Evildea ĉesas fari filmetojn

La plej populara videoblogisto en Esperantujo, Richard Delamore (Evildea), ĉesas fari filmetojn pro tempomanko. Tion li klarigas en mesaĝo al siaj subtenantoj en la monkolekta retejo Patreon.


Richard Delamore en unu el siaj popularaj filmetroj en Youtube.

Richard Delamore loĝas en Aŭstralio kaj komencis regule publikigi esperantlingvajn filmetojn en Youtube antaŭ du jaroj. Entute li produktis pli ol 500 filmojn en aŭ pri Esperanto, kaj rapide iĝis la plej populara videoblogisto en Esperantujo.

En sia artikolo Kion faru kaj ne faru por esti populara jutubisto Robert Nielsen jene klarigis la sukceson de Evildea:

Estas multaj kialoj, unue li parolas klare kaj bone, pro lia sperto de aktorado, li estas komforta antaŭ la filmilo. Li ofte faras interesajn aferojn kaj iras al interesaj lokoj (ekzemple la muzeo). Li estas amuza kaj ŝercas multe. Oni povas vidi ke li forte laboras por ĉiu filmeto, li ne montras ĉion, kio okazas dum la tago, nur la plej interesan kaj amuzan.

La Youtube-kanalo de Evildea nun havas preskaŭ 7.000 abonantojn, kaj iuj el la filmoj estas spektitaj dekmilojn da fojoj. Sume la filmoj estas spektitaj proksimume 740.000-foje, kio estas furorega cifero en Esperantujo.

Richard Delamore tamen krom la videoblogado okupiĝas ankaŭ pri multaj aliaj aferoj en kaj ekster Esperantujo. El la Esperanto-rilataj aferoj plej multe da tempo nun postulas la laboro pri la firmao Amikumu, kies direktoro kaj akciulo li estas.

Por povi dediĉi sufiĉe da tempo kaj energio al Amikumu kaj al sia profesia laboro kiel administranto de komputilaj kaj financaj projektoj, li nun retiras sin de ĉiuj aliaj Esperantaj aferoj, inkluzive la videoblogadon, li anoncas en la retejo Patreon:

Mi devas elekti inter Evildea (maniero ridigi homojn) kaj Amikumu (io, kio povas malkaŝi Esperanton al la mondo kaj krei laborŝanĝojn por esperantistoj ĉie). Amikumu nuntempe ne enspezas monon do mi ankoraŭ ne ricevas unu cendon de la projekto.

Aldone li devas nun okupiĝi pri trovado de nova laboro ekster Esperantujo, ĉar lia kontrakto finiĝis, li klarigas. Responde al demando de Libera Folio li rakontas, ke li laboras kiel manaĝero.

– Kutime, mi administras kaj funkciigas la enuzadon de novaj sistemoj kaj la reorganizadon de tradiciaj procezoj. Ne estas malfacile trovi novan laboron tamen mi ja devas urĝe koncentriĝi je tio kaj aliaj aferoj.