Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato

La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.

Libera Folio: Kiajn planojn vi havas por via mandatperiodo?

Enric Baltasar: – Ni ekorganiziĝas kaj baldaŭ havos la unuan RetEstrarKunsidon. Por iri samdirekte mi proponos estrarajn prioritatojn, kiuj estas plialtigo de la membraro, plibonigo de la financa situacio kaj pliigo de engaĝiĝo, en ĉi tiu ordo.

Ĉu vi mem jam havas iajn ideojn pri tio, kiel eblus pliigi la membronombron de TEJO? Kiajn paŝojn vi volus entrepreni por plibonigi la financan situacion de la asocio?

– Ni havas diversajn ideojn pri la menciitaj prioritatoj, interalie aŭtomata sendo de asoci-enkondukaj mesaĝoj al novaj membroj, negocmodelo “freemium” (kelkaj enhavoj estu nur por membroj) kaj ellaborado de gravaj financaj dokumentoj. La ekfunkciado de la nova estraro estas kerna por la starigo kaj plenumo de prioritatoj, do mi fokusiĝas nun pri tio.

Laŭ viaj esperoj, kiel evoluos la rilatoj kun UEA?

– Dum kelkaj tagoj de la IJK okazis laborgrupo pri la rilatoj UEA-TEJO, en kiu mi partoprenis, kaj kies mesaĝo al la Komitato legeblas rete. Cele al pli efika uzado de nia tempo por la movado, mi esperas je respekto de la regularo de kunlaboro inter UEA kaj TEJO, pli da regularigo por doni malpli da spaco al unukapaj povoj, analizado pri kio okazas en la Centra Oficejo, kaj orientiĝo al solvobazita aliro. Mi esperas ke baldaŭ la diskutoj kun UEA povos transiri al fakta kunlaborado en plej diversaj agadkampoj.

Ĉu laŭ vi estas racie, ke la estraro nun oficas nur unu jaron?

– La argumentoj por la ŝanĝo enkondukita ĉi-jare estas la racia taŭgigo de la ofictempo al la vivo de junuloj, pli facila eniro de nova talento, eblo ke pli da funkciantaj homoj reestos en la estraro anstataŭ sperti elĉerpiĝon, dum tiuj kiuj ne funkcias malaperos (kontinueco), diversfaka atento en la laboro kaj gvidado, konstanta evaluado de la laboro kaj direkto de la organizo, malfaciligi tro longan gvidadon de sama homo en junulara organizo, kaj devigi nin okupiĝi pli pri kelkaj ŝanĝoj kiujn ni bezonas: plibonigi niajn sci-transdonadon, sistemigon kaj engaĝiĝon.

Kiel vi mem voĉdonis, kiam oni decidis pri la mallongigo de la mandatperiodo?

– Kvankam eble estintus pli bone fari pli formalan pristudadon, mi estis unu el la homoj kiuj proponis eksperimenti kun tiu ŝanĝo. Se iu havas alternativajn ideojn, ĉiam bonvenas novaj proponoj, kiel ekzemple unu oficjaron plus iom da tempo post la elektiĝo por pli bona enpostenigo, kio tamen jam okazas sen reguloj pri tio.

Kion vi povas diri pri la strategia plano de TEJO 2014-2017?

– Ni estas en procezo krei novan laborplanon, kaj parto de la transiro al la sekva laborplano estas prikonsideri la nunan, kion ni faros komitatliste.