Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio

Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.


Liu Xiaozhe

En la artikolo Esperanto en Ĉinio, mi skribis, ke nun en Ĉinio laŭ mia takso estas malpli ol mil homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, de kie venis tiu nombro.

Mankas en Esperantujo firmaj organizoj, kiuj povus ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi paroli” iun lingvon. Sed taksi numerojn de Esperanto-parolantoj en Ĉinio ne estas tiel malfacile kiel oni imagas.

Antaŭ ĉio bonvole rimarku, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.

En Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperanto, kion mi povas konstati per miaj renkontiĝoj kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia vojaĝo en diversaj provincoj. En iuj urboj, kvankam la mezuro de la Esperanta movado estas granda, tamen plejparto de la partoprenantoj estas nur subtenantoj de la ideo de Esperanto, sed ne parolantoj de tiu lingvo.

En fotoj raportantaj pri la Esperanta movado en Ĉinio, oni povas vidi multajn partoprenantojn, kiuj plejparte fakte ne scipovas paroli Esperante. Iuj prezidantoj de Esperantaj asocioj scipovas diri nur “Saluton” en Esperanto. Nia asocia estro, kiu fervore laboras por Esperantaj laboroj, skribis “jis laivedo” (“ĝis revido”) por adiaŭi nin en la reto.

Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konata de aliaj parolantoj.

Por ricevi relative precizan nombron, mi afiŝis en la Ĉina Esperanta Forumo, petante helpon de parolantoj de Esperanto el aliaj provincoj de Ĉinio. Mi petis, ke oni prezentu al mi jenajn ciferojn: Kiom da loĝantoj estas en viaj urbo kaj provinco? Kiom da parolantoj de Esperanto estas en viaj urbo kaj provinco?

Unue mi mem respondas pri la nombroj de niaj urbo kaj provinco: En nia urbo Urumqi (la ĉefurbo de la provinco) estas 3,5 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 3 parolantoj de Esperanto. En nia regiono (provinco) Xinjiang estas 23 milionoj da loĝantoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 5 parolantoj de Esperanto.

Sinjoro Venki (Zhao Wenqi) informis min, ke en la urbo Guangzhou (la ĉefurbo de la provinco) estas 14 milionoj da homoj, el kiuj li konas 10 parolantojn. En la provinco Guangdong loĝas ĉirkaŭ 100 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 20 parolantoj.

Sinjoro Chielismo (Wang Tianyi) diris, ke en la urbo Xi’an (la ĉefurbo de la provinco) estas 8,2 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 5 parolantoj. En la provinco Shaanxi estas 37 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 10 parolantoj.

Sinjoro Zhou Qi diris, ke en la urbo Chengdu (la ĉefurbo de la provinco) estas ĉirkaŭ 14,3 milionoj da loĝantoj, en la provinco Sichuan estas 82 milionoj da loĝantoj. La 20 parolantoj en la provinco ĉiuj estas en la urbo Chengdu.

Sinjoro Kolono (Cao Baozhu) informis min, ke en la urbo Tianjin (administrata rekte de la ŝtato, kun la sama administra rango kiel provinco) estas 13 milionoj da loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 25 povas paroli esperanton. Tamen mi iom dubas pri tiu nombro. Komence li fanfaronis, ke en Tianjin estas 100 parolantoj, kaj poste li konfesis sian troigon. Sed mi suspektas, ke lia lasta nombro ankoraŭ estas troigita.

En urbego, kies loĝantaro superas 6 milionojn, la demandito rifuzis respondi la demandon, eble pro honto pri la nombro, murmurante, ke tia enketo estas sensignifa. Kaj dum mia enketo, ankaŭ aliaj kelkaj subtenantoj de Esperanto esprimis similan opinion.

Ĝenerale la ĉefurboj ekonomie kaj kulture estas pli progresintaj ol aliaj partoj de la provinco. Analizante la superajn nombrojn, kunligante mian sperton, mi taksis, ke en la provinca ĉefurbo estas ĉirkaŭ 1 parolanto el miliono da homoj, kaj en tuta provinco estas ĉirkaŭ 1 parolanto el 3 ĝis 5 milionoj da homoj.

Ĉar la nombroj de la provinco jam inkluzivas tiun de la provinca ĉefurbo, tial mi kalkulas nur laŭ la nombroj de la provincoj. Nun en Ĉinio estas 34 provincoj aŭ samrangaj administraj regionoj kun 1406 milionoj da loĝantoj. Do laŭ la proporcio de Esperantaj parolantoj en provinco, la nombro en la tuta Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 homoj.

Eble iuj opinias, ke la statistikantoj forgesis kelkajn parolantojn. Do ni duobligu la numerojn, kaj la rezulto estas 600 homoj. Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero damaĝas ilian senton, ni triobligu la nombron, sed la rezulto daŭre malsuperas la nombron 1000!

Mi diskutis tiun temon kun esperanta veterano. Lia respondo estas pli malesperiga: Estas malpli ol 100 ĉinoj, kiuj bone parolas Esperanton! Mi pensas, ke eble li juĝas ĉinajn parolantojn laŭ sia lingva perfekteco.

Estas imageble, ke multaj subtenantoj de Esperanto abomenas min pro tiu malesperiga nombro. Do kial mi faras tion? Mi ne estas malamiko de Esperanto. Mi eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj, kiam mi estis 16-jara. Mi ne povas diri, kiam mi esperantistiĝis, ĉar ĝis nun mi ne kuraĝas diri, ke mi jam vere posedas tiun lingvon.

Mi enketas la nombron de ĉinaj Esperantaj parolantoj kun antaŭvidebla mizera rezulto, ne por sonorigi la funebran sonorilon por Esperanto. Mi volas sonorile veki samideanojn!

Troaj mem-dignigo kaj fanfaronado estas la komunaj karakterizoj de malfortaj sociaj grupoj. Milionoj da parolantoj de Esperanto en la mondo estas malvera nombro. Sed ni mem devas sobre koni nian veran situacion. Ni ne estu trompitaj de la fumbombo pafita de ni mem.

Agnoski problemon estas bazo por solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacile. Sed problemo estas nesolvebla, se oni ne agnoskas aŭ eĉ kaŝas la problemon.

Ĉinoj konsistigas ĉirkaŭ 19% el la monda loĝantaro. La Esperanta movado en Ĉinio certe estas grava parto de tiu en la mondo. Internacia Esperanta movado sen Ĉinio estas nekompleta kaj kripla.

Kvankam la kvanto ne decidos ĉion, ĝi estas grava bazo de disvolviĝado de la movado.

En Ĉinio ne estas tiom da parolantoj, kiom oni propagandas. La veran nombron la subtenantoj ne volas agnoski, kaj ĝi estas ignorebla kompare kun la nombro de la loĝantoj en Ĉinio.

Kiu estas la kaŭzo de tia situacio? Kie estas la eliro? Ĉu restas espero je la Esperanta movado en ĉi tiu grandega lando?

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de Liu Xiaozhe

Pli pri la temo: