La rimedoj de ESF kreskas

Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis en 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj. Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/09/esf-5/