Kial mi ne plu partoprenos la UK-n

Robert Nielsen opinias ke ĉiu devus partopreni en Universala Kongreso – sed ne pli ol unu fojon. Almenaŭ dum ne esence ŝanĝiĝos la UKoj. Ĉu temas pri netranspontebla diferenco generacia? Jen analizo el junula vidpunkto.


La libroservo de la UK en Lisbono. Foto: Kalle Kniivilä

Mi opinias ke ĉiuj esperantistoj partoprenu iun Universalan Kongreson almenaŭ unufoje dum sia vivo. Mi mem partoprenis trifoje: 2015 en Lille, 2016 en Nitra kaj 2018 en Lisbono. Ĝi estas la plej granda esperanta renkontiĝo kun longa historio kaj grava rolo en Esperantujo. Mi memoras la senton kiun mi havis dum mia unua UK, mi neniam vidis tiom multe da esperantistoj en unu loko. Esperanto estas apenaŭ konata en mia lando, sed jen granda ondo da homoj kiuj scias la lingvon. Ĉeestis nekredebla kvanto da homoj el la tuta mondo kaj multaj asocioj kun diversaj temoj.

Sed mi ne plu partoprenos. Dum la kongreso estis multaj tedaj prelegoj kaj prelegantoj kiuj agis kvazaŭ paroli esperante sufiĉu kaj ne necesus krome esti interesa. Mi ne memoras el kiom da prelegoj mi eliris antaŭ la fino pro enuo, sed estis multaj. Dum IJK, mi ĉeestis prelegon pri virinaj aŭtoroj en Esperanto, kaj la sperto estis tute alia ol dum UK. Ne nur la temo estis malsama, sed ankaŭ la prezento. La preleganto parolis klare, laŭte kaj vigle, li vere strebis teni la atenton de la ĉeestantoj per siaj voĉo kaj agoj. Mi estis tre impresita kaj subite ekpensis ke neniu prelegis tiel dum la UK.

UK ne estas bona loko por junuloj. Eble iuj malkonsentas, sed mi forte opinias ke junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn kaj ŝatojn. Tio kio interesas maljunulojn ofte estas teda kaj enua por junuloj. La partoprenantoj de UKoj estas ege maljunaj, kaj tio malfaciligas la rilatojn inter la du grupoj, ĉar la kongreso aspektas kiel domo por emeritoj. Junuloj volas festi, amuziĝi kaj drinkumi – sed dum UK, ne estas festoj, nur prelegoj. Eĉ dum la koncerto, la plejparto de la homoj nur sidas kaj silente observas (kaj nur kelkaj junuloj dancis). La plej bonaj momentoj estas dum la junulara programo, sed tiu okazas ekster la oficiala programo. Unu el miaj plej ŝatataj momentoj dum UK estis kiam ni havis piknikon en iu parko dum la Lilla kongreso – sed tio okazis kiam ĉiuj aliaj ekskursis.

Sed la plej granda problemo estas la etoso (aŭ manko de etoso). La plej bona parto de ajna kongreso estas la etoso, sento malfacila por priskribi, kiun tamen ĉiuj sentas. La plej bona parto de renkontiĝoj estas ne la programo, sed la homoj. Mi partoprenis renkontiĝojn kun ĥaosa organizado en aĉaj lokoj, kiujn mi tamen multe ĝuis, ĉar la homoj estis tiel bonaj kaj amuzaj. Sed ne estas etoso dum UK – nenio okazas ekster la programo. Ne facilas babili kun aliaj partoprenantoj, ne estas komunaj lokoj por ripozi kaj renkontiĝi. La etoso en UK estas pli propagandema kaj homoj iam troigas. Nur dum UK oni vidas homon kiu uzas la Esperantan flagon kiel mantelon kaj faras longajn paroladojn pri la “miraklo” de Esperanto.

Kiam mi pensas pri IJK, mi pensas pri la bonega etoso, la novaj amikoj kiujn mi akiris kaj la malnovaj kiujn mi ĝoje revidis. Ĉiam mirigas min kiel fortan amikecon oni povas krei ene de nur kelkaj tagoj. Oni honorigas la lingvon per amuzado kaj ĝojo, ne per solenaĵo kaj paroladoj. Mi pensas pri la horoj da dancado, drinkado, festumado, babilado, flirtumado kaj amuzado. Mi pensas pri la ludoj en la trinkejo, babiladoj en la koridoroj kaj umado en la komunejo. Sed kiam mi pensas pri UK . . . Kion mi pensas? Plejparte mi simple ne memoras, ĉar nenio donis fortan impreson al mi. La longegaj solenaj malfermoj? La troigita adorado de Zamenhof?

Oni povus trakti la libroservon kiel metaforon por la UK. Ĝi enhavas multajn bonajn aferojn. Estas multaj bonkvalitaj libroj (mi aĉetis kelkajn dum la kongreso) kun interesaj tekstoj kaj gravaj vortoj. (Ankaŭ estas kelkaj strangaĵoj kaj amatoraj verkoj.) La libraro estas grava parto de nia kulturo kaj la viveco de nia movado kaj lingvo. Sed la libroservo ankaŭ estas malmoderna. Oni eĉ ne povas pagi per kreditkarto, anstataŭe oni devas uzi iun strangan antikvaĵon, kiun mi opinias pli taŭga en muzeo (la aĵo estas tiel antikva ke eĉ en mia denaska lingvo mi tute ne scias la nomon) Mi dubas ĉu ili eĉ aŭdis pri elektronikaj libroj kaj verŝajne opinias ke tiuj estas tro novaj kaj neelprovitaj (kiel flugantaj aŭtoj). Dume, en la neesperantuja mondo, elektronikaj libroj furoras tiel multe ke ili detruis kaj forigis multajn librovendejojn kiuj vendis nur paperajn librojn. La mondo ŝanĝiĝas, kaj tiuj kiuj ne ŝanĝiĝos, ĉu paperaj libroservoj aŭ tradiciaj kongresoj, suferos.

Sed granda problemo estas ke la bona libroservo havas aĉan libroservestron. Ĉi tiu ne estas nur mia persona opinio, multaj homoj scias pri kio mi parolas kaj mi aŭdis kelkaj plendojn dum UK. Ĉiuj scias pri lia malafableco, malĝentileco kaj malhelpemeco, sed la stranga afero estas ke neniu faras ion por plibonigi la situacion. Ĉiuj organizoj havas problemojn, sed kiam ĉiuj scias pri problemo, sed nenio ŝanĝiĝas, tio estas ĉagrena. Tio ke UEA kaj UK havas problemojn ne ĉagrenas min, ĉar ĉiuj organizoj havas tiajn, sed tio ke neniu provas solvi la problemojn ja ĝenas min. Oni ne malhelpu kaj forpuŝu homojn per malĝentileco, scivolante poste kial homoj ne revenas.

Mi ankoraŭ estas juna kaj intencas ĉiam esti esperantisto, do mi ne volas diri ke mi neniam denove partoprenos eĉ unu UK-on dum la sekvontaj 50 jaroj. Sed dum la venontaj kelkaj jaroj mi ne iros. La aferoj kiujn mi amas pri aliaj renkontiĝoj – la etoso, la amikoj, la amuzo – ne estas ĉe UK. Esperantujo estas bunta kaj vigla mondo, kun multaj interesaj renkontiĝoj kiuj allogas min pli ol la polva kaj eksmoda Universala Kongreso.

Robert Nielsen