Ankaŭ lingvistoj estas homoj

Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Tion opinias Renato Corsetti, kiu jam en la 1970-aj jaroj ekokupiĝis pri tia informado en Italio.


Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

Ankaŭ lingvistoj estas homoj. Kaj kiel homoj ili estas influataj tre profunde de la ĉirkaŭa medio kaj de la ideoj de sia tempo. Tio okazas ankaŭ en Italujo. Kiam ekaperis Esperanto, italaj lingvistoj estis sub la forta influo de la germanaj novgramatikistoj kaj ĉiuokaze de la idealisma lingvistiko de la 19-a jarcento. Ili ne povis aprobi Esperanton kaj ne aprobis ĝin. Tiu pens-maniero eĉ havis sian negativan influon tra la artikoloj de Gramsci, politikisto kaj ĵurnalisto, kiu skribis malfavore al Esperanto post studoj en la universitato de Torino, kiu funkciis ankoraŭ laŭ la romantikaj ideoj pri lingvoj.

Bonŝance aperis tute sendepende juna parolanto de Esperanto, Bruno Migliorini, kiu iĝis fama itala lingvisto, kvankam en la faŝisma epoko oni konsilis al li, laŭ verŝajna onidiro, ke li forgesu pri Esperanto, se li volas karieri. Fakte li malaperis el la komunumo.

En la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento bolis debatoj pri ĉio en Italujo kaj ankaŭ pri Esperanto. Ĝenerale lingvistoj taksis ĝin malpozitive pro tradicio de malpozitiveco de unu jarcento. Tiam komenciĝis kontaktoj inter junaj italaj parolantoj de Esperanto kaj junaj lingvistoj, kiuj pretis aŭskulti ideologiajn pravigojn pri la kontraŭimperiisma valoro de la internacia lingvo. Pro subteno de ili tiam aperis mia libro, Lingua e Politica (lingvo kaj politiko), kiu havis kelkajn legantojn en la lingvista medio.

La kontaktoj daŭris dum jaroj. Intertempe en la itala panoramo aperis sukcesa lingvisto, Fabrizio Pennacchietti, kiu instruis ŝemidajn lingvojn en pluraj universitatoj, kaj kies esperantisteco estis konata de liaj kolegoj. Pro debatoj pri la lingvo de la tiam kreota Eŭropo estis eble ligi kontaktojn kun alia lingvisto, Tullio De Mauro, lastatempe mortinta, kies influo en la progresema intelektularo estis granda. Li estis mallonge ankaŭ ministro pri instruado en maldekstra registaro. Per lia helpo oni aranĝis debatojn pri Esperanto por lingvistoj en la universitato de Romo. Kaj li ankaŭ verkis enkondukon al la reeldonita lernolibro pri Esperanto de Bruno Migliorini.

Tio igis aliajn lingvistojn iom repensi pri Esperanto: Se De Mauro favoras ĝin, prefere ni estu prudentaj.

Iam en la fino de la 80-aj jaroj mi iĝis membro de la itala asocio de lingvistoj, kies animo estis la sama De Mauro, kaj tiam mi ekhavis la adresaron de ĉiuj membroj. Temis pri ankoraŭ preskaŭ pure papera epoko antaŭ la disvastiĝo de la reto. Per la kunlaboro de aliaj parolantoj de Esperanto – mi volas memorigi nur pri Umberto Broccatelli – ni starigis adresaron de lingvistoj, kiuj komencis ricevi la itallingvajn numerojn de la itala revuo de Esperanto, en kiuj estis sciencaj pritraktoj pri Esperanto aŭ raportoj pri eksperimenta instruado de Esperanto en lernejoj. Tia agado de sendado de informoj en presita formo daŭris jarojn.

Laŭgrade la malfavoraj komentoj pri Esperanto fare de lingvistoj malmultiĝis. Restis, kompreneble, la malfavoraj komentoj de ĵurnalistoj, ĉiufoje kiam oni menciis ĝin kunlige kun la estonta lingvo de Eŭropo.

Sed la vera fina bato al la malpozitiva pritrakto pri Esperanto en lingvistaj rondoj venis ne pro rekta merito de nia kampanjo sed pro la libro de Umberto Eco pri la serĉo de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, kiu aperis en 1993. Ĉar la prestiĝo de Umberto Eco estis ankoraŭ pli granda ol tiu de Tullio De Mauro, efektive la lingvistoj akiris ankoraŭ pli grandan prudenton pri Esperanto. Kiel mi diris en la titolo, ankaŭ lingvistoj estas homoj, kaj ili ne ŝatas kontraŭdiri homojn pli famajn, kaj volonte sekvas la fluon.

La agado de regula informado al lingvistoj daŭris ankoraŭ en la komenco de la nuna jarcento ĝis 2010 proksimume, kiam pro akcidento la adresaro ne plu funkciis kaj neniu pretis rekonstrui ĝin. Intertempe oni aranĝis kunvenojn de lingvistoj, unu ĝuste en 2010 celebre al la 100-a datreveno de Itala Esperanto-Federacio kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo, Accademia della Crusca.

Nuntempe Esperanto estas memkomprenebla aĵo inter italaj lingvistoj. Oni instruas ĝin en la universitato de Torino (persona sukceso de Fabrizio Pennacchietti estis la starigo de la kurso, kiun nun instruas Federico Gobbo), kaj pluraj priesperantaj agadoj okazas en la universitato de Parma.

Ĉu tio signifas, ke Esperanto gajnis en Italujo? Tute ne. simple ne aperas atakoj al ĝi fare de lingvistoj, sed jes aperas atakoj al ĝi fare de ĵurnalistoj kaj aliaj, kaj la nombro de lernantoj de Esperanto apenaŭ estas influata de lingvistoj. Jes estas multaj disertacioj pri Esperanto, kaj de tempo al tempo iuj studentoj lernas pro mencioj en la universitataj lernolibroj pri lingvistiko.

Ĉu indas sisteme informi lingvistojn ankaŭ en aliaj landoj? Ĉu tio vere influos tion, kion ili diros aŭ ne diros pri Esperanto? La itala sperto indikas, ke jes. Sed eble la maniero aranĝi la kampanjon nun estus tute alia pro la nova reta mondo.

Informado al lingvistoj gravas, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Do estas bone, se la plimulto de ĉiuj lingvistoj, kaj ne nur la specialistoj, jam estas informitaj pri la realo de Esperanto kaj Esperantujo.

Estas tre bele, ke nun en Italio la lingvistoj plejparte scias pri la realo de Esperanto – sed verŝajne necesos ankoraŭ informi multajn lingvistojn en aliaj landoj. Kiel ni povos aranĝi tiajn kampanjojn?

Necesos krome zorgi, ke la akirita informo-nivelo restu. Por tio bonas plu regule sendi al multaj lingvistoj aktualajn informojn pri Esperanto el iom scienca vidpunkto.

Renato Corsetti