La lasta adreso de Nikolaj Incertov

Nikolaj Incertov estis unu el la esperantistoj, kiuj pereis dum la Stalinaj persekutoj. Fine de januaro, kadre de projekto kiu celas eternigi la memoron de la viktimoj, sur la muro de lia lasta loĝdomo en Moskvo estis fiksita memortabulo. Nun rusiaj esperantistoj intencas serĉi la lastajn adresojn de pliaj persekutitoj, rakontas Nikolao Gudskov. 

La granda teroro de Stalino – la pinto de politikaj reprezalioj en Sovetunio en 1937–38 – lasis en la socio de ĉiuj sovetiaj popoloj grandan vundon, kies cikatroj doloras ĝis nun.

Grandan signifon ĝi havis por la Esperanto-movado en la lando. La plejparto de la ĉefaj movadaj gvidantoj kaj aktivuloj estis aŭ mortpafitaj, aŭ kondamnitaj al longaj jaroj en koncentrejoj, de kiuj ne multaj revenis.

La projekto “La lasta adreso” estas civitana iniciato, celanta al la eternigo de la memoro pri la politikaj reprezaliitoj. Memore al la viktimo sur la muro de domo, kie loĝis reprezaliito, oni instalas malgrandan ŝildon, dediĉitan al unu homo. La principo de la projekto estas “Unu nomo, unu vivo, unu signo”.

La projekton efektivigas la Fondaĵo por la eternigo de la memoro de viktimoj de politikaj reprezalioj “La lasta adreso”, laŭ informoj el datumbazo de la societo “Memorialo”. La laboro estas pli energia tie, kie troviĝas aktivaj kaj kompetentaj homoj, pri tio okupiĝantaj. Tiaj aktivuloj troviĝis en la moskva distrikto Ŝabolovskij, kie ili malkovris la loĝadresojn de ĉiuj viktimoj el sia distrikto, kio postulis grandan laboron en arkivoj kaj organizajn fortojn.

Ekde 1937 ĝis 1939 el la domo 11 laŭ Ĥavsko-Ŝabolovska strateto la sovetia sekreta polico OGPU-NKVD arestis 24 homojn; ĉiuj estis mortpafitaj. (Temas pri 15 domoj de la kvartalo kun la sama numero – eksperimenta konstruaĵaro en konstruktivisma stilo de arkitekto Nikolaj Travin). Estis tajloro, kinofilmisto, kuracisto-epidemiologo, aktoro, tekstokorektisto, direktoro de fabriko, senlaborulo… Inter ili estis nenio komuna, krom la loĝloko.

Kaj unu el ili estis eminenta esperantisto, unu el la gvidantoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio, SEU, dum longaj jaroj ties respondeca sekretario, Nikolaj Jakovleviĉ Incertov (1896-1937). La aktivulino de la distrikto Inna Drobinskaja, esplorante la aferon, precizigis la adreson kaj turnis sin por pliaj donitaĵoj al Rusia Esperantista Unio, REU, por finaranĝi la aferon. De esperantistoj oni ricevis certajn informojn, tradukojn al la rusa de kelkaj materialoj kaj ĝeneralajn skizojn pri la reprezalioj kontraŭ esperantistoj, kaj kelkajn malnovajn eldonaĵojn por ekspono.

Antaŭ la komenco de instalado de la memorŝildoj en la 31-an de oktobro (tago de politikaj prizonuloj en Rusio) okaze de 80-jariĝo de granda teroro, en la municipa muzeo Galerio sur Ŝabolovka/Muzeo de avangardo, troviĝanta ĝuste en tiu kvartalo, malfermiĝis ekspozicio, dediĉita al viktimoj de politikaj reprezalioj. Ĝi rakontas pri 5 el tiuj 24 mortigitoj, kiuj loĝis en la kvartalo – ĉiuj 15 domoj havis iam la saman numeron – 11 Ĥavsko-Ŝabolovska strateto.


En la ekspozicio.

Dum la malfermo de la ekspozicio ĉeestis Nikolao Gudskov kaj Valentin Seguru, Gudskov elpaŝis pri Incertov kaj la persekutoj kontraŭ esperantistoj.

La ceremonion partoprenis la iniciatintoj de la instalo de la ŝildo, aktivuloj de la societo Memorial, esperantistoj (interalie la prezidanto de REU Svetlana Smetanina) kaj eĉ nepo kaj pranepo de Nikolaj Incertov, kiuj hazarde eksciis pri la afero pere de la interreto. Sonis paroloj pri Incertov, aliaj mortigitoj dum la Granda Teroro, de esperantistoj kaj neesperantistoj. Poste oni instalis ankoraŭ unu memorŝildon sur najbara konstruaĵo, pri la latva aktoro Rūdolfs Bancāns.

Ni eksciis pri la projekto “La lasta adreso” tute hazarde, de la iniciatintoj de la distrikto Ŝabolovskij. Sed nun ni intencas daŭrigi tiun laboron, peni trovi lastajn adresojn de aliaj esperantisto pereintaj en tiuj teruraj jaroj, kaj fari memorŝildojn ankaŭ pri ili.

Nikolao Gudskov