Financa laborgrupo volas ke UEA draste ŝparu

UEA ne plu dungu oficistojn en Roterdamo sed movu laborojn al malpli kostaj landoj. La revuoj kaj Jarlibro de UEA ne plu aperu sur papero. La asocio eble liberiĝu de la neprofita libroservo. Jen proponoj de la financa laborgrupo de UEA por savi la asocion de bankroto.

En decembro la komitato kun granda malfruo kaj post longaj diskutoj fine akceptis severe deficitan buĝeton por la jaro 2018. La planata deficito de la asocio dum la nuna jaro estas 140.000 eŭroj, tiel ke la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj.

En la jaro 2017 UEA antaŭvidis deficiton de nur 9.450 eŭroj, sed la buĝeto montriĝis tute nerealisma. La subvencioj, per kiuj oni esperis savi la financojn de la asocio, ne estis ricevitaj, kaj la efektiva deficito ŝajnas iĝi dekoble pli granda – absolute rekorda en la historio de UEA.

Konstatinte ke estas naive esperi ke hipotezaj subvencioj savos la buĝeton, la estraro do faris pli realisman buĝeton por la jaro 2018, kun eĉ pli rekorda deficito.

Por savi la asocion de estonta bankroto, la eksa prezidanto kaj nuna komitatano Renato Corsetti interkonsente kun la estraro starigis komitatan laborgrupon por esplori la financojn de la asocio. Ankaŭ la prezidanto de UEA, Mark Fettes, partoprenis la laboron de la grupo.


Supre: la mandatperiodoj de la prezidantoj. Sube: la oficperiodoj de la ĝeneralaj direktoroj. La dua oficperiodo de Osmo Buller formale finiĝis en majo 2016, sed efektive jam fine de 2015. Ruĝe estas indikitaj prognozitaj deficitoj. Grafikaĵo de Libera Folio.

La raporto nun dissendita al la komitato de UEA estas skua legaĵo. Laŭ ĝi necesos rapida struktura reformo de la asocio, alikaze antaŭvideblas ke oni rapide foruzos la kapitalon kaj jam ene de kvin jaroj devos vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo.

Kvankam la tuta malneta posedaĵo de UEA estas preskaŭ 6 milionoj da eŭroj, el tio nur 660.000 eŭroj estas rekte kaj libere uzeblaj, laŭ la laborgrupo. Sen du grandaj heredaĵoj (900.000 eŭroj en 1999 kaj 450.000 eŭroj en 2011) la asocio jam delonge estus bankrota, asertas la aŭtoroj de la raporto.

Krom la kronike deficitaj buĝetoj, grava problemo laŭ la laborgrupo estas la aĝostrukturo de la membraro. La raporto konstatas: ”Simple oni povas diri, ke de nun ĝis 20-30 jaroj la plej granda parto de nia nuna membraro estos malaperinta pro forpaso kaj restos ĉefe nur malmultaj nun junaj membroj.”

La salajrokostoj kaj aliaj strukturaj kostoj laŭ la raporto nun estas duoble pli altaj ol la enspezoj. Por iom post iom forigi la konstantan deficiton la laborgrupo tial proponas drastajn paŝojn.


La aĝostrukturo de la membraro de UEA, laŭ la raporto de la financa laborgrupo. Grafikaĵo de UEA.

Ĉar la plej granda el la elspezoj estas la salajroj de la oficistoj (313.500 eŭroj en 2018), laŭ la laborgrupo necesas malpliigi tiun sumon “ekzemple per laŭgrada ĉesigo de kelkaj taskoj kaj funkcioj neesencaj aŭ per laŭgrada transdono de ili al personoj laborantaj en aliaj malplikostaj mondopartoj, kiam la nunaj prizorgantoj pensiiĝas”.

Novaj oficistoj en Roterdamo ne plu estu dungitaj, proponas la aŭtoroj de la raporto. Ĉar la libroservo vendas malpli da libroj kaj ne plu estas profita, UEA krome devus konsideri, ĉu fermi la libroservon en la Centra Oficejo kaj “transdoni tiun taskon al alia organizaĵo (ekzemple al jam ekzistanta alia libroservo ie en la mondo), kiu senpage aŭ eĉ profitdone povus funkcii”.

Anstataŭ oficistoj en Roterdamo UEA laŭ la laborgrupo ”funkciigu la laborojn de la Centra Oficejo (almenaŭ parte) en malmultekostaj landoj, prefereble kontraktante por difinita laboro ol per dungado en aldona sidejo.” Tiel laŭ la grupo eblus “signife malgrandigi la kostojn kaj universaligi nian movadon”.

Krome UEA estonte eldonu gazetojn kaj Jarlibron nur rete, opinias la laborgrupo. La oficejo en Roterdamo laŭ la laborgrupo ja estu konservita, sed tie laboru nur malmultaj oficistoj, kiujn helpu volontuloj. “Tiel certe eblus efike ekvilibrigi la financan bilancon de UEA kaj eblus vivkapabligi la organizon por multaj jardekoj.”


Mark Fettes

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, partoprenis la laboron de la grupo. Li grandparte konsentas pri la konkludoj prezentitaj en la raporto, li skribas en la diskutejo de la komitato, interalie rilate tion, ke anstataŭ dungi oficistojn en Roterdamo UEA kontraktu homojn en malpli kostaj landoj.

”Tamen, ĉar UEA estas jure registrita en Nederlando kaj tie havas siajn ĉefajn posedaĵojn, ne eblas simple diri ‘ne plu dungi en Roterdamo’. En la fino tio eblus nur per plena translokigo de la Centra Oficejo al alia lando. Evidente ni ne povas ekskludi tion kiel eblon, sed temus pri tre komplika kaj multekosta paŝo, pri kiu ne okazis seriozaj esploroj kaj diskutoj en la laborgrupo”, skribas Fettes.

Laŭ li la estraro serĉas manierojn plivastigi la retajn servojn de la asocio, kun la celo malfermi vojon al nurreta membreco. Tamen li atentigas, ke la en la laborgrupo mankis interkonsento pri la ideo tute rezigni pri paperaj revuoj kaj Jarlibro.

Plej gravas laŭ la laborgrupo ŝanĝi la membrosistemon kaj oferti servojn, kiujn homoj nuntempe efektive volas havi. Prio tio Mark Fettes plene konsentas:

”Tio estas la ĉefa celo de la reteja modernigo, kiu estas en la tagordo de la Estraro jam de 2013, sed kiu bezonas la plenan kunlaboron de la Centra Oficejo por realiĝi. Nur nun ni finfine havas la bezonatajn kondiĉojn por sukceso, kaj mi antaŭvidas ke tio komencos porti rezultojn ĉi-jare.”

Krom la interveno de Mark Fettes, en la komitata diskutejo aperis nemultaj komentoj pri la apokalipsa raporto de la financa laborgrupo. Komitatano Edvige Tantin Ackermann volas scii, ĉu la estraranoj laboras senpage, kaj kiuj aliaj, krom dungitoj, ricevas monon de la asocio por siaj servoj.

“Bonvolu ne diri ke tiuj ĉi estas sekretaj informoj: la membroj pagas kaj rajtas scii kiamaniere la mono estas eluzita kaj la komitato havas la devon kontroli kaj sekve scii precize, precipe kiam katastrofa financa situacio kondukas al nuligo de la asocio”, ŝi skribas.

La emerita ĝenerala direktoro Osmo Buller opinias, ke la raporto grandparte ripetas malnovajn kredojn kaj asertojn. Laŭ li tute ne veras, ke UEA pereos post kvin jaroj, se oni faros nenion, ĉar la financa bazo de UEA tute ne limiĝas al ĝia ĝenerala kapitalo.

”Oni diras, ke UEA jam estus bankrota sen grandaj heredaĵoj en 1999 kaj 2010. Tia eldiro estas sensenca, ĉar se vere oni ne ricevus tiujn heredaĵojn, oni siatempe kompreneble farus la necesajn agojn kaj adaptojn por povi vivi sen ili. En la sama periodo UEA krome ricevis multajn aliajn heredaĵojn, ankaŭ sufiĉe grandajn, same kiel ĝi ricevadis dum jardekoj antaŭe”, li skribas.


Osmo Buller.

Laŭ Buller UEA nun mem subfosas siajn ŝancojn ricevi pliajn donacojn kaj heredaĵojn, distrumpetante pri asertata risko de bankroto.

“Por ke oni memoru pri UEA en testamentoj, ĝia bildo devas iĝi pli bona ol nun. Ĝi devas aperi kiel serioza kaj fidinda organizaĵo kun serioza kaj respektoveka gvidantaro. Tio postulas ne laŭte antaŭanonci sian morton sed multon alian.”, li skribas.

Ankaŭ la ripetiĝantaj diroj pri la formorto de la membraro pro ĝia alta mezuma aĝo laŭ li estas nur mito, ĉar la estonteco de UEA kaj Esperanto estas ne la junularo, sed la komencantoj.

“Ili estas nia vera junularo sendepende de tio, ĉu ili estas junaj aŭ maljunaj. Ke homoj vivas sanaj pli longe kaj havas pli da tempo kaj ofte eĉ mono, pligrandigas la potencialon por ni.”

Anstataŭ lamenti, la gvidantoj de la asocio laŭ li devus dediĉi pli da energio al varbado de novaj membroj.

“Tio estas unu el la grandaj neglektoj de la nuna estraro, kiu ekz. en 2016 ekkonsciis nur meze de decembro, ke tiujare UEA perdis 900 membrojn. Pli frue la afero ne interesis ilin kaj tiam estis jam tro malfrue.”

La plena raporto de la laborgrupo legeblas ĉi tie.