Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno


Grupo de infanoj vizitas la muzeon.

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20.000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la estro de la muzeo, Bernhard Tuider.

La Esperanto-muzeo situas en la centro de Vieno, unu el la plej grandaj urboj en Eŭropo. Tial ĝi estas rimarkata de multaj personoj kaj ankaŭ estas tre grava pordo al la publiko. Dum la pasintaj jaroj la nombro de vizitantoj daŭre kreskis.

En 2017 rekorda nombro da 21.256 personoj vizitis la Esperanto-muzeon, kompare kun la jaro 2016 (15.937) tio estas rimarkinda plialtiĝo de 33 %, kompare kun la jaro 2006 (5.025) eĉ 323 %.

Inter la vizitantoj estas ne nur personoj el Vieno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, precipe gelernantoj kaj gestudentoj, sed ankaŭ multaj turistoj. Same daŭre venas esperantistoj el diversaj partoj de la mondo en la Esperanto-muzeon, kiu – fondita en 1927 – konservas kaj disponigas mondskale la plej ampleksan kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj.

Tiu ege pozitiva evoluo baziĝas precipe sur la pliampleksigo de la deĵorhoroj, la enkonduko de novaj laŭaĝaj atelieroj kaj sur eventoj kun specialaj laŭtemaj gvidadoj.

Ĉiujare la Esperanto-muzeo – kaj la kvar aliaj muzeoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko – partoprenas plurajn naci- kaj internacikadrajn kulturajn aranĝojn.

Dum la “Longa Nokto de la Muzeoj” kaj la “Tago de la Malfermita Pordo” ni proponas specialajn gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn. Dum la “Tago de la Monumentoj” kadre de la Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo ni precipe parolas pri Esperanto kadre de varia speciala temo: 2014 Illusion (“Iluzio”), 2015 Feuer und Flamme (“Fajro kaj flamo”), 2016 Gemeinsam unterwegs (“Kune survoje”), 2017 Heimat großer Töchter (“Patrujo de elstaraj filinoj”), 2018 Schätze teilen (“Dividi trezorojn”).

Ekzemple en 2017 ni pli koncentris nin pri la elstaraj filinoj ol pri la patrujoj kaj informis pri “Lidja Zamenhof kiel eminenta filino” memorigante pri la 75-a datreveno de ŝia morto.

Por lernejaj klasoj la Aŭstria Nacia Biblioteko ofertas aĝospecifajn programojn, la tiel nomatajn “Wissenswelten” (sciomondoj), pro kiuj dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da infanoj kaj gejunuloj ĝuis gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn.

Ankaŭ grupoj de plenkreskuloj – precipe universitatanoj – volonte kaj regule mendas Esperanto-kurson aldone al gvidado.

Tiel ĉiujare inter 40 kaj 50 grupoj ricevas dum 30, 60 aŭ 90 minutoj bazajn konojn pri Esperanto, ili povas efektoplene sperti, ke la lingvo bone funkcias, kaj ili ankaŭ ekscias, ke ĝi estas ĉiutage uzata en nia instituto – de dungitoj kaj de vizitantaj esperantistoj.

Krome vizitantoj povas percepti, ke la Esperanto-muzeo estas ne nur muzeo, sed – ekde sia fondo en 1927 – ankaŭ biblioteko kaj arkivo, kiu nuntempe konservas kaj disponigas jenan havaĵon:

  • 40.000 faldfolioj
  • 35.000 volumoj
  • 25.000 gazeteltondaĵoj, precipe el la tempo 1900–1920
  • 22.000 fotoj kaj fotonegativoj
  • 10.000 manuskriptoj kaj aŭtografoj
  • 3.700 diversaj periodaĵoj
  • 3.000 muzeaj objektoj
  • 1.500 afiŝoj
  • 850 aŭd-vidaj materialoj
  • 56 antaŭlasaĵoj, postlasaĵoj kaj arkivoj (de asocioj, eldonejoj kaj revuoj)

Se oni konsideras, ke la Esperanto-muzeo disponas pri ekspozicia spaco de nur 80 kvadratmetroj, la statistiko estas elstara: ekde 2005, kiam la nova ekspozicio en Herrengasse 9 estis inaŭgurita, vizitis ĝin pli ol 130.000 personoj, okazis preskaŭ 700 gvidadoj kaj pli ol 350 Esperanto-fulmkursoj (regule nur ekde la jaro 2009), kiujn partoprenis entute pli ol 8.000 personoj.

Pli da informoj troveblas en la retejo de la Kolekto por planlingvoj kaj en la retejo de la Esperanto-muzeo.

Bernhard Tuider