Junulara movado: mortinta aŭ reviviĝanta?

Ricevinte la novan Jarlibron, oni povas konsterniĝi pro la evidente pli kaj pli malaperantaj Landaj Sekcioj de TEJO. Ili perdas membrojn, pluraj fakte mortas. Ĉu la nova estraro de TEJO konscias la riskon?


Komuna fotado dum la IJK. Foto: TEJO.

Antaŭ iom da tempo mi aliĝis al la publika babilgrupo “TEJO telegrame” ĉe la rapidmesaĝilo Telegram. Fakte mi aliĝis al du, sed aktivado ene de la alia, nome “Esperantujo”, estas tro granda, mi nek kapablas mem ĉion legi nek volas ke en mia Telegram-konto amasiĝu miloj da nelegitaj mesaĝoj. “TEJO telegrame” estas ne tiom ekstreme aktiva, sed ja sufiĉe: babiladoj okazas vigle kaj regule – foje temas pri movadaj aferoj, foje ne. Imagu nur, kiom da celoj atingus la pli fruaj generacioj de TEJO-aktivintoj, se ili havus ne nur retpoŝton (jes ja, antaŭ certa tempopunkto oni eĉ tion ne havis), sed ankaŭ sociajn retojn kaj rapidmesaĝilojn.

Estas nature ke mi konas persone neniun el la babilantoj el “TEJO telegrame”. Kelkaj nomoj, tre malmultaj, estas tamen konataj – nur dank’ al primovadaj artikoloj kaj raportoj aperantaj en diversaj periodaĵoj. Do, fakte antaŭ ekstera leganto aperas “nova brilanta mondo” de junaj esperantistoj-aktivuloj, kio en si mem estas ege bona kaj salutinda afero.

Multe malpli bona kaj absolute ne salutinda estas la situacio en la landaj sekcioj (LS) de TEJO. Ricevinte la novan Jarlibron (fakte Gvidlibron kaj fakte ne nur novan, sed laŭ ĉiu ŝajno ankaŭ la lastan – peza suspiro), mi kun granda malĝojo informiĝis pri la plorinda stato de la aferoj “surloke”.

Estas listigitaj 48 LSoj de TEJO. Inter tiuj 9 jen “ne aktivas” jen “ne funkcias” (kia diferenco inter la du nocioj, ne klaras, kvankam tio ne gravas): Honkongo, Grekio, Haitio, Kanado, Kebekio, Litovio, Rumanio, Rusio kaj Serbio. Preskaŭ kvinono de la LSoj ne aktivas, praktike ne ekzistas.

– Jes, kelkaj LSoj de TEJO bedaŭrinde ne estas tiom aktivaj, tamen kelkaj en la lastaj jaroj signife reviviĝis ankaŭ dank‘ al la helpo de TEJO. Mi persone devenas de du LSoj kiuj estis mortantaj, sed ni sukcesis partneriĝi en interesaj projektoj kunlabore kun TEJO kaj pro tio havis rimedojn trejni surlokajn aktivulojn kaj ĉefe kolekti novajn homfortojn dank‘ al interesaj aktivaĵoj kaj servoj (ekzemple fondusoj) kiujn ni povus subite proponi – komentas la situacion por Libera Folio la unua vicprezidanto de TEJO, Léon Kamenický. Konkretaj ekzemploj de “signife reviviĝintaj LSoj” ne estis menciitaj. Kamenický ankaŭ ne povis respondi, kiucele oni mencias en la Jarlibro la neaktivajn LSojn, argumentante, ke pri tio oni devus demandi la antaŭan estraron (eble prava aserto).

Ni revenu al la ciferoj.

El la restintaj 39 LSoj sep laŭafiŝe havas dek aŭ malpli da membroj. La ciferoj estas tro belaj por ne listigi ilin: Israelo – 10 membroj, Norvegio – 10, Hispanio – 9, Finnlando – 7, Britio – 6, Danio – 5, Aŭstrio – 2! En pluraj aliaj landoj la situacio estas preskaŭ same malbona. Ĉe kelkaj aliaj LSoj kvanto ne estas indikita. Grandan aŭ relative grandan kvanton de membroj – ekde 50 – havas malpli ol 10 LS.

 

Kiel dirite, en la babilgrupo de TEJO estas nemalmulte da esperantistoj, kiuj evidente estas junaj aŭ eĉ tre junaj. Ilia averaĝa lingvonivelo estas tre bona. Konsiderante, ke la babilgrupon partoprenas fakte nur tre malmultaj, oni povas diri, ke ĝenerale la kvanto de junaj E-parolantoj estas almenaŭ ne malalta. Esperanto kiel lingvo akiras pli kaj pli da novaj parolantoj, kio nur ĝojigas.

La menciitaj ciferoj neambigue signifas nur la daŭran krizegon de la organizita junulara E-movado, kaj mi persone ege skeptike taksas ties perspektivojn. Atentu: malmultegajn membrojn havas junularaj organizoj en la iam fortaj E-movadoj, plejparte en Eŭropo (ne en ekzemple Afriko, kie iu ajn aktivado jam estas tre bona signo). Inter la malaperintaj LSoj estas eĉ landoj, kiuj iam akceptis IJKon, kelkaj eĉ pli ol unufoje. “Triste!” – pepus pri tio mondfama prezidanto de iu granda ŝtato.

Kolapso de LS certe estas nek rekta nek malrekta kulpo aŭ respondeco de TEJO. Kio tamen povus kaŭzi tiom malbonan situacion?

Por havi almenaŭ unu konjekton, mi invitas legi pliajn statistikaĵojn – el la sama Jarlibro. La landaj asocioj (LA) de UEA havas jen kiom da membroj (ekzemploj):

Rumanio – 51, Grekio – 65, Aŭstrio – 79, Kanado – 120, Danio – 129, Rusio – 138, Norvegio – 144, Hispanio – 154, Israelo – 160, Finnlando – 300, Britio – 357, Litovio – 960 (!).

Certe estas ankaŭ aliaj, kun malpli da membroj. Tamen la tendenco estas tute klara: oni jes membriĝas en “plenkreskaj” LAoj multege pli ofte ol en junularaj LSoj. Kial?

–  Hodiaŭaj junuloj ofte unue prioritatas bone studi kaj trovi laboron. Ni esperas, ke plialtiĝante la supran aĝlimon (al 35) ni povus rekapti junulojn kiuj jam laboras kaj ne plu studas – diras la vicprezidanto Kamenický.

La argumento sonus bone, se temus pri vera aktivado (kvankam la monda sperto montras, ke post bona finstudado kaj trovo de laboro oni ekprioritatas sukcesan laboradon, familion kaj infanojn), kaj ne pri simpla membriĝo, kio postulas fakte tute nenion.

Problemo estas en manko de sperto pri varbado – unuflanke, kaj preskaŭa malapero de iuj ajn allogaĵoj de la E-movado por junuloj – aliflanke. Avantaĝoj, kiuj estis akireblaj eĉ en la mezo de la 1990-aj jaroj (des pli en la 1980-aj kaj pli frue) ne plu ekzistas. Tranombri ilin ne necesas, ĉiuj klare scias, pri kio temas. Kio restas nun? Fakte nur subkonscie aperanta simpatio (kun la ideo) kaj lingv(istik)a interesiĝo (eventuale). En la “grandaj” LAoj la situacio nun jam estas pli bona, kvankam prognozo ankaŭ por tiuj ne estas ege optimisma, sed tio estus temo por aparta artikolo.

– Mi ŝatus kompreni la problemojn de ĉiuj [komitatanoj] kaj proksimigi la estraron de TEJO al ili. Certe ankaŭ la venonta IJK estas grava ŝlosilo: la pasinta IJK estis tre sukcesa kaj vekis multe da movademo – ni devas prizorgi tiun renovigitan emon agadi – diris al Libera Folio la nova ĝenerala sekretario de TEJO, Konstanze Schönfeld. Oni nur esperu, ke la novelektita estraro de TEJO, kiu prioritatis landan agadon kiel agaddirekton, efektive sukcesos ion ŝanĝi ĉi-rilate.

Grigorij Arosev