 2012-2013, kaj tre amasa en 2016 post la relative granda 100-a UK en Lillo, kiu estis unu el la plej gravaj kaŭzoj de la membrokresko en 2015. Kaj dum ĉiuj ĉi jaroj (krom 2002) ĝuste Osmo estis la Ĝenerala Direktoro de UEA, do eblas konstati, ke eviti tiujn ĉi falojn li ne povis. Ni ne riproĉas lin pro tio, ĉar temas pri tutmonda tendenco por pluraj similaj asocioj kiel UEA. Tamen oni ne distordu la faktojn.

La alia konfuzo: li skribas, ke “La revuo plu havas estontecon ankaŭ papere, sed necesas evoluigi ĝin tiel, ke la papera kaj reta versioj kompletigu unu la alian.” Ne profundiĝante en la aferon, li miksas la retan version de la revuo kaj la Retan Revuon. La reta versio estas tiu, kiu estas centprocenta elektronika kopio de la papera versio, kiun la abonantoj povas elŝuti PDF-forme. La Reta Revuo estas aparta projekto, kiu troviĝas en la retejo https://revuoesperanto.org kaj jes ja celas kompletigi la paperan revuon, kion ĝi iom post iom faras pli kaj pli bone, aperigante la enhavon kreitan speciale por ĝi.

Evidentas, ke la ĉefa celo de Osmo nun ne estas iel plibonigi la revuon kaj la Retan Revuon, sed nur ŝanĝi la redaktorojn al la preferata de li kandidato. Pri la subtenata de li kandidato, li skribis en la Komitata listo jam la 27-an de septembro 2017. Por ni restas esperi nur pri tio, ke ne temas pri persona malŝato al ni, sed nur pri iuj politikaj ambicioj.

Ĉe sincera deziro plibonigi la revuon, oni skribus al ĝiaj redaktoroj, prezentante siajn opiniojn kaj proponojn. Se la redaktoroj ne reagas, tio estas kaŭzo por publika interveno aŭ komence por diskuto en la Estraro kaj/aŭ en la Komitato. Tiel okazas normala etika laborprocezo en la civilizita mondo. Tamen ja Osmo absolute neniam kontaktis nin pri la revuo. Dufoje li plendis en la Komitata listo pri certaj recenzoj kaj pri la letero de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Kaj jen la trian fojon en Libera Folio sen iuj konkretaĵoj. Tion oni povas opinii nur politikaj ludoj, kiuj portas neniun praktikan utilon por la Movado.

Kompreneble, ni kun sincera dankemo akceptus liajn komentojn kaj sugestojn, ĉar ni opinias, ke tiuj povus plibonigi kaj la paperan kaj la Retan Revuon.

Ni estas malfermaj al ĉiuj kritikoj, sugestoj, opinioj. Rete ĉiutage ni komunikiĝas kun multaj legantoj kaj kontribuantoj de la revuo Esperanto kaj de la Reta Revuo. Ankaŭ miloj da ŝatoj kaj republikigoj, centoj da komentoj en Fejsbuko, Tvitero kaj aliaj sociaj retoj montras, ke la juna projekto allogas la publikon.

Ekster la reta agado ni dum du jaroj vizitis 14 landojn kaj dekojn da urboj. Ni elspezis por tio la tutan nian modestan redaktoran honorarion kaj eĉ pli. Dum tiuj ĉi vojaĝoj ni prezentis la revuon kaj renkontiĝis kun la legantoj, kun centoj da legantoj… Rezulte ambaŭ revuoj evoluis kaj daŭre evoluas dank’ al iliaj konsiloj, kaj ni estas tre kontentaj pro tiu vere malferma dialogo kun la legantoj kaj pro ilia subteno.

Fakte, respondante al la intervjuinto, Osmo proponas nenion konkretan por solvi la nunan situacion de UEA. Aperas nur unu ideo, kaj nur pri la revuo. La problemoj de la CO, de la reta sistemo de UEA, financoj, de la diversaj servoj de UEA, kiuj estis akumulataj dum la jardekoj, estas menciataj nur malmulte kaj kuntekste, sen ajnaj solvoproponoj. Resume, la plano de Osmo aspektas jene:

1. Oni ŝanĝu la redaktorojn al tiu preferata de li.
2. Dank’ al tio, laŭ lia opinio, la revuo aŭtomate iĝas “leginda”.
3. Pro tio oni “regajnas la fidon” kaj “prestiĝon” kaj akiras grandegajn mondonacojn ĉiujare (eventuale heredaĵojn de po pli ol 100 000 EUR ĉiujare dum pluraj jaroj).
4. Punkto.

Tio apenaŭ aspektas kiel la solvopropono, kiun oni atendis de la kandidato por komitataneco B (kaj ĉu eble por la Estraro?) kun 26-jara profesia sperto en la Centra Oficejo kaj post 3 jaroj (2016-2019) da laboro en la Financa Komisiono de UEA.

Ĉu tio estas kredebla strategio? Ĉu eblas konfidi la sorton de la Asocio al tia plano? Kompreneble, ne.

Kio rilatas la financan flankon: la revuo estas profita por UEA – laŭ analizo, tia ĝi estis eĉ rilate la rezultojn de 2017, jaro kun grandaj malfacilaĵoj por la revuo, kiel la malklara situacio pri la redaktoroj kaj ankaŭ la “heredita” efiko de la terure kriza por la revuo 2016.

Jen:

La tutaj elspezoj por la revuo (presado, sendokostoj, redaktado, enpaĝigo, grafiko ktp.): 44990,84 EUR
Membroj Abonantoj pagis: 63340,46 EUR
Membroj Abonantoj (junaj): 2712,80 EUR
Apartaj abonoj: 2130,80 EUR

Krome indas konsideri, ke la revuon ricevas la Dumvivaj Membroj kaj ke abonantoj estas ankaŭ tiuj, kiuj abonas la elektronikan PDF-version.

Menciindas, ke la elspezoj por la redaktado, inkluzive ĉiujn antaŭpublikigajn laborojn, estas nur ĉirkaŭ la kvarono de la tuta elspezkosto por pretigi la revuon.

La ĉefa defio de UEA nun estas la financa situacio. Oni atendas de la novelektotaj komitatanoj kaj estraranoj unuavice realajn kaj objektivajn solvojn. Certe necesas saĝaj kaj prudentaj decidoj, eble neordinaraj kaj foje tre kuraĝaj. Oni devas akcepti, ke UEA en la formo, kiun ĝi havis antaŭ 10-20 jaroj, ne plu povos efike funkcii. Ni devas konservi la plej bonan, kion ĝi havas, kaj aldoni tion, kion postulas la moderna mondo. Tiuj, kiujn vere zorgigas la sorto de UEA kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, devas unuiĝi. Nun estas la tempo ne por personaj ambicioj kaj politikaj ludoj, sed por urĝaj kaj prudentaj agoj.

Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova