Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando

Willem Drees naskiĝis unu jaron antaŭ la publikigo de la Unua libro, en 1886. Li mortis en la aĝo de 101 jaroj en 1988. Li estis socialdemokrata ĉefministro de Nederlando dum la gravaj postmilitaj jaroj 1948-58. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la postmilita rekonstruado de Nederlando. Jam antaŭ sia ĉefministriĝo, kiel ministro pri socialaj aferoj, li havis gravan rolon en la kreo de la nederlanda pensia sistemo.

La enketo de “NRC Handelsblad”, la gvida tagĵurnalo en Nederlando, estis farita kunlabore kun la Universitato de Utreĥto. Fakte okazis du enketoj: unu inter 50 fakuloj pri politiko kaj alia estis reta voĉdonado, kiun partoprenis 3441 homoj.

Drees venkis en la enketo inter la fakuloj, dum en la reta voĉdonado li estis la dua post Ruud Lubbers (ĉefministro 1982-1994). Ĉe la fakuloj Lubbers estis la dua. Drees estis socialdemokrato kaj Lubbers kristandemokrato. Ankaŭ Lubbers havis ligon kun Esperanto, ĉar kiel ĉefministro li estis Alta Protektanto de la 73-a UK en Roterdamo en 1988, same kiel Drees estis tiu de la 39-a UK en Harlemo en 1954.

La diferenco en la reta voĉdonado estis minimuma: Lubbers 885, Drees 876. En la reta voĉdonado multaj homoj evidente emis elekti pli lastatempajn ĉefministrojn. Tio tamen ne helpis la nunan ĉefministron Mark Rutte, kiu estis sur la naŭa loko kun 83 voĉoj. En la enketo ĉe la fakuloj Rutte ne estis inter la 10 plej bonaj.

Jam en 2006 Drees estis elektita kiel la plej bona ĉefministro post la dua mondmilito en reta voĉdonado de radioprogramo pri historiaj temoj. Kiam en 2004 okazis voĉdonado pri la plej granda nederlandano de ĉiuj tempoj, Drees atingis la trian lokon.

La artikolo de NRC Handelsblad pri la temo ne mencias la esperantistecon de Drees.