Libera Folio plej populara primovada retejo

En enketo farita de Richard Delamore Libera Folio montriĝis la klare plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj.

Richard Delamore, vaste konata kiel la videoblogisto Evildea, faris sian nesciencan enketon afiŝante demandojn en la retservoj Reddit, Facebook kaj Twitter. Aldone li dissendis la enketon retpoŝte al siaj konatoj dise en la mondoj kaj petis ilin diskonigi ĝin.

La maniero laŭ kiu la enketo estis farita sendube influis la rezulton, diras Sten Johansson, profesia statistikisto:

– Se oni staras ekster IKEA-vendejo demandante homojn, kie ili preferas aĉeti meblojn, la rezulto ne multe valoras. Se oni demandas ekster kelkaj vendejoj, jam estas pli bone, sed tamen malfacilas difini, kiujn grupojn oni atingis kaj kiujn ne.

La demandojn respondis entute 86 personoj, kaj Richard Delamore mem atentigas, ke ilia opinio ne estas reprezenta por la tuta reta Esperantujo. Tamen li opinias ke ĝi donas ian superrigardon.

La fakto ke la enket-demandoj estis disvastigitaj tra la Esperanto-sekcio de Reddit sendube kaŭzis, ke sufiĉe multaj el la respondintoj, entute 12 personoj, menciis ĝuste la Esperanto-sekcion de Reddit inter la retejoj pri la Esperanto-movado kiujn ili ofte uzas.

Tamen rimarkindas, ke klare pli multaj respondintoj, entute 19 personoj, indikis Liberan Folion, kvankam la enketo ne estis disvastigita pere de Libera Folio.

Tiel Libera Folio laŭ la enketo montriĝis la plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj, superante eĉ la ĝeneralan kategorion “retejoj de asocioj”, kiun menciis 14 el la respondintoj.

Po kvin respondintoj menciis la retejojn Lernu.net kaj Edukado.net, dum kvar menciis la retejon La Balta Ondo, ligitan al periodaĵo La Ondo de Esperanto. Respondantoj rajtis mencii pli ol unu retejon, sed 34 fakte indikis, ke ili ofte uzas neniun retejon pri la Esperanto-movado.

Aparte rimarkindas, ke evidente ne multaj el la respondintoj interesiĝas pri la retejoj de diversaj Esperanto-asocioj, se ĉiuj ekzistantaj asociaj retejoj kune kalkulitaj estas malpli vizitataj de ili ol Libera Folio. Eblas supozi, ke multaj el la respondintoj tute ne membras en ajnaj Esperanto-asocioj.


Richard Delamore

Ni demandis al Richard Delamore, kiel laŭ lia opinio retejoj de asocioj povus iĝi pli interesaj kaj utilaj por membroj kaj potencialaj membroj. Laŭ li malfacilas respondi ĝenerale, ĉar ĉiu kulturo havas malsamajn opiniojn pri tio, kio necesas por krei efikan retejon.

– La retejo, kiu plej ĝenas min, estas la retejo de UEA. Kiam mi rigardas ĝin, mi ne ekimagus, ke UEA estas ia grandskala internacia asocio. Male, la retejo donas la impreson, ke studento rapide kunmetis ĝin sen la konsilo de bona grafikisto/retfasonisto. Ĝi estas tute senviva kaj aspektas kiel Web 1.0. Jen bona ekzemplo de moderna retejo por loka branĉo de La Instutuo Konfuceo. Oni povas rapide vidi diferencon.

Libera Folio: Ĉar Libera Folio estis la plej populara primovada retejo inter la respondintoj, eble vi povus diri, kiuj laŭ vi estas la ĉefaj mankoj aŭ problemoj ĉe Libera Folio?

– Mi ne vere vidas mankojn kun Libera Folio. La lastatempa ĝisdatigo al la aspekto kaj funkciado de la retejo multe plibeligis ĝin. Antaŭe la komenta sistemo estis tute fuŝa sed nun ĝi ŝajnas bone funkcii. Mi opinias, ke la sola manko estas regula enhavo.

Manko de regula enhavo tamen kompreneble estas serioza problemo, kiu videblas ne nur ĉe Libera Folio, sed ankaŭ ekzemple ĉe la diversaj asociaj retejoj. Libera Folio kiel ĉiam bonvenigas proponojn pri atentindaj temoj kaj volonte akceptas interesajn artikolojn por publikigo.


Artikolo pri la enketo de Richard Delamore unue aperis en La Ondo de Esperanto kaj en ĝia retejo La Balta Ondo.