Kalle Kniivilä forsendita el Ruslando


Kalle Kniivilä en Sankt-Peterburgo. Foto: Aleksandr Dimnikov.

Laŭ pluraj retaj kaj gazetaj informoj, la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu fine de oktobro ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Rusio. Oficiale la sveda diplomata servo konfirmas nur ke unu sveda diplomato estas forsendita el la moskva ambasado, sed ne konfirmas, pri kiu persono konkrete temas.

El la publikaj fontoj sekvas ke ne temas pri iuj misagoj de Kniivilä mem en sia posteno. La forsendo estas respondo al la decido de Svedio ne doni vizojn al du rusiaj diplomatoj, kiuj laŭ gazetaro estis suspektitaj pri ligo kun sekretservoj de Rusio. La decido forsendi gazetaran konsiliston povas montri tion ke la persono ne estis kariera diplomato, sed persono aparte dungita por tiu posteno. Kalle Kniivilä antaŭe laboris kiel ĵurnalisto ĉe sveda taggazeto Sydsvenskan, krome li verkis en la sveda, finna kaj Esperanto kvar librojn pri Rusio. Li apartenas al personoj, kiuj plej bone konas Rusion en Svedio.

Pro sia diplomata posteno Kalle Kniivilä devis portempe rezigni pri ĵurnalista laboro, interalie redaktado de Libera Folio. La redakcio de Libera Folio kontaktis Kniivilä-n, sed li povis nek komenti, nek konfirmi, nek malkonfirmi la novaĵon.


Foto el Facebook-paĝo de Kalle Kniivilä.