Lisbono promesas plene portugalan kongreson

Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.


António Martins-Tuválkin.

Restas du semajnoj ĝis la starto de la 103-a Universala Kongreso, kiu la unuan fojon en la historio okazos en Portugalio, ekde la 28-a de julio. Pri la lastatempaj aktualaĵoj por Libera Folio la berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev intervjuis la sekretarion de la Loka Kongresa Komitato, António Martins-Tuválkin.

Libera Folio: Kiel progresas ĝenerale la preparado de la kongreso? Ĉu multas nesolvitaj demandoj?

António Martins-Tuválkin: – Nesolvitaj demandoj ne restas, krom iuj plej trivialaj. Bedaŭrinde iujn ideojn ni devis flankenlasi pro praktikaj kialoj. Normalaj kongresanoj ne sentos mankon de tiuj, sed en la nuna stresa momento LKK-anojn hantas tio kio povintus okazi por eĉ pli bona kongreso!

Juĝante laŭ la retejo de UEA, je la nuna momento aliĝis 1.519 personoj el 75 landoj. Ĉu la rezulto koincidas kun la atendoj de LKK, superas aŭ malsuperas tiujn? Ĉu mirigis vin la laŭlanda distribuo?

– Mi persone postulis de mi mem kiel almenaŭon 3.000 kongresanojn; nu aliaj malpli ambiciis, kaj montriĝis ke ili pravas. La laŭlanda distribuo ne mirigis min, kiel ankaŭ ne mirigis min tiu de pasintaj kongresoj.

Ĉu atendeblas iu el la oficialaj gravuloj?

– Gravulojn oni povas trovi en la kongreslibro, kiel la altan protektanton (estos Luís Felipe de Castro Mendes, kulturministro de Portugalujo, poeto kaj verkisto – Red.) kaj vicon da honorkomitatanoj. El tiuj, iuj ĉeestos la kongreson.

Kiel vi persone taksas la kunlaboron kun UEA kaj la CO? Ĉu la lastatempaj eventoj iel influis la preparadon, aŭ la lisbona karavano trankvile vojis?

– Necesas diri klare kaj laŭte ke la Konstanta Kongresa Sekratario Clay Magalhães estas netrotakseble kaj supermezure talenta kaj laborema. Nia kunlaboro estis ĉiam glata kaj efika, ekde la unua tago. La fakto ke li mem estas portugallingvano ebligis ke li rekte kontaktu lokajn servojn pli ol tio okazas en aliaj kongresoj. Neniuj eventoj ĉe UEA, nek lasttempaj nek pratempaj, perturbis nian kunlaboron.

Kiujn neatenditajn malfacilaĵojn alfrontis la LKK dum la organizado?

– Nenion grandskalan, kvankam multaj etaj fatoturnoj ĝenis, se rigardi detale. Eble ĉiam io tia okazas, mi persone ne spertas sufiĉe por kompari.

Ĉu okazis iuj kontaktoj kun la organizantoj de la hispania IJK?

– Kongresanoj de ambaŭ kongresoj havos specialan akompanon, speciale tiuj, kiuj veturos surtere (trajne aŭ ŝosee).

Kio (se io) specife lisbona aŭ portugala okazos dum la kongreso?

– Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala. Mi nure atentigos, kiel ekzemplon, ke kongresanoj povos ĝui espreson dum kafpaŭzoj kontraŭ ĉ. 0.55 €. Pri ĉio alia kongresanoj mem raportos — estas specife portugale modesti pri niaj atutoj.

Eble vi povus doni iom da utilaj konsiloj al la kongresanoj? Kiel oni povas plej oportune veni al la urbocentro kaj kongresejo el la flughaveno? Ĉu la kongresejo situas proksime al la urbocentro? 

– Lisbono ne havas evidentan centron, kio klarigeblas per ĝiaj historio kaj geografio. La praa kerno (citadelo kaj kvartalo “Alfama”) estas iel vilaĝeca, dum ĉe sud/norda centra akso artikiĝas tio kion oni nomas centro en alitipaj urboj. Nia kongresejo situas tute norde de tiu akso (“Campo Grande”), kaj la Solena Malfermo okazos ĉe la suda pinto (“Rossio”). La lisbona flughaveno estas treege proksima de la urbcentro (ĉ. 4 aŭ 5 km, depende de kien, en tiu akso, oni markos la centron), kaj eĉ eblos trankvile piediri el ĝi al la kongresejo se oni ne kunportos pezan valizon (bicikli certe eblas).

– Alie, la flughavenon servas metrostacio (“Aeroporto”) fine de la ruĝa linio; la kongresejo situas ĉe la stacio “Cidade Universitária” (flava linio) kaj plej multaj hoteloj apudas iun alian metrostacion. Ankaŭ busojn eblas uzi, kaj tramojn kaj funikularojn. Nepre antaŭaĉetu biletkarton ĉe la metrostacio kaj plenigu ĝin per eŭra saldo – uzeblas en ĉiu ajn amastransportilo: Aĉeti unuveturan bileton (kutime ĉe la ŝoforo) eblas, sed skandale multkostas.

– Taksiemuloj nepre evitu la vicon kiu atendas ĉe la alveneja pordo de la flughaveno: Tie deĵoras fifamaj trompemuloj kiuj penas promenigi neavertitojn senbezone multajn kilometrojn misĉirkaŭvoje. Anstataŭe iru al la forireja pordo de la flughaveno (supra etaĝo): Tie vicas taksioj kies ŝoforoj konscias ke pleje lokanoj uzos ilian servon kaj do trompa misvojo ne eblas.

Ĉu kadre de la kongreso aĉeteblos io (en Esperanto!) pri Portugalio, pri Lisbono, pri la portugala lingvo?

– En la kongresa Libroservo oni povos akiri el ties stoko kelkaj titolojn kiuj koncernas Portugalion. Oni ankaŭ anoncis reeldonon de la traduka majstraĵo de la 16-a jarcento „La Luzidoj“ de Luís Vaz de Camões, nun en multe pli oportuna bindo.

Ĉu la organizado de la kongreso plivigligis la movadon en Portugalio aŭ lacigis? Kiujn prognozojn oni povas fari pri ĝi?

– Nu, ĉi-momente tio estas al mi tute ne klara. Tamen mi povas almenaŭ diri ke regas ĝenerala sento pri la graveco de la evento kaj unikeco de tiu ĉi ŝanco.

Intervjuis: Grigorij Arosev