Martin Schäffer volas stabiligi la asocion

Stabiligo de la asocio kaj malpliigo de la deficito estas la plej urĝaj taskoj, kiujn volas entrepreni la nova ĝenerala direktoro de UEA. Tion rakontas Martin Schäffer en intervjuo al Libera Folio. Li transprenos la taskon jarŝanĝe, kaj samtempe demisios kiel estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA.


Martin Schäffer.

Libera Folio: Kiam vi pasintfoje estis en la Centra Oficejo, kaj kiel longe? Kiaj estis viaj impresoj pri la laboretoso kaj ĝenerala situacio? Kiajn konkludojn vi faris el tio?

Martin Schäffer: – Miaj lastaj vizitoj al CO estis komence de septembro kaj fine de oktobro. En septembro mi parolis kun ĉiuj oficistoj grupe, parte individue. Kelkaj oficistoj akceptis plenigi enketilon. En oktobro temis pri partopreno ĉe TEJO-estrarkunsido. Klare estis kelkaj aspektoj de la laborsituacio, kiujn ni devus strebi plibonigi. Al la Estraro de UEA mi transdonis raporton pri mia vizito.

Kiel ofte kaj kiel longe vi planas restadi en la Centra Oficejo, kiam vi estos la ĝenerala direktoro?

– Grandan parton de la jaro mi loĝas en urbeto tre proksime al la landlimo de Nederlando. La distanco al Roterdamo estas malpli ol 200 kilometroj. Dum la tempo kiam mi estas en Germanio mi planas viziti Roterdamon minimume dum 1-2 labortagoj semajne. Laŭbezone pli. Kiam mi vizitas aliajn mondopartojn, ĝenerale dum kvar monatoj, mi kompreneble malpli ofte povas esti en la oficejo. Supozeble temus pri unu vizito kun daŭro de 7-10 tagoj. En la nuna mondo tamen eblas havi bonan kontakton kaj kunlaboron ankaŭ distance.

Kiajn ŝanĝojn vi planas fari en la funkciado de la Centra Oficejo? Ĉu la nuna kvanto de oficistoj sufiĉas, troas aŭ maltroas?

– La CO laŭ mia impreso jam dum multaj jaroj laboras kun maltro da oficistoj, se oni vidas la taskojn, kiujn oni devas kaj devus fari. Tio tamen ne signifas, ke ni povas permesi al ni pli da oficistoj, ĉar ni ne rajtas foruzi ĉiujn havaĵojn de la asocio ene de malmultaj jaroj. Nepra por ni do estas la trovo de novaj enspezo-fontoj, teknika modernigo, rapidigo kaj pliefikigo de laborprocezoj kaj taskokritiko. Troan laborstreĉon ni provu mildigi pere de helpo de volontulaj laborfortoj kaj laborfortoj en ne tro kostaj landoj.

Ĉu estas utile por la funkciado de la Centra Oficejo, ke tie nun daŭre troviĝas multaj provizoraj volontuloj, kiuj en la komenco de sia volontulado ofte tute ne scias Esperanton?

– Ne temas pri “provizoraj” volontuloj. Temas pri volontuloj, kiujn ne ni mem pagas, sed Eŭropa Volontula Servo. Tiaj volontuloj por nia movado kaj por nia CO havas multe pli da pozitivaj aspektoj ol negativaj. Ni taŭge devas zorgi pri ili kaj pri la homaj rilatoj en la Oficejo, por ke ĉiuj havu bonan sperton.

La kvanto de konstantaj oficistoj lastatempe malpliiĝis pro la lastatempa demisio de Tobiasz Kaźmierski, la 1,5-jara foresto de Pasquale Zapelli pro sanproblemoj kaj krome la pensiiĝo de Roy McCoy. Ĉu ne pro la jama malekvilibro inter malmultaj spertaj oficistoj kaj multaj nespertaj volontuloj la fizika ĉeesto de la direktoro estus aparte dezirinda?

– TEJO gvidas siajn volontulojn ĉefe pere de la reto. Nur fojfoje ili devas demandi al oficistoj. Ankaŭ la UEA-volontuloj laboras relative memstare. Konstanta fizika ĉeesto de la direktoro ne estas nepra. Kompreneble estas bone havi surlokan prizorganton, sed ne nepre devas temi pri “la direktoro”. Tute sufiĉus havi surlokan kunordiganton por specifaj demandoj (ekzemple teknikaj).

Kiel vi imagas la kunlaboron kun Ralph Schmeits? Ĉu li efektive iĝos la direktoro de la Centra Oficejo kaj respondecos pri la ĉiutagaj aferoj, dum vi kiel ĝenerala direktoro pli zorgos pri strategiaj aferoj?

– Temas pri teameca afero. Ĉiuj oficistoj kune povas aranĝi CO-ĉiutagaĵojn. Gravas organizado kaj interkonsento. La taskaro de Ĝenerala Direktoro estas pli vasta ol zorgo pri strategiaj aferoj. Mi nur citas kelkajn taskojn: kunlaboro kun volontuloj, oficistoj en- kaj eksterroterdamaj, financaj aferoj, kunlaboro kun la Estraro kaj Komitato, kreo de buĝeto konsulte kun financa fako kaj oficistoj, kontakto kun donacantoj, subvencipetoj, administrado de UEA-fondaĵoj, aranĝo de donac-, membrovarbaj kampanjoj, kontaktoj kun Landaj Asocioj, pago por Aligitaj Membroj, Facebook- kaj retpaĝo de UEA. Ĉio kompreneble kunlabore kun aliaj. Ne nur kun Ralph, sed ankaŭ kun la aliaj oficistoj mi antaŭvidas bonan kunlaboron. Pri la dua parto de via demando mi ankoraŭ ne povas respondi.

Vi estas jam la dua estrarano, kiu transprenas taskojn normale faratajn de oficisto. Ĉu tio ne estas signo de krizo en la normala funkciado de la asocio?

– Mi ne restos estrarano. Kun la enposteniĝo mi fariĝos oficisto de UEA. La nura revolucio estas, ke mi grandparte laboros distance. UEA daŭre estas forta asocio, sed granda problemo estas, ke la spezokonto jam delonge vivas per subvencioj de la kapitalo. Plej granda malbonaĵo por UEA tamen estas la nuntempa ekonomia situacio kaj la politiko de la Eŭropa Centra Banko. En 2012 estis enspezoj de pli ol 100.000 eŭroj el rento por la spezokonto. Por 2018 ni antaŭvidas, ke la rento kontribuos nur per ĉirkaŭ 30.000 eŭroj. Ĉefaj taskoj de mi estas stabiligi la asocion, malplialtigi la deficiton kaj almenaŭ haltigi la falon ĉe la membrokvantoj. Mi estas optimisma atingi la celon kaj mi certas, ke tre multaj homoj akompanas min en tiuj malfacilaj tempoj. Al ili mi jam anticipe dankas.