La novaj ambicioj de la imperiestro

Noam Chomsky: “Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro.” Eldonejo Bero, Rotterdam 2013. 12,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Nelonge post la famiĝo de Chomsky, usonaj esperantistoj provis instigi lin lerni la internacian lingvon, sed li respondis ke aliaj aferoj estas pli gravaj al li. Ŝajnas ke nenio de Chomsky aperis en Esperanto-versio ĝis ĉi tiu artikolo de 2003 en la reta Le Monde Diplomatique. Nun “Imperiaj ambicioj” jam estas la dua libro de Chomsky tradukita en Esperanton. En 2010 UEA eldonis prezenton de lia lingvistika flanko en “Lingvo kaj menso”, kaj ĉi-jare do aperis ĉe eldonejo Bero prezento de lia politika flanko. Ambaŭ titoloj estas bone elektitaj kiel enkondukoj al la Chomsky-a pensado; “Imperiaj ambicioj” eĉ estas sufiĉe grava por havi propran artikolon en la anglalingva Vikipedio.

La traduko bedaŭrinde konfirmas la proverbon ke “Tro da kuiristoj kaĉon difektas” (kaj malfruigas la pretigon de la plado, anoncita jam en julio 2007). Ne malpli ol 19 homoj helpis traduki kaj revizii la tekston, sed tio ne malhelpis, jam sur la unuaj paĝoj, konfuzi doktrinon kaj teorion, kaj traduki “preventive” ne per “preventa”, sed jen per “atak-evita”, jen per “antaŭataka”. Bonlingvismo ne estas traduk-faciliga. Krome la piednotoj estas iom konfuze organizitaj, kaj la indekso estas ne tre zorge flegita. La ekzisto mem de indekso tamen estas laŭdinda, kaj la ideo indiki tie la prononcon de la propraj nomoj ankaŭ ne estas malbona.

La libro konsistas el naŭ radiointervjuoj al Chomsky fare de David Barsamian. Tiajn intervju-seriojn ili faris kaj librigis jam plurfoje antaŭe kaj poste, sed ĉi tiu kredeble estas la plej diverstema, samtempe estante ne tro longa. La intervjuoj okazis plejparte antaŭ la ekofico de la nuna prezidento Barack Obama. Intertempe kelkaj minacoj ne realiĝis, kelkaj esperoj trompiĝis, kaj novaj minacoj aperis. La libro tamen esence ne malaktualiĝis pro tiuj detaloj, ĉar laŭ Chomsky la esenca doktrino de la usona politika reĝimo restas la sama pli-malpli ekde la komenco: nome, ke Usono posedu la mondon kaj malgranda riĉega elito posedu Usonon – kaj jen kio inspiris la titolon de la libro.

La bildigo de Usono kiel imperio unuavide malbone akordas kun alia aserto de Chomsky, nome ke Usono estas la plej libera lando en la mondo, eble eĉ en la monda historio. Efektive tio signifas ke la usona popolo havas multe pli da rekta respondeco pri la agado de sia registaro ol tiu de iu ajn antaŭa imperio. Kvankam oni facile legas la libron, ĝi enhavas multajn tiajn asertojn kiujn oni unuavide simple ne povas kredi, ĉar la vidpunkto neniam estas “ni la justuloj, ili la nejustuloj” (nek inverse). Chomsky draste draŝas la Usonan socion laŭmerite, sed aliflanke ĉiuj, nelaste la usonanoj mem, devus konscii ke ĝi estas konsiderinde kaj laŭdinde libera, multe pli ol ekzemple la Brita.

La paradokso estas ke la homoj plej liberaj agi, plej hezitas kion komenci. Post prelegoj en Usono, homoj ofte demandas al Chomsky: “Kion mi devas fari?”. Post prelegoj en la Tria Mondo homoj rakontas al li kion ili jam faras! La unuamondanoj, precipe la usonanoj, estas dum longa tempo submetataj al propagando kiu kredigadas al ili ke se ne estas facila kaj rapida solvo, tiam estas neniu solvo. Tia propagando prosperas en senprecedence libera socio nur ĉar la amasinformiloj dependas de reklamoj por siaj enspezoj, kaj ĝi sukcesas nur tiom kiom la popolo restas apatia pri la specialaj interesoj de la posedantoj de grandaj kompanioj.

Laŭ esperantista vidpunkto oni devas bedaŭri ke en la libro estas nenio pri la imperiismo lingva. La dua ĉapitro nomiĝas “Sur malneŭtrala lingva fundamento” (pli idiome ol fidele tradukita el “Collateral language”). Tio tamen referencas al io tute alia, nome la hipotezo, vaste subtenata en usona laika lingvistiko, ke la lingvo en si mem povas doni “difinitan formon en la homa kompreno pri la eventoj”. Chomsky simple rifuzas rilati al tio. Propagando ne estas en la lingvo, sed en tio kion oni efektive diras – kaj ankoraŭ pli en tio kion oni sukcesas prisilentigi.

Interese estas konstati ke la propagando estas plej evoluinta en la plej liberaj landoj, simple ĉar tie la potenculoj plej bezonas ĝin. Lastinstance neniu hierarkio povas plenumi sian volon sen la konsento de la amasoj, sed la diktaturoj havas ankaŭ pli krudajn metodojn por certigi ĝin. La moderna propaganda industrio ekestis kiam Britio bezonis la partoprenon de Usono en la unua mondmilito. La strategio de la Brita “Ministerio pri Informado” estis konvinki la usonajn intelektulojn pri sia afero, tiel ke tiuj kondukos la paceman usonan popolon en histerian staton kiu permesos la partoprenon en la milito. Oni plene sukcesis. La kontraŭgermana fanatikeco atingis punkton, kie la Bostona Simfonia Orkestro eĉ ne povis ludi la muzikon de Bach! Evidente, ankaŭ publika uzo de la germana lingvo estis praktike malpermesita, sed tio ne menciiĝas en la libro.

Interese estas ankaŭ konstati la malestimegon al la popolo fare de la plimulto de intelektuloj. Ĝi haladzas el esprimoj kiel “La fabrikado de konsento” el la 1920-oj (Walter Lippmann) aŭ “La inĝenierado de konsento” en la 1940-aj (Edward Bernays, nevo de Sigmund Freud). Laŭ ili, pensadon oni devas lasi al la pensuloj, kiuj en demokratio devas agi malantaŭ la kulisoj. La pensuloj sukcesas tiagrade kiom la fabelo pri la novaj vestoj de la imperiestro efektive estas fabelo. La pensuloj servas al imperio, kies estro decidas kio estas bela, kaj se oni ne povas silentigi la infanon kiu ekridante krias ke la imperiestro estas nuda, oni povas efike malhelpi ke la aŭdantoj emu ekagi surbaze de tiu rivelo.

Chomsky mem ĉiam tenis sian profesion strikte aparte de sia socia aktivado. Laŭ li, politiko malkiel lingvistiko estas por ĉiuj, kaj efektive la politikaj intervjuoj al li estas multe pli legeblaj ol liaj lingvistikaj verkoj. Marksistoj ofte interpretas tion kiel “mankon de teorio”. Tiurilate estas ilustra la citaĵo el Antonio Gramsci, kiun Barsamian faras fine de la tria ĉapitro. Malkiel Gramsci, Chomsky ne estas marksisto; la misevoluo de socialismo okazis nek ĉe Stalin, nek ĉe Lenin, nek ĉe Markso, sed jam ĉe Hegelo, kiu estas la malbona spirito ne nur de marksismo, sed de la tuta okcidenta filozofio. Gramsci argumentis kontraŭ la marksa duismo inter ideo kaj materio, transprenita el la filozofio de Hegelo. Per tio Gramsci akiras respekton de Chomsky, kvankam li esprimis per nenecese malsimplaj vortoj la simplan veron ke oni diru la veron.

Nin esperantistojn Chomsky tantaligas pri la rilato inter socio kaj lingvo, sed aliflanke li certigas ke ĉiu povas kompreni kaj kontraŭbatali imperiismon. Ekzistas neniu aparta scienca metodo. Tamen ne tute mankas lingvistiko en ĉi tiu libro. La lastaj vortoj en la oka ĉapitro mencias la okupiĝon de Chomsky pri “temo kiu estis malfacile studebla ĝis antaŭnelonge [...] kiel la apartaj ecoj de biologiaj sistemoj – kaj mi konsideras penso-sistemojn, planadon kaj lingvojn kiel biologiajn sistemojn – povas esti difinataj de tre ĝeneralaj ecoj de fizikaj leĝoj, matematikaj principoj kaj tiel plu”.

Eble la popolaj imagoj pri lingvo devas maturiĝi sub scienca influo dum kelka tempo, antaŭ ol eblos skizi teneblan ideon, kapablan instigi lingvan agadon internaciskale. Ni havas teneblan internacian lingvon en Esperanto, sed kun tio ni ne aŭtomate havas teneblan ideon pri la homa lingvo. La imperiestredzino ankoraŭ estas en la vestoĉambro.

Recenzis: Jens Stengaard Larsen