Elekta komisiono volas du novajn estraranojn

Post la elekto de Aleks Kadar kiel nova ĝenerala sekretario de UEA, la elekta komisiono proponas ke aldone estu elektitaj du pliaj estraranoj: Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola.


La proponataj estraranoj Hu Yingnbao kaj Orlando Raola. Fotoj: Aleks Andre kaj Ziko. CC BY-SA 3.0

La diskuto pri elekto de pliaj estraranoj de UEA komenciĝis fine de la pasinta jaro, post kiam la estraro de la asocio decidis, ke ĝenerala sekretario Martin Schäffer transprenu la postenon de la tiama ĝenerala direktoro de la asocio, Veronika Poór.

Ĉar la ĝenerala direktoro de la asocio estas oficista posteno, kiun ne eblas kombini kun laboro en la estraro, la estraro tiel perdis unu el siaj plej aktivaj anoj.

La komitato longe diskutis, ĉu entute necesas elekti novajn estraranojn, konsiderante ke tute nova estraro estos elektita jam post kelkaj monatoj, dum la Universala Kongreso en Lisbono. Iuj argumentis, ke en la nuna financa situacio de la asocio pli bonus ŝpari monon ol uzi ĝin por la vojaĝ- kaj restadkostoj de estraranoj dum kunsidoj.

Post du voĉdonoj la komitato sukcesis elekti novan ĝeneralan sekretarion, Aleks Kadar, kiu promesis prioritate okupiĝi pri la ekonomia situacio de la asocio. Nun la elekta komisiono sendis al la komitato de UEA sian proponon pri la sekvaj paŝoj.

La elekta komisiono opinias, ke kvankam ĉiuj restantaj kvin kandidatoj estas “tre ideohavaj, spertaj kaj valoraj aktivuloj kiuj povas doni tre gravan kontribuon al la estrara laboro de UEA”, neniu el ili povas sola transpreni ĉiujn nunajn taskojn en la estraro – financoj, kongresoj, kulturo, scienca kaj faka agado.

Tial la komitato laŭ la elekta komisiono devus elekti du novajn estraranojn. La du plej taŭgaj kandidatoj por la bezonataj taskoj laŭ la komisiono estas Huang Yinbao (Trezoro), kiu iĝu estrarano pri financoj, kaj Orlando Raola, kiu transprenu la ceterajn taskojn menciitajn.

Antaŭ ol voĉdoni pri konkretaj nomoj, la komitato de UEA voĉdonos pri tio, ĉu efektive estu elektitaj du pliaj estraranoj, nur unu, aŭ eĉ neniu.

La kompleta propono de la elekta komisiono legeblas ĉi tie.