Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio. Ne klaras, ĉu UEA intencas dungi novan oficiston por anstataŭigi lin.

Tobiasz Kaźmierski diskonigis sian demision en Facebook. Al demandoj de Libera Folio li respondis, ke li ne volas publike komenti la aferon. Li laboros ĉe UEA ankoraŭ unu monaton.
La demisia letero de Tobiasz Kaźmierski ne klarigas liajn motivojn, rakontas la prezidanto de UEA, Mark Fettes, al Libera Folio:
– Tobiasz ne prezentis hodiaŭ iajn motivojn por sia demisio, li simple anoncis ĝin. Tamen antaŭ kelkaj tagoj li sendis leteron al la Estraro en kiu li esprimis malkonsenton pri kelkaj niaj decidoj kaj malkontenton pri la nuna evoluo de UEA. Se li volas mem publike esprimi tiujn kritikojn, li evidente rajtas, sed la letero estis celita al la Estraro kaj mi ne kredas ke mi povas nun diri pli pri ĝi. Ni estas dankemaj pro la kontribuoj de Tobiasz en la lastaj naŭ jaroj, kaj ni bondeziras al li por la sekvonta stadio en lia vivo.
Eblus suspekti, ke la demisio rilatas al la multaj lastatempaj raportoj pri kunlaborproblemoj en la Centra Oficejo, kiuj aperis post la enposteniĝo de nova ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Tion opinias almenaŭ la antaŭa prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola:

– Mi forte supozas ke temas pri malakcepto plulabori sub la gvidado de la nuna ĝenerala direktoro, ne ricevinte kontentigan respondon de la estraro al la kurantaj problemoj tiurilataj.
En la adiaŭa teksto, kiun Tobiasz Kaźmierski publikigis en Facebook, li dankas ĉiujn kolegojn kaj kunlaborantojn, kaj poste aldonas: “Mi esperas, ke la gvidantaro ne neglektos trovi taŭgan posteulon mian.”
Tio sonas, kvazaŭ la anstataŭigo de foriranta oficisto estus ne tute certa. La buĝeta situacio de UEA estas tre streĉita, kaj oni povas suspekti ke la gvidantoj de la asocio nun volos ŝpari monon ankaŭ en la Centra Oficejo.
Mark Fettes ne volis tuj diri, ĉu UEA planas dungi novan kongresan asistanton:

– Pri la eventuala dungo de nova oficisto nia Estraro devos konsiliĝi kun la Ĝenerala Direktoro kaj ankaŭ kun la Kongresa Sekretario, kies ĉefa helpanto estis Tobiasz. Klare ni devas certigi ke la esencaj laboroj estas plu farataj; krome rolas diversaj aliaj konsideroj, interalie la financa situacio. Siatempe (en 2008) oni dungis Tobiasz surbaze de argumentoj, ke li helpos produkti pliajn enspezojn, sed tiuj esperoj ne realiĝis laŭ mia scio. Ni devas rigardi la nunajn cirkonstancojn kaj realisme taksi la bezonojn kaj la eblojn.
Fettes atentigas, ke UEA nun troviĝas meze de teknika renovigo, sekve de kiu la asocio ekhavos novan datumbazon, novan retejon, kaj novan financan-admininstran programaron por prizorgi la membrojn kaj la kontojn.
– Dungante novan homon, ni devas pensi pri la antaŭvidata evoluo de la laborŝarĝo en la Oficejo, kiu certe iom ŝanĝiĝos pro tiuj teknikaj plibonigoj.
La antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kontraŭas la ideon ke UEA ŝparu monon per malgrandigo de la stabo en la Centra Oficejo.
– La plej danĝera vojo, kiun la estraro kaj la ĝenerala direktoro nun povus ekiri, estus plua malfortigo de la profesia stabo en la CO. Kun mia 26-jara sperto en la CO mi forte kontraŭus tion en la komitato, sed espereble tio ne estos necesa.
Libera Folio: Sed UEA ja havas konstantan kongresan sekretarion, kiu tuttempe okupiĝas pri la kongresoj. Ĉu tio vere ne sufiĉas?

– La kongresa administrado estas tiel ampleksa tasko, ke la KKS sola ne sufiĉas por plenumi ĝin. Dua dungito en la kongresa fako estas la plej sekura solvo. Portempan volontulon oni devus ĉiufoje trejni, kio ŝarĝus ne nur KKS sed ankaŭ aliajn oficistojn. Por tio la stabo jam estas tro minimuma kaj iuj eroj de la laboro eĉ ne povus esti lasitaj al portempa volontulo. Por trejni novan dungiton la jamaj kolegoj estus pli motivitaj, eĉ se dume ilia propra laboro suferus, ĉar ili scius, ke tio necesus nur en la komenco.
Sed se la asocio ja devas ŝpari monon, ĉu ne estus nature ŝpari ĝuste en la salajrokostoj, kiu estas la plej granda elspezo de la buĝeto?
– Eblas, ke pro la nunaj deficitoj la estraro eĉ iom panike serĉas manierojn ŝpari kaj povas havi fortan tenton tranĉi en salajrokostoj. Ne dungi novan kongresan asistanton tamen estus mallongvide, ĉar tio subfosus bonan plenumadon de unu el la ĉefaj servoj de UEA kun multaj plendoj kiel rezulto. Ĉiukaze oni ja ankaŭ ŝparus, ĉar anstataŭanto de longtempa dungito komencas kun konsiderinde malpli alta salajro.
Libera Folio petis komenton ankaŭ de la nuna ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Ŝi tamen ne respondis ĝis nun.