Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.
Lige kun la anoncita ŝanĝo de ĝenerala direktoro la estraro de UEA deziris, ke nova ĝenerala sekretario estu trovita ekster la nuna estraro, ĉar la ceteraj estraranoj jam estas superŝutitaj de taskoj. Pro la sama kialo la estraro proponis, ke estu alelektitaj maksmimume du pliaj estraranoj. Ambaŭ deziroj de la estraro estis akceptitaj de la komitato en reta voĉdono.
Nun la elekta komisiono de UEA diskonigis al la komitato la rezultojn de sia laboro por trovi kandidatojn por la novaj estraraj postenoj. Aperis kvin kandidatoj, el kiuj tri kandidatas ankaŭ al la posteno de ĝenerala sekretario.
Brunetto (Bruĉjo) Casini kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj, interalie financoj. Pri tiu fako kandidatas neniu alia persono.
Aleks Kadar kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kun aldona respondeco pri landa agado en Eŭropo.
Barbara Pietrzak kandidatas por la posteno de estrarano pri kulturo kaj kongresoj.
Orlando Raola kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj.
Amri Wandel kandidatas kiel estrarano pri diversaj fakoj.
La elekta komisiono rekomendas ke la komitato elektu kiel novan ĝeneralan sekretarion aŭ Brunetto Casini au Aleks Kadar, ĉar tiuj du kandidatoj “ambaŭ havis grandan sperton en la rolo en TEJO kaj, kaze je Kadar, en sia landa asocio kaj junulara sekcio”.
Brunetto Casini kaj Aleks Kadar momente ne membras en la komitato de UEA. Por ke ili estu elekteblaj la estraro tial proponas, ke la komitato unue igu ilin komitatanoj C. Pri tio okazos la unua reta voĉdono en la komitato.
Poste la komitato elektos novan ĝeneralan sekretarion, kaj post tio inter la restantaj kvar kandidatoj estos elektitaj maksimume du pliaj novaj estraranoj.