UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj

Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo. La decido pri renovigo estis farita en 2013. Post unu-du monatoj Fettes esperas vidi la unuan rezultojn.


La nuna aspekto de la provretejo de UEA.

Dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko, en julio 2013, la tiam nova estraro de UEA petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100.000 eŭrojn por la prioritata tasko starigi novan retejon.

Nur post la Universala Kongreso en Lillo en 2015, du jarojn post la decido prioritati la renovigon de la retejo, la estraro de UEA komisiis al Mario Bélisle el Svisio kaj Dima Ŝevĉenko el Rusio prepari analizojn pri la tiamaj stato kaj bezonoj de UEA sur la reta kampo.

Dima Ŝevĉenko kune kun sia edzino Anna Striganova liveris 44-paĝan raporton en majo 2016, dum la raporto de Bélisle ŝajne neniam pretiĝis.

Fine en januaro 2017 jam renovigita estraro de UEA publikigis detalan alvokon pri kandidatiĝo al la tasko. En aprilo 2017 la brazila komputisto Ana Ribeiro estis elektita por gvidi la teamon kiu realigu la laboron por nova retejo kaj administra sistemo de la asocio.

Laŭ Mark Fettes, prezidanto de UEA, la prokrastiĝon de la laboro pri la nova retejo kaŭzis problemoj en la Centra Oficejo.

– Montriĝis, en la jaroj de mia prezidanteco, ke la reteja projekto estas intime ligita kun la funkciado de la Centra Oficejo. Dum Osmo estis la ĝenerala direktoro, ne eblis ŝanĝi multon en la retejo, ĉar li simple ne kredis je la neceso aŭ indeco de ŝanĝoj. Poste, dum la direktora periodo de Veronika, ni ja sukcesis ekigi pli grandskalan projekton sub la gvido de Ana Ribeiro, sed ŝi ne ricevis la bezonatan komunik-kanalon kun la oficistoj por povi adekvate kompreni iliajn bezonojn.

Osmo Buller ne konsentas pri la aserto, ke li malhelpis la renovigon de la retejo:


Osmo Buller.

– Kiam Mark elektiĝis prezidanto en Rejkjaviko en 2013 kaj akceptigis en la komitato la rezervon de 100.000 euroj por la reteja renovigo, li transprenis la gvidadon de tiu renovigo en siajn manojn kaj ĉesigis la renovigon pli frue komencitan de Andrej Grigorjevskij. Mi neniel bremsis lin nek entute havis rolon en la afero. Sur la interreta kampo mi koncentris min al la flegado de aktiva ĉeesto de UEA en Facebook.

Ĉar la nova renovigo tamen ne progresis, la estraro subite ŝanĝis sian opinion kaj petis ke Andrej Grigorjevskij tamen finu sian laboron pri la retejo. La provizora nova retejo estis lanĉita en 2014 dum la novembra Malferma Tago en la Centra Oficejo. De tiam oni atendas la anaŭanoncitan grandan renovigon.

– Evidente Mark nun, kiam de lia sesjara prezidanteco restas ankoraŭ maksimume unu jaro kaj kvar monatoj kaj el lia strategia plano apenaŭ io rezultis, komencas kulpigi aliajn kaj tute aparte la direktorojn. Mi ne povas komenti tion, kiugrade li pravas pri la du jaroj post mia emeritiĝo, sed tio, kion li diras nun, aperas en tre duba lumo, se oni memoras liajn ripetajn laŭdojn pri la laboro de mia posteulino.

Komence de la jaro 2018 la taskon de ĝenerala direktoro transprenis Martin Schäffer. Dum februaro kaj marto Ana Ribeiro okupiĝas pri la renovigo de la retejo kaj la tuta administra sistemo surloke, en la Centra Oficejo, kaj laŭ Mark Fettes la laboro nun progresas bone.


Mark Fettes

– Nun la projekto antaŭeniras sur la ĝusta vojo, laŭ mia kompreno, kun bone reciproka komunikado inter la reteja teamo kaj la oficistoj. Per tio montriĝis, ke la plej kerna programista laboro rilatas al la diversaj datumbazoj uzataj de la Oficejo — precipe la adresaro, la kontoj, kaj la Libroservo. Ana jam dekomence planis pli sekuran arkitekturon de la datumbazoj, por protekti ilin kontraŭ eksteraj atakoj. Nun ŝi laboras por ekipi ilin per la necesaj administraj programoj por faciligi la rutinan laboron de la oficistoj.

La renovigo de la retejo ne temas nur pri ĝia ekstera aspekto, sed ankaŭ kaj precipe pri ĝiaj funkcioj, Mark Fettes diras:

– Unu el la ĉefaj fruktoj de tiu laboro, en la fino, estos t.n. “membrospaco” kie ĉiu membro povos ensaluti, redakti siajn personajn datumojn, kontroli la staton de sia konto, voĉdoni por Komitatanoj B kaj eventuale pri aliaj temoj, kontakti delegitojn kaj aliajn ofichavantojn, ktp. Sed ĉio ĉi dependas de la glata funkciado de la datumadministrado en la Oficejo, do tion ni devas certigi antaŭ ĉio alia.

La projekto montriĝis pli ampleksa ol oni komence kredis, sed la unuaj rezultoj baldaŭ videblos, Mark Fettes kredas.

– Mi esperas ke jam ene de unu-du monatoj oni komencos vidi kelkajn fruktojn de tiu laboro, sed necesas kompreni, ke multo ne estas videbla, ĉar temas pri la fona pretigo de laborsistemoj videblaj nur por oficistoj. La tuta daŭro de la projekto estos do pli longa ol mi komence imagis. Temas tamen pri la unua funda renovigo de niaj sistemoj de post la okdekaj jaroj. Espereble la nova arkitekturo restos solida kaj uzebla dum simile longa tempo.


Ana Ribeiro

Laŭ Ana Ribeiro la publike videbla parto de la nova retejo de UEA estas teknike preta jam delonge kaj jam videbla ĉe la adreso nova.uea.esperanto.net. Tie eblas vidi, ke la nova retejo de UEA estas farita per la populara enhav-administra sistemo WordPress, kiun nuntempe uzas ankaŭ Libera Folio.

Ana Ribeiro ne volas precizigi la prognozon de Mark Fettes pri la tempo, kiam la nova retejo povos esti lanĉita, sed atentigas, ke la laboro pri la administra sistemo postulas multe da tempo, kaj la nova sistemo estos enkondukita paŝon post paŝo.

– Ĉar mi valorigas la travideblecon de mia laboro, la evoluo pri kodado de nova administrejo de membroj de UEA estas komplete registrita je la retejo Github, kie ajna homo povas trarigardi, diras Ana Ribeiro.

La renovigo de la administra sistemo de UEA laŭ ŝi montriĝis pli komplika tasko ol antaŭvidite.

– La administrado de membroj de UEA estas farita delonge de iu “nigraekrana” programo kiu evoluis laŭ la tempo, kaj ĝi havas pli da esceptoj ol reguloj. Por plene enretigi la administradon de membroj de UEA, estas bezonata granda kompreno pri kiel la nuna administrado funkcias kaj kiel ĝi funkcios kiam ĝi estos plene en la reto. Mi esperas ke baldaŭ ni lanĉos unuan version de la administrilo kun ankaŭ kelkaj videblaj bonaj aferoj por membroj, kiel eblo elŝuti la revuon Esperanto en malgranda formo aŭ en MP3 por blinduloj.