Duolingo ekhavis trian lingvon

La portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. La unua Esperanto-kurso tie estis lanĉita antaŭ tri jaroj, kaj la sumo de la eklernintoj nun superas 1,7 milionojn.


La komenco de la Duolingo-kurso pri Esperanto en la portugala.

La 28-an de majo 2018 Esperanto havos sian trian datrevenon en Duolingo – ĝuste en tiu tago en 2015 estis lanĉita la anglalingva kurso de Esperanto, kiu nun havas jam 1,3 milionojn da aliĝintoj. La dua kurso, tiu en la hispana, estis lanĉita fine de 2016, kaj nun havas proksimume 370.000 lernantojn.

La 14-an de majo, precize du semajnojn antaŭ la jubilea dato estis lanĉita la tria kurso de Esperanto ĉe Duolingo, ĉi-foje por portugallingvanoj.

Ĝuste la portugala estis elektita unuavice, ĉar Duolingo estas tre populara en Ameriko, kaj tre multaj portugallingvanoj uzas la retejon. En 2017 estis sume pli ol 47 milionoj da lernantoj en la kvin tiamaj portugallingvaj kursoj de Duolingo. Por franclingvanoj kaj ruslingvanoj same estis kvin kursoj, sed la suma kvanto de lernantoj estis nur 18 milionoj respektive 14 milionoj.

En la germana kaj la ĉina la kvanto de lernantoj ĉe Duolingo estis eĉ malpli alta, do estis tutklare, ke la tria kurso de Esperanto estu en la portugala, laŭ Chuck Smith, ambasadoro de Esperanto ĉe Duolingo.

Ni demandis al Karina Oliveira, unu el la kunordigantoj de la portugallingva kurso ĉe Duolingo, kiuj pretigis ĝin.


Karina Oliveira

Karina Oliveira: – La plejmulto de la teamanoj estas brazilanoj kiuj loĝas en Brazilo mem, krom Wesley Alcoforado, kiu nuntempe loĝas en Kanado, kaj Luna Silva, kiu estas el Portugalio. Entute, ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo, kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala. Ne estas grandaj ŝanĝoj inter la regionoj, sed la uzo de pronomoj iom ŝanĝiĝas inter aliaj aferetoj, do ni volis havi kurson plej diversan kiom eblus. La profiloj de la teamanoj videblas en la retejo.

Libera Folio: Kiel longe vi laboris pri la afero?

Karina Oliveira: – Ni laboris pri la kurso dum unu jaro, de marto 2017 ĝis marto 2018. Tiam la traduko de la frazoj pretis kaj ni sciigis Duolingon pri tio. Estis kelkaj teknikaj problemoj kaj pro tio la lanĉo de la kurso iom malfruiĝis, sed jen ĝi, finfine.

Libera Folio: Kial vi decidis okupiĝi pri la projekto, kion ĝi donas al vi persone? Kaj ĉu vi plu multe laboros pri ĝi nun, kiam la kurso estas preskaŭ preta?

Karina Oliveira: – Ekde kiam mi konatiĝis kun Duolingo (kiam la esperanta kurso por parolantoj de la angla estis lanĉita) mi vere entuziasmiĝis pri la retejo kaj ekuzis ĝin por lerni kaj praktiki aliajn lingvojn. Tiel, mi estis tre ĝoja kiam oni invitis min al la teamo kiu pretigu la esperantan kurson por parolantoj de la portugala. Mi estas lingvoinstruisto, do, por mi estas vera feliĉiga afero ke mi povas helpi pri la lingva lernado de brazilanoj (kaj parolantoj de la portugala el aliaj landoj) kiuj volas lerni esperanton. Mi ja intencas daŭre multe labori por plibonigi la kurson laŭ la raportoj de la uzantoj, por ke ĝi iru al la sekva paŝo en la retejo tuj kiam eblos.

Poste la esperantista teamo volas proponi, ke aperu kursoj de Esperanto ankaŭ por franclingvanoj, rakontas Chuck Smith. Tamen laŭ li necesas iom atendi:


Chuck Smith

Chuck Smith: – Ĉar ni lastatempe multe premadis ilin, ni diplomate sentas bezonon iom paŭzi de nia premado. Mi fakte planas viziti ilian centran oficejon ĉi-somere en Pittsburgh (Pensilvanio, Usono) por profunde kompreni kion ili opinias pri la kursoj de Esperanto ĉe Duolingo kaj kiel ni pluevoluigu ĉion. Tio gravas ankaŭ por ke ili havu tempon vidi kiom bone la nova kurso disvastiĝas. Mi petas, ke via legantaro helpu kiel eble plej multe pri ĝia disvastiĝo por plifortigi miajn argumentojn!

Libera Folio: Kiaj estis viaj atendoj antaŭ tri jaroj, kiam la unua kurso estis lanĉita, kaj kiel aspektas la realo nun, kompare kun tiuj atendoj?

Chuck Smith: – Miaj sentoj estas dolĉamaraj. Unuflanke la kursoj freneze sukcesas kaj ni havas bonegajn rilatojn kun la oficistoj de Duolingo. Aliflanke ili ne progresas tiom rapide kiom ni ŝatus, fakte lastatempe ĝuste pro manko de tekst-al-voĉ-teknologio por Esperanto. Mi kompreneble certe kontentas pri la kursoj de Duolingo, sed eble tro ideale esperis pri pli rapida evoluo. Tamen, tio memorigas al mi pri la diraĵo, ke oni celu la stelojn kaj tamen ĝojegu kiam oni atingas la lunon!