Nobelo aŭ stultaĵo?


Ĉu kandidatigi por literatura Nobelpremio E-lingvan verkiston aŭ ne kandidatigi? Tio estas la demando.

Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. “Mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute”, – skribas Minnaja por LF.

En La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun Sten Johansson pri la esperanta literaturo, konekse al la mencio pri Nobel-premio. Lia respondo esencas tiel: “kandidatigi esperanto-verkistojn al Nobel-premio estas stultaĵo”.

Ni startu de baza demando: ĉu la esperanta popolo strebu al rekono de nia lingvo kiel arta esprimilo tra la Nobel-premio pri literaturo, samkiel ĝi ja strebis al la rekono de ĝiaj atingoj en la kampo de intelektaj interŝangoj tra la agnosko de Unesko? Se la respondo estas nea, ĉar la Nobel-premio ne estas fidinda kiel akreditanto de literaturaj valoroj, jen finita afero. Se la respondo estas nea, ĉar la esperantistoj ĝenerale opinias, ke la verkado en esperanto ne estas sufiĉe altnivela, tio stimulas komenton. Johansson pluas dirante, ke estas jam sufiĉe mirinde, ke ekzistas esperantlingva literaturo. Nu, la lingvo ekzistas jam dum kvin generacioj: ke tiom da uloj sukcesis produkti literaturon, estas ordinare, estus ja miriga la malo.

Dum tro bombastis la fiero de Auld, ke la nivelo de nia literaturo estas samnivela kun tiu de “la” (kiuj?) etnaj lingvoj, tamen estas nekontesteble, ke ekzistas unuopaj juveloj, kaj ke ekzistas verkistoj, kiuj, malgraŭ la asfiksia kaj fakte sentantiema merkato, digne tenus sian lokon apud jamaj Nobel-laŭreatoj. Tial primeditiga estas la pozicio esprimita de pluraj lingvo-centroj ene de la internacia, pli ol centlingva, PEN: la Nobel-komitato ne sufiĉe atentas la minoritatajn kaj diasporajn lingvojn. Fakte la diktatoreco de malmultaj “grandaj” (fakte nur eŭropaj) lingvoj, kiuj havigas trikvaronan plimulton de la ĝisnunaj pli ol 110 premiitoj, estas diskriminacia, kiel cetere ĝi estas diskriminacia kontraŭ la ĉina, kiu ĝis nun ricevis nur du Nobelojn.

Antaŭ pluraj jardekoj la posedanto de eldonejo, kiu nun estas la plej altprocenta distribuanto de libroj en Italio, verdiktis “Ne eblas esti granda poeto bulgara”. Per tiu diro li celis, paradokse, ke se ne estas sufiĉa aĉetanta publiko, la koncepto mem de “granda poeto” krizas, kaj tio evidente dependas de la disvastigiteco de la lingvo. Akcepteble, laŭ ekonomia vidpunkto. Sed la juĝkriterio por literatura premio devus esti alia: kiom profundaj estas la emocioj kiujn verkisto vekas en la unuopa leganto, senkonekse kun la nombro de la aliaj unuopaj legantoj? Ja, emocioj varias laŭ la leganto kaj laŭ la tempoj; kiu ne spertis la katastrofon de la unua mondmilito, povas indiferenti ĉe la romanoj de Baghy, kiu nur en lernejaj tekstoj legis, ke okazis peza kolonia subpremo, povas seninterese gapi ĉe la romanoj de Steele, kiu ne havas tuthomaran perspektivon povas rigardi kiel kuriozaĵon la eposojn de de Kock aŭ de Montagut. Kiu ilin ne legis, ĉar ili apenaŭ eliris el la esperantlingva kokono, ne estas en la kondiĉo juĝi.

Tial estas esence traduki ne ja al esperanto, sed el ĝi; ni bezonas konvinki la mondon ne pri tio, ke en esperanto oni povas diri ĉion, sed ke oni povas diri ion kulture valoran, kiel proklamas la plu aktuala deklaracio de Raŭmo de antaŭ jam preskaŭ kvardek jaroj. Se ni kredas, ke esperanto ne estas nura “mensogo sorĉe brila”, sed ja portanto de kulturaj kaj artaj valoroj, tial la aspiro al agnosko tra Nobel-premio estas tute legitima. Mi mem estas juĝanto en tutnacia itala konkurso en kiu mi devas legi pli ol cent librojn jare, do iujn ĝeneralajn parametrojn pri literatura valoro kaj juĝkapablon mi ja posedas.

Kiun ni kandidatigu? Inter la movadanoj estas amaso da unuopaj personoj kaj institucioj kvalifikitaj por prezenti kandidatojn, sed neniu moviĝas tiucele. La esperanta PEN-centro, ekzistanta de 1991, kiu regule havas dumonatan revuon, jarkunvenojn, estrarelektojn kaj partoprenas en la internaciaj PEN-kongresoj, havas du-ŝtupan elektometodon, kiu kondukis, post la morto de Boulton, al la kandidatigo de Silfer, cetere populara en la internacia PEN. La prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), fondita en 2008, deklaris, ke li ĉiujare konfirmas kandidatigon de Ragnarsson (parenteze dirite: la ALE-membrolisto registras, kvazaŭ vivantojn, ses jam forpasintojn, do ĝisdateco verŝajne problemas).

UEA startigas neniun kampanjon tiucelan, malgraŭ ke la Belartaj Konkursoj pintas ĉe la kongresoj; evidente ĝi ne kredas sufiĉe je agnosko de la literaturaj valoroj de esperanto tra la Nobel-premio, alie ĝi nomumus komisionon, kiu zorgu pri kandidatigo per esplorado de bibliografioj, enketo, kolekto de proponoj, kribro, diskutado, fina decido kaj redakto de vivpriskribo. Tial mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute. Ja la nura kandidatigo, eventuale eĉ pli ol unu, kio montrus vivantecon de nia literaturo, sendube estas minimume vitrino kaj signo, ke ni kredas (kaj fieras) pri ĝi; kial rezigni aŭ eĉ defetisme desuprece (kaj supraĵece) deklari ĝin stultaĵo?

Carlo Minnaja