IJK-ano forpelita post seksa agreso

Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.

Dum la merkredo de la Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio, okazis programero anoncita kiel “genra perforto”.

La sesio tamen iris en tute alia direkto ol supozite, kiam sur la scenejo aperis novulino, kiu en la antaŭa nokto mem spertis perfortan situacion en sia propra ĉambro.

En sia denaska lingvo, kun interpretado ambaŭdirekta, ŝi rakontis, ke samĉambrano tenis kaj tuŝis ŝin malgraŭ ŝiaj insistaj protestoj, kaj ne permesis al ŝi formoviĝi. Nur post kvin minutoj li lasis ŝin eliri kaj poste ekkuŝis en sia lito, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Ne helpis al la situacio, ke ili malhavis fortan komunan lingvon.

La sekvan matenon ŝi rakontis al sia grupgvidanto, kiu informis la organizan teamon. Ŝi akceptis proponon paroli pri la okazaĵo antaŭ granda grupo, por averti aliajn partoprenantojn kaj peti konsilojn.

La ĉeestanta publiko donis konsilojn kaj laŭdojn pro la kuraĝo, sed venis ankaŭ diversaj emociantaj rakontoj de virinoj, kiuj travivis similajn spertojn en kaj ekster Esperanto-renkontiĝoj.

Sekvis diskuto pri la demandoj ĉu iri al polico aŭ ne, ĉu tuj publikigi la nomon de la perfortinto aŭ ne, kaj kion fari por malebligi perfortaĵojn estontece. Unu persono atentigis, ke la viktimoj estas plej ofte komencantinoj, kiuj pro tiu sperto poste restas for de la movado.

Pli malfrue la viktimo havis senrezultan parolon kun la agresinto mem:

– Tio, kion li diris al mi, sonis kiel mensogoj, ŝi diras.

Ŝi decidis ne iri al polico, pro manko de pruviloj kaj la antaŭvidita malfacileco de tio. La agresinto estis forsendita el la kongresejo por la resto de la IJK post interkonsento inter TEJO kaj la viktimo.

Tiu ĉi forta ago kontraŭ seksa miskonduto estas parto de pli granda movado en kaj ekster TEJO kontraŭ seksismo kaj por genra egaleco.

Esperinde pliaj asocioj kaj organizantoj de renkontiĝoj same esprimos maltoleron al miskonduto kaj malrespekto, kaj tiel kreos pli sekuran medion por ĉiuj esperantistoj.

La TEJO-estraro volas fari ĉion eblan por eviti al la kulpulo konsekvencojn, kiuj povas sekvi el interreta publikigo, kaj tial esprimis deziron, ke ĉi tiu artikolo ne aperu.
Aliflanke la estraro ĵaŭde vespere faris anoncon al la tuta kongreso por klarigi, ke TEJO ne toleras seksan miskonduton en ajna formo. Faris ĝin antaŭ la vespera koncerto Mark Konijnenberg, estrarano de TEJO, kiu diris jenon:
Mi bedaŭras anonci, ke estis partoprenanto, kiu seksĝenis alian partoprenanton. Sed la LKK kaj la TEJO-estraro forbaris la seksĝeninton de la kongresejo laŭ komuna decido de la LKK kaj de la viktimo.Se vi mem spertis aŭ spertos ion ĝenan, vi povas kontakti la organizantojn, kaj bonvolu fari tion.
Se vi dubas pri via propra konduto, pensu, ke la aŭskulta servo ankaŭ estas tie por vi. Se vi volas paroli pri io ajn, ne hezitu kontakti la aŭskultan servon, Severin, Juandi, Katarina kaj Klára. La LKK kaj la TEJO-estraro volas, ke estu klara, ke ni absolute ne toleras ajnan seksĝenon [aplaŭdo] kaj estu klara, ke tiu persono riskus tujan forbaron de la IJK. La diskuto pri la konsekvencoj, kiujn povas havi tiaj perfortaj agoj, estos ankoraŭ priparolata de TEJO. Dankon.

Rogier Huurman