Post la decido dungi nunan estraranon kiel ĝeneralan direktoron de la tuta asocio, UEA nun serĉas novajn estraranojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes la Estraro krom novan ĝeneralan sekretarion bezonas respondeculon pri kulturo kaj kongresoj.
La 1-an de novembro la Estraro surprize anoncis, ke la ĝisnuna ĝenerala direktoro, Veronika Poór, forlasos sian postenon fine de la jaro. Ŝian lokon prenos Martin Schäffer, kiu nun estas estrarano kaj ĝenerala direktoro de la asocio.
La decido ŝanĝi ĝeneralan direktoron estis farita post amasiĝo de administraj kaj aliaj problemoj en la Centra Oficejo, kie la laboretoso laŭ atestoj ricevitaj de Libera Folio grave malboniĝis dum la lastaj monatoj.
La subita ŝanĝo, kiu estis farita sen la kutima konkurso pri la posteno, siavice tamen estos problemo por la Estraro de UEA, ĉar Martin Schäffer forlasos sian postenon tie.
La Estraro tial proponis al la Elekta Komisiono, ke oni ekserĉu ne unu, sed tri novajn estraranojn, kiuj povu transpreni diversajn taskojn kaj eble estonte formu parton de la sekva estraro de la asocio. Tiu propono renkontis iom da kritiko en la Komitato, eble ĉar iuj komitatanoj subkomprenis, ke la Estraro jam scias, kiuj konkretaj homoj estu alelektitaj.
– Mi havas la impreson, ke ni ree troviĝas en la situacio de provo perforti la komitaton, kiel okazis pri la statutaj modifoj kaj pri la sendependeco de TEJO. Bonvolu ne nei tion. Temas pri mia impreso kaj pri la impreso de multaj aliaj. Elektado de estraranoj estas io serioza, kion oni ne faru ĝis morgaŭ vespere (kiel okazas en telefonaj vendoprovoj), skribis komitatano Renato Corsetti.
La plej multaj komitatanoj ŝajnis konsenti, ke necesas tuj elekti novan ĝeneralan sekretarion, sed multaj demandis sin, ĉu vere necesas urĝe grandigi la Estraron. La 16-an de novembro tamen aperis en la retejo de UEA alvoko de la Elekta Komisiono pri kandidatoj por maksimume tri novaj estraraj postenoj.
La kandidatiĝojn oni atendas ĝis la 30-a de novembro. La finan decidon pri la alelekto de novaj estraranoj poste faros la Komitato, laŭ propono de la Elekta Komisiono. Ni petis prezidanton Mark Fettes klarigi, kial laŭ li estas bezonataj pliaj estraranoj.
Libera Folio: Ĉu inter la nunaj estraranoj ne estas taŭga kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario? Ĉu tio ne estas posteno, por kiu necesas ioma sperto pri estrara laboro?
Mark Fettes: – Mi dirus, ke necesas sperto pri administrado – laŭeble, administrado de volontulaj organizoj. Homo kiu komprenas tion, facile orientiĝos pri la specifaj bezonoj de UEA. La Elekta Komisiono ja enketis inter la nunaj estraranoj, sed neniu esprimis pretecon transpreni tiun taskaron.
Kiom da novaj estraranoj laŭ vi estas bezonataj, kaj kial?
– Minimume unu. Ni ja povas elturniĝi kun ses, kiel ĝis nun, kvankam pli estus bonvenaj. Precipe Sara havas tro vastan gamon de respondecoj por povi zorgi pri ĉiuj en tia mezuro, kiu estus dezirinda. Ŝiaj du pasioj estas eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado, do aldona estrarano kiu povus transpreni de ŝi respondecon pri kulturo kaj kongresoj estus vere helpa.
Konsiderante la ekonomian situacion de UEA, ĉu estas saĝe signife grandigi la estraron? Eĉ se la estraranoj ne estas salajrataj, ili kaŭzas kostojn, precipe se ili devas fari longajn vojaĝojn. Aŭ ĉu oni serĉas unuavice estraranojn, kiuj povos mem pagi siajn vojaĝojn al kunsidoj kaj kongresoj?
– Fakte jam nun niaj estraranoj ofte pagas, plene aŭ parte, siajn proprajn vojaĝojn, por tiel subteni la financan situacion de UEA. Eĉ kun tio, ĉiu estrarano ja kostas iom da mono, averaĝe po iom pli ol mil euroj jare. Tamen kontraŭ tiu investo UEA ricevas multege da laboro, ofte sufiĉe delikata kaj tempo-postula, ĉar temas pri la kunorigado de projektoj, volontuloj, kaj tiel plu. Monŝparo ne povas esti la sola kriterio por decidi, ĉu tio valoras. Laŭ mi estas esence, ke UEA havu bone funkciantan kaj laborkapablan estraron, kun sufiĉe da anoj por realigi la kernajn taskojn.
Ĉu via ĵusa vizito en Roterdamo rilatas al la ŝanĝo de ĝenerala direktoro? Ĉu vi povas ion diri pri tio, kia vi spertas la nunan etoson en la Centra Oficejo?
– Jes, Martin kaj mi decidis iri tien kune por detale priparoli la transiron kun la oficistoj. Tiuj diskutoj estis tre pozitivaj kaj okazis en bona etoso. Aliflanke estas ja pluraj administraj aferoj, kiuj ne bone iris en la lasta jaro, kiel membro(re)varbado kaj kompilado/redaktado de la informoj en la Jarlibro, kaj samtempe ni devas kunlabori pri la diversaj renovigoj kiuj survojas (de la datumbazo, la retejo, la financa softvaro por prizorgi niajn kontojn). Do, ni ĉiuj konscias pri la granda laboro antaŭ ni.