La komitato de TEJO eksigis estraranon

La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.


Arturo Crespo. (Foto: tejo.org)

La komitato decidis pri eksigo de Arturo Crespo. La estrarano pri merkatiko kaptis la atenton de la komitato dum la unua sesio, kiam li ne volis klarigi la planatan uzon de 2000 eŭroj en la buĝeto por “Reta varbadego kaj aliaj decidotaj amasvarbadaj agadoj”. En tiu kaj la dua sesioj evidentiĝis ankaŭ lia malalta lingvonivelo (post kvar monatoj en la TEJO-estraro) kaj li konfesis, ke li ne legas ĉiujn mesaĝojn de aliaj estraranoj. Pro tio malgranda grupo de komitatanoj persone parolis kun Crespo por proponi, ke li demisiu kaj daŭrigu la laboron kiel komisiito pri merkatiko anstataŭ kiel estrarano. Ĉar li ne demisiis, je la fino de la tria sesio, post kelkaj provoj prokrasti la voĉdonon aŭ malebligi ĝin, tamen okazis sekreta voĉdono pri eksigo de Arturo Crespo el la estraro de TEJO. La komitato akceptis tiun proponon kun 11 voĉoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida voĉo. Poste la komitato voĉdonis sen kontraŭoj por nomumi Crespon kiel komisiiton pri merkatiko. TEJO serĉos novan estraranon ĝis la fino de januaro 2019.

La kasisto Bui Hai Mung (Feliĉa) prezentis kun 11-monata malfruo la mankantan parton de la financa raporto 2017. La bilanco ne povis esti kreita antaŭe, ĉar TEJO ne povas mem aliri siajn kontojn ĉe la nederlanda banko ING, kvankam la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO postulas tion. Interalie pro tio TEJO malfermis proprajn kontojn ĉe alia banko, Bunq, kaj planas movi sian kapitalon tien. Ĝi baldaŭ malfermos konton ankaŭ ĉe TransferWise por faciligi ekstereŭropajn pagojn.


La komitato de TEJO kunvenas en la 10-a Junulara E-Semajno. (Foto: Facebook-paĝo de TEJO)

La prezentita buĝeto por 2019 antaŭvidas ekzakte nulan rezulton. Tio eblas pro malaltigo de la poŝmono por volontuloj kaj antaŭvidata pozitiva rezulto de la 75-a IJK en Slovakio. Ĝi estis akceptita sen amendoj. Ankaŭ la ĝisdatigo de la realigplano estis akceptita, sed kun kelkaj aldonoj. En la originala versio mankis KODEJO, la ĉiujara enketo por landaj sekcioj, kaj aktivaĵoj por subteni malfortajn landajn sekciojn. Aldoniĝis ankaŭ organizado de voĉdono por komitatano C, kiu reprezentu en la komitato la novan membrokategorion, Junajn Amikojn de Esperanto. Okazis voĉdono pri la dungo de Roy McCoy por malalta kvanto da horoj, sed la komitato ne akceptis ĝin.

En la dua sesio la komitato pasigis multan tempon diskutante ŝanĝojn en siaj reglamentoj. Finfine la plejparto de la proponoj estis movita al laborgrupoj por pli ellabori ilin antaŭ poste okazonta reta voĉdono. Akceptiĝis nur kelkaj lingvaj kaj malgrandaj proceduraj ŝanĝoj. Estis proponitaj tri dokumentoj kun politikaj pozicioj de TEJO, el kiuj du estis akceptitaj sen longa diskuto: pri TEJO kaj religio, kaj pri TEJO kaj demokratio. La dokumento pri eŭropa identeco kaj estonteco de EU ricevis pli da kontraŭaj ol poraj voĉoj. Diversaj komitatanoj asertas, ke la proponitaj en ĝi pozicioj (ekzemple favora pozicio pri plilarĝiĝo de EU) ne kongruas kun la neŭtraleco de TEJO kaj povus forpeli aktivulojn aŭ membrojn.

Fine la TEJO-volontulo Mia Nordentoft prezentis novan sistemon nomatan Centra Reto por kundividi dokumentojn kaj informojn inter la TEJO-aktivuloj. Ĝi servos por kolekti kaj dissendi komitatajn cirkulerojn, kontaktinformojn pri aktivuloj kaj organoj, kaj estonte ankaŭ por arĥivi ĉiujn oficialajn dokumentojn de TEJO, kaj fine kiel voĉdonsistemo. Ĝia enhavo estos legebla publike, kaj al ĝi povos kontribui estraranoj, komitatanoj, komisiitoj kaj aliaj aktivuloj de TEJO.

Rogier Huurman