Emilio Cid volas ke UEA prioritatigu informadon

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn C inter ok kandidatoj. Emilio Cid estas la unua el la kandidatoj, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA devus malpli okupiĝi pri servoj kaj pli pri informado al ekstera publiko. La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo laŭ li estas nepraj por savi la asocion.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Emilio Cid: – Mi estas estrarano de UEA pri informado kaj ankoraŭ estas multo por fari tiurilate. Espereble mi sukcesos elektiĝi kiel komitatano B kaj se sukcese mi kandidatiĝos denove al estrarano pri informado.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– Laŭ nia statuto, la unua celo de UEA estas: “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto”, sed la asocio neniam plenumis tiun taskon kontentige. Ĉiam estis prioritato al nia interna komunumo, al la servoj por la membroj. Sed la alveno de interreto draste ŝanĝis la funkciadon de ĉiuj asocioj. Hodiaŭ la homoj ne plu dependas de la asocio por pluraj aferoj kaj tio kaŭzis falon en la nombro de nia membraro. Konsekvence kun malmultaj membroj ekestas financa deficito kaj tiel la asocio ne plu kapablas taŭge servi la membrojn. Kial la homoj aliĝu al UEA ? Miaopinie ni devas labori prioritate por informado al la ekstera publiko. Tiel la homoj volos aliĝi al UEA por helpi ĝin disvastigi la ideon pri neŭtrala lingvo al la mondo, ne por ricevi servojn.

Kion vi opinias pri decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– La asocio havas jam de pluraj jaroj grandan deficiton, kiu emas kreski ĉiujare. La salajroj en la CO reprezentas la plej grandan parton de la elspezoj de UEA, do por plenumi la decidon de la Komitato draste redukti tiun deficiton, ni devis proponi al la oficistoj redukton de laborhoroj.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– La Komitato decidis pri la buĝeto kaj decidis en Lisbono por drasta malpliigo de la deficito. Estas devo de la Estraro kaj de la ĜD obei tiun decidon de la Komitato. Post pluraj monatoj de diskutoj kaj analizoj, la Estraro kaj la ĜD konkludis, ke la sola maniero haltigi la kreskon de la deficito kaj plenumi la mision ricevintan de la Komitato estus redukti la elspezojn pro la oficistoj.

– La Komitato funkcias danke al la partopreno de malmultaj sindonemaj kaj aktivaj komitatanoj, dum la plejmulto restas silente. Estus bone, se la Landaj Asocioj kontrolus la partoprenemon de la komitatanoj A por ke ili pli aktive reprezentus la interesojn de la koncernaj landoj. Mi subtenas ankaŭ la duobligon de la nombro de komitatanoj B por ke la membroj estu pli juste reprezentataj.

Kion vi ĝenerale opinias pri laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Tiu Estraro estas tre dinamika. Ni faras voĉajn kunsidojn ĉiun duan semajnon kaj la interŝanĝo de ĉiutagaj retmesaĝoj estas tre granda. Krom tiuj tut-estraraj kunsidoj kaj komunikoj, estas pluraj aliaj pri specifaj temoj kun la partopreno de la prezidanto, ĜD kaj kelkaj estraranoj.

– Kiel menciite, hodiaŭ la homoj ne plu dependas de la asocio por pluraj aferoj kaj tio kaŭzis falon en la nombro de nia membraro. Sed aliflanke la interreta epoko portis al ni multajn aliajn eblecojn, kiujn tiu Estraro komencis esplori. Ekzemple estas nun pli ol 800 mil lernantoj de Esperanto en Duolingo kaj UEA trovis rimedon por ebligi la kontakton kun ili.

– Asocio, kiu ne adaptiĝos al la moderna reta epoko, simple mortos.Nia prezidanto havas bonan vizion pri tiu necesa adaptiĝo kaj elektiĝis estraranoj, kiuj kundividas tiun vizion. UEA estas granda kaj tradicia asocio, kiu moviĝas malrapide, sed moviĝas. Mi konsideras, ke nun ni estas en la mezo de la vojo al la adaptiĝo al la novaj tempoj kaj la venonta Estraro povos rilkolti la rezultojn de tiu laboro por modernigo.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Ĉi tiu Estraro jam plenumis la plej kuraĝan, malfacilan kaj malpopularan agadon por solvi la financajn problemojn, kio estis redukti la elspezojn pro la oficistaro. La venonta Estraro ricevos la asocion en pli bona situacio kaj havos multajn pliajn eblecojn por finsolvi la problemojn. Ni devas esplori pli funde la eblecojn pri subvencioj kaj ĉefe varbi pliajn membrojn.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Mi estas forte konvinkita, ke servoj allogas membrojn, sed ne multajn. La homoj emos aliĝi al la asocio por apogi ĝin, se ili rimarkos, ke la asocio plenumas sian devon informadi pri Esperanto. Mi havas radikalan opinion pri la prioritateco de informado al la ekstera publiko, sed tio ne estos malavantaĝe, ĉar estas pluraj aliaj malsamaj opinioj en la Estraro, Komitato kaj membraro, kiu konservos la ekvilibron. Nuntempe ankoraŭ restas malevkilibro malfavore al informado. Greenpeace havas 4 milionojn da membroj kaj ofertas neniun servon al ili. Sed ĝiaj membroj fidas je la laboro de la asocio kaj malavare apogas ĝin.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ aliaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.