La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu estis lanĉita antaŭ malpli ol unu jaro, kaj ĝi rapide iĝis populara inter retumemaj esperantistoj, kiuj volas trovi proksimajn samlingvajnojn.
Post la apero da alilingvaj versioj ankaŭ neesperantistaj lingvemuloj ekuzis ĝin. Ĝi estis prezentita en aranĝoj por poliglotoj, kaj nun la angla jam estas la plej parolata lingvo inter Amikumanoj.
Se ne kalkuli la denaskulojn, Esperanto laŭ la statistiko de Amikumu daŭre restas la plej populara lingvo: la angla havas proksimume 5.200 negepatralingvajn parolantojn en Amikumu, dum Esperanto havas preskaŭ 7.700. Tamen pli ol duono el la parolantoj de Esperanto en Amikumu taksas sin komencantoj.
La nova versio de Amikumu, kiu ĵus aperis por Android-telefonoj, kaj baldaŭ aperos por iPhone, enkondukas gravan plibonigon. Pli frue eblis per Amikumu trovi proksimajn parolantojn de dezirataj lingvoj kaj rekte komuniki kun ili, sed nun eblas krome afiŝi mesaĝojn, kiuj iĝas videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo.
La suma kvanto de uzantoj de Amikumu nun estas iom pli ol 10.000. Tio signifas, ke multaj el la cent plej proksimaj aktivaj parolantoj de Esperanto nun povas troviĝi eĉ sur la alia flanko de la terglobo.
Tamen, se la kvanto de uzantoj kreskos, la mesaĝoj en la “fluo” ne plu atingos la tutan terglobon. Jam nun ekzemple dum grandaj Esperanto-aranĝoj, kie troviĝas multaj uzantoj de Amikumu, mesaĝoj supozeble ĉefe atingos homojn en la kongresurbo kaj ĝia proksimeco. Tiel eblos ekzemple anonci pri okazaĵoj aŭ interkonsenti pri grupa renkontiĝo.
La “fluo” estas unua el pluraj novaj ecoj de Amikumu, kiuj igos ĝin pli simila al sociaj aplikaĵoj. Ĝi tamen ne strebas konkurenci ekzemple kun Facebook aŭ Twitter, sed proponos ion tute novan, diras Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto de Amikumu:
– Neniu alia socia apo funkcias surbaze de proksimeco kaj lingvo. La kerno de Amikumu estas lingvoj kaj proksimeco. Poste, oni povas trovi iun ajn surbaze de intereso, lingvo kaj proksimeco. Necesos pli ol ses monatoj por ebligi ĉiujn sociajn funkciojn, sed ĉiumonate, ni intencas publikigi novan funkcion por plibonigi la sperton por niaj uzantoj. La fluo estas la unua ŝtupo tiudirekte.
Kiu estos la sekva nova funkcio?
– Komentado. Multaj volas la eblon facile prikomenti la afiŝon de aliaj.