La prezidanto de UEA, Mark Fettes, instigas esperantistojn respondi al enketo de la Rajtprotektanto de EU pri multlingveco. ”Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj”, li skribas en gazetara komuniko. UEA eĉ proponas pretajn respondojn.

Je la 23-a de julio 2018 la Rajtprotektanto (“Ombudsmano”) de la Eŭropa Unio malfermis publikan konsultiĝon pri la uzo de lingvoj en la organoj de EU. Nun UEA unike alvokas al esperantistoj plenigi la enketon, kaj eĉ proponas respondojn.
Eŭropa Unio havas 24 oficialajn lingvojn, kaj EU-civitanoj rajtas uzi ĉiun el ili por komuniki kun instancoj de la Unio, kaj ricevi respondon en tiu sama lingvo. Ene de la organoj de EU tamen oni ofte uzas nur kelkajn lingvojn: la angla, la franca, kaj la germana havas specialan statuson kiel “proceduraj lingvoj”.
Ĉiu instanco havas proprajn oficejajn kutimojn kaj regulojn por decidi, kiun lingvon oni (ĉefe) uzas inter laborantoj kaj en labordokumentoj. Plej ofte temas pri la angla kaj/aŭ la franca. La suma kosto de la tuta tradukado kaj interpretado ĉe ĉiuj organoj de la EU estas ĉirkaŭ 1 miliardo da eŭroj jare, aŭ 2 eŭroj por ĉiu EU-civitano.
La ĉefa celo de la Rajtprotektanto estas pritrakti plendojn de civitanoj kaj organizoj pri misagado de EU-instancoj. Ties oficialaj prijuĝoj estas nur rekomendaj, sed EU-instancoj ĝenerale akceptas kaj aplikas ilin. Similaj postenoj ekzistas en multaj landoj de la mondo, kaj ili ofte estas la plej alirebla punkto por civitano, kiu spertas problemon kun la registara burokratio.
La Eŭropa Rajtprotektanto ankaŭ rajtas memstare komenci esploron pri la funkciado de Eŭropaj instancoj. Tiu rajto estas nun utiligata por starigi publikan konsultiĝon pri la uzado de lingvoj.
La Rajtprotektanto rimarkigas en la priskribo de la konsultiĝo, ke EU-instancoj ja en kelkaj okazaj rajtas limigi la multlingvecon pro praktikaj kaj buĝetaj kialoj, sed mankas iu travidebla unuforma regularo pri tio.
Plej zorgiga estas la manko de lingvaj versioj en retpaĝoj kaj en publikaj konsultiĝoj, ambaŭ forumoj celataj al vasta publiko. La konsultiĝo demandas, ĉu estu oficiala regularo pri lingvouzo ene de instancoj, por publikaj retpaĝoj kaj publikaj konsultiĝoj, kaj kiam kaj kiel oni limigu la aron de uzataj lingvoj. Fine venas demandoj pri kiel pagi por eventuala plia tradukado, kaj ĉu estas rolo por maŝintradukoj.
Individuoj kaj organizoj neregistaraj, registaraj kaj komercaj rajtas respondi al la konsultiĝo. La publika konsultiĝo estas alirebla rete, havebla en ĉiuj oficialaj EU-lingvoj, kaj la limdato por kontribui estas la 30-a de septembro 2018.
En gazetara komuniko aperinta la 29-an de aŭgusto prezidanto de UEA Mark Fettes komentas jene:
“Estas salutinde, ke la Ombudsmano petas la opiniojn de la civitanoj pri tiel grava temo. Nia movado de multaj jaroj substrekas ke lingva justeco estas esenca dimensio de justa socio. La eŭropaj civitanoj spertas tre malegalecan traktadon de siaj lingvoj. Ni pledas por Esperanto kiel integrita elemento de justa lingvopolitiko por ĉiuj civitanoj. Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj. Per niaj respondoj ni montru, ke ni pensas pri Esperanto ne izolite, sed en la kunteksto de kompleksa moderna socio kun multaj lingvoj. Iom post iom, ni eduku aliajn pensi same.”
Temas fakte pri la unua fojo, ke gazetara komuniko de UEA alvokas al partopreno en specifa ekstera agado. Aperis antaŭe alvokoj por kontakti lokajn gazetojn aŭ konatojn, sed ne por direkti la esperantistaron amase respondi al unu enketo, kiel okazas nun.
UEA tradukis la demandojn al Esperanto kaj rekomendas respondojn en rete alirebla dokumento. Ĝi rekomendas starigon de klaraj unuecaj politikoj pri lingvouzo, kaj ĝenerale proponi dokumentojn kaj retpaĝojn en laŭeble multe da lingvoj. Kie tio ne estus praktika, UEA rekomendas proponi version en kelkaj EU-lingvoj kaj en Esperanto. Fine ĝi rekomendas, ke ŝtatoj kun favorata laborlingvo kontribuu pli al la tradukbuĝeto, por kompensi tiun avantaĝon.
Rogier Huurman