TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn

Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.

En la komitata diskutejo de TEJO komenciĝis diskuto pri la temo “Politikaj pozicioj de TEJO”. La diskuton komencis komitatano Francesco Maurelli, rakontante ke la temo estis pritraktita dum tiel nomata “KER-tago”. “KER” en la TEJO-lingvo signifas “Komisiono pri eksteraj rilatoj”, kaj laŭ Maurelli la temo tre gravas por la kontaktoj de TEJO “en la tutmonda junulara scenejo”.

La partoprenintoj de la KER-tago laŭ Maurelli identigis dek temojn, pri kiuj TEJO devus ellabori citeblan dokumenton. Inter la temoj estas demokratio, genra egaleco, rifuĝintoj, eŭropa identeco kaj la estonteco de EU, lingvopolitikoj kaj religioj.

La celo laŭ li nun estas, ke okazu diskuto pri la sinteno de TEJO al la menciitaj temoj, ĝis la 1-a de aŭgusto ĉiuj komitatanoj povu proponi amendojn al prezentitaj malnetoj, kaj poste traktu la pretajn dokumentojn.

La propono tuj vekis protestojn de komitatanoj, kiuj ne komprenas, kiel politike neŭtrala asocio povus havi oficialan sintenon pri politikaj temoj.

– En la statuto estas jam klare difinite: TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj. Kial tio ne sufiĉas? skribas Tomasz Szymula.

Komitatano Péter Garami samopinias, kaj aldonas argumentojn pri tio, kial ne eblas, ke TEJO ellaboru komunan sintenon al la menciitaj temoj, ekzemple “daŭripova evoluo”.

– Belega afero, sed tro politika kaj malneŭtrala: en Usono la tutmonda varmiĝo estas grava politika demando; multaj kontraŭ-kapitalistoj kredas je neevoluo/nekreskado, eble al ili ŝajnus, ke ni estas kontraŭ ili.

Precipe la temo “rifuĝintoj” laŭ li estas tute tro politika, por ke TEJO difinu oficialan starpunkton pri ĝi.

– Bonvolu NEPRE NE diri ion pri tiu ĉi temo! Ĉar ni, la hungara landa sekcio de TEJO, la Hungara Esperanto Junularo tuj estos atakata de la Hungara registaro kaj eble ni aktivuloj estos sendotaj al malliberejo laŭ la novaj reguloj.

Same maltaŭga laŭ li estas la temo “religio”:

– Tiu ĉi eĉ por ŝerco estas malbona. Esperanto kaj eĉ TEJO devas esti religie neŭtrala. Jam tro multe da novuloj ĉesis en Hungario ĉar la aĝaj movadanoj ne respektis la religio-neŭtralecon kaj ĉiam kverelis aŭ ŝercis pri aliaj religioj.

Anstataŭ dediĉi tempon al politikaj temoj, TEJO laŭ Péter Garami devus dediĉi tempon ekzemple al ellaborado de moderna lernilo, al diskuto pri la celoj kaj uzebloj de Esperanto, kaj al disponigo de modernaj, bonkvalitaj enhavoj en Esperanto.

– Eble pri tiuj problemoj indas kaj nepras fari ion. Certe pri tiuj ni povus fari ion. Laŭ mi tio pli valoros al ni kaj al la mondo ol la politikaj aferoj, kiuj ne rilatas al ni, pri kiuj ni ne povas fari ion, kaj nia deklaracio eĉ kreus problemojn ankaŭ al la landaj sekcioj, ankaŭ al Esperanto.

Konsenton esprimis komitatano Rakoen Maertens, kiu tamen opiniis, ke eblas trovi aliron kiu akordiĝas kun la statuto de la asocio:

– Ankaŭ laŭ mi endas forte gardi la neŭtralecon kaj tutmondecon de TEJO. Tamen, eble tamen indas havi starpunktojn pri la menciitaj temoj; la demando por mi estas kiel ili aspektus.

TEJO laŭ li povus ekzemple kontribui al la celoj pri daŭripova evoluo, aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ĉiuj landoj konsentis kontribui al ili:

–  Ni ne nepre devas havi opinion pri la celoj mem aŭ la temoj enhave, sed pri la afero de komunikado kaj kompreno de aliaj vidpunktoj. Pri tio mi sekvas Péter kaj Tomasz: ni devas nin forte gardi ke ni ne tro esprimu iun specifan enhavan opinion pri ili, ĉar tio povas rompi ĉion.

Ĝenerala sekretario Charlotte Scherping same amfazis, ke indas ligi la celojn de TEJO al la celoj de UN pri daŭripova evoluo, kaj montri, kiel Esperanto povas helpi atingi tiujn celojn.

– Laboro je multaj niveloj estas bezonata, kaj konkreta instruado en lernejoj, bonaj enretaj lerniloj, kaj bonaj argumentoj kiel Esperanto povas esti kerna ilo por forigi maljustecon, subteni edukadon de ĉiuj kaj kontribui al paco tutmonde.

Laŭ ŝi diskuto estas bezonata,  ĉar ne sufiĉas diri, ke TEJO estas “neŭtrala” pri temoj kiuj ne rilatas al la celoj de la asocio.

– Eĉ niaj celoj estas sufiĉe vastaj por bezoni klarigon. Tial la debato celas, laŭ mia kompreno, esti pli klara. Ankaŭ tial la diskuto okazos ene de la limoj difinitaj de la celoj el nia statuto kaj de la neŭtraleco.

Dokumentoj pri la sintenoj de TEJO al diversaj temoj laŭ ŝi bezonatas, por ke pli bone eblu klarigi al aliaj asocioj, kion TEJO subtenas, kaj kion TEJO celas per sia “neŭtraleco”.

Komitatano Klára Ertl ĝojas pro la nekutime vigla diskuto en la komitata listo.

– Se ni daǔrigas same aktive ĝis IJK, ni tie povos aprobi bone ellaboritan, detalan dokumenton, kiu espereble aspektos tute alie ol niaj unuaj skizetoj dum la kunsido en Strasburgo, ĉar la tuta Komitato kontribuos kun siaj ideoj kaj opinioj.

Laŭ ŝi, la neŭtraleco de TEJO devas esti aktiva.

– Esti “neǔtrala” ne signifas ne havi iun ajn pozicion. Neǔtrala pozicio estas pozicio. Ekzemple, nia religia neǔtraleco konkrete signifas, ke TEJO ne kontraǔas organizadon de eventoj en ejo rilata al iu ajn religio; kiel Francesco jam menciis, TEJO-rilataj aranĝoj jam okazis plurfoje en religiaj ejoj. Tio ne signifas ke ni estas ligitaj al specifa religio, aǔ al religio ĝenerale – ni ja ofte okazigas renkontiĝojn en nereligiaj ejoj. Ne gravas al ni, ĉu ejoj estas religiaj aǔ ne: do tio estas neǔtraleco.

“Aktivan neŭtralecon” en la diskuto subtenas ankaŭ Rafael Henrique Zerbetto:

– Havi oficialan pozicion pri temoj ne rekte rilataj al lingvoj tute ne estas problemo por TEJO, sed tute male, tio estas postulata de UN, UNESKO, junularaj forumoj kaj koalicioj al kiuj TEJO kaj UEA apartenas, ĉar sociaj movadoj en nia epoko sin organizas tiel. Se ni limigos nian agadon al subteno de Esperanto por internacia komunikado kaj ignoros ĉiujn aliajn demandojn, aliaj organizaĵoj nenion povos fari krom ignori nin.