Kien malaperis la Unua Libro?

Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?

Antaŭ 131 jaroj, en 1887, kiam Ludoviko Zamenhof eldonis sian Unuan Libron kun la ideo pri Internacia Lingvo, ne ekzistis interreto, ne ekzistis apoj kiel Duolingo, programoj por lerni la lingvon… nek io ajn komparebla kun la nuntempaj teknikaĵoj, kiu faciligus la disvastigon de la lingvoprojekto de Zamenhof.

Tamen la ideo disvastiĝadis tra la tuta mondo… Zamenhof sendis per simpla, tradicia poŝto la libron al diversaj homoj por ke ili legu ĝin, pripensu la aferon kaj subtenu lin por realigi lian revon. La libro enhavis i. a. klarigojn de la aŭtoro pri lia ideo kaj pri la lingvo mem, la 16 regulojn de la lingvo, kelkajn tradukojn en tiu Lingvo Internacia, simple por montri ke ĝi funkcias, ke oni povas esprimi ĉion en ĝi kaj traduki al ĝi ĉiujn verkojn. Kaj la libro enhavis ankaŭ kuponojn, kiun li petis resendi al li kiel deklaron ke oni volas lerni la lingvon, kaj ke oni lernos ĝin, se 10 milionoj da homoj deklaros la samon. Kaj jen: la homoj legis la libron kaj reagis.

La unua kiu kontaktis L. Zamenhof estis Antoni Grabowski. Jam en la jaro 1887 Grabowski aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton “Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”, en kiu L. L. Zamenhof prezentis sian lingvoprojekton. Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo, Grabowski vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto. Poste Grabowski per siaj tradukoj tre grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo. La elpoligo de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Grabowski apartenas al la plej brilaj tradukoj al Esperanto, iam ajn aperintaj.

Nuntempe ekzistas multege da kursoj, lernolibroj, lerniloj kaj apoj por alproprigi Esperanton. Sed kie estas tiuj esperantistoj kiuj ellernas Esperanton bone?.. Kiuj faras tion je la nivelo de la unuaj esperantistoj? Kial oni forgesis la Unuan Libron? Mi volontege lanĉus la ideon eldoni la Unuan Libron en ĉiuj lingvoj, ĉar la Unua Libro, enhavanta la klarigojn de Zamenhof, liajn emocian peton kaj instigon atenti lian verkon, kaj ankaŭ la bazajn principojn, estas la plej bona lernolibro de Esperanto iam ajn eldonita.

En la Unua Libro mi trovis ne nur respondojn al la demando “kial lerni Esperanton”, sed mi trovas en ĝi ankaŭ inspiriĝon por mia Esperanto-agado. Zamenhof metis en la Unuan Libron ne nur raciajn klarigojn pri sia lingvo internacia, sed ankaŭ ĉiujn siajn emociojn, kiuj profunde tuŝas min ĉiufoje denove kiam mi relegas la libron. La Unua Libro enhavas ĉiujn argumentojn kaj pledojn por Esperanto. Mi opinias, ke oni ne bezonas elpensi kaj presi novajn varbilojn, sufiĉus traduki al naciaj lingvoj la Unuan Libron kaj disdoni ĝin. Ĝi estas la plej bona kaj la plej alparoliga varbilo por Esperanto kiun mi konas. Zamenhof montris per ĝi sian genion. En 1887 li aplikis merkatadon de sia verko sur la nivelo de la 21-a jarcento. Sur la unua paĝo de la libro videblas la frazo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.” Zamenhof humile kaj modeste petas atenton kaj aktivan helpon de la tuta homaro por sia verko, kiu kostis al li multe da tempo kaj sano. La celo estas do tutmondigi la lingvon. Tio estas la tasko de la Esperanto-movado kaj de ĉiu esperantisto.

Jolanta van Holstein