Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.

Mi konatiĝis kun John Francis kiam li revenis en la esperantistan komunumon iun vesperon en 2003. Unu el la anoj de la Glasgova Esperanto-societo, la karmemora David Kelso, sciis ke Francis ankoraŭ vivas kaj loĝas en Glasgovo. Kiel modela detektivo, post sufiĉe longa esplorado, li malkovris ties adreson, faris la unuajn provajn kontaktojn, kaj finfine persvadis la grandan homon ĉeesti kunvenon de la Societo. Ekde tiam John partoprenis la plejparton de ĉiuj Esperantaj eventoj en Skotlando preskaŭ ĝis sia morto en 2012.
Dum unu el tiaj eventoj mi hazarde subaŭskultis germanan ĉeestanton, kiu diris post sinprezento de apudsidanta Francis, “Ho, vi estas John Francis! Kia plezuro. Mi treege ĝuas viajn verkojn”. Frapis min kun honto la konstato ke eĉ ne unu vorton de la verkoj de John Francis mi legis ĝis tiam, kaj certe neniam pensis ke tiuj povus esti eĉ ĝuindaj. Altkvalitaj, kompreneble, sed ĝuindaj, ĉu vere?
Mi do aĉetis la romaneton Misio sen alveno, ĉar, estante amanto de sciencfikcio, mi kredis ke ĝi estos la plej facila por mi enkonduko en la verkojn de Francis. Kaj mi pravis. Ne nur estis ĝi facile kaj ĝuinde legebla, sed ĝia verkokvalito lokas Francis sendube inter la plej elstaraj sciencfikciaj verkistoj el la klasika periodo – homoj kiel Asimov, Clarke kaj tiel plu.
Komenciĝis do mia legado de aliaj verkoj liaj, sed mi ĉiam hezitis levi ekzempleron de La Granda Kaldrono, parte pro ĝia longeco, sed ĉefe ĉar la titolo donas nenian indikon pri la enhavo kaj eĉ forpelas min pro la imagoj ialaj pri hororo kaj sorĉistinoj!
Finfine, tamen, mi malfermis la libron kaj renkontis trezoron! Ĝi estas suka, plezurplena, ĝuinda legaĵo, kiu sekvas la vivojn de la rolantoj kaj senstrebe glitas en ties mensojn, tiel ke oni sentas spekti la disvolvon de la rakonto je televido aŭ en kinejo.

Mi ne sciis pri la manko de ekzempleroj de la libro ĝis post la morto de Francis, kiam leviĝis vokoj petegantaj re-eldonon. Seriozaj streboj tion fari ne komenciĝis antaŭ 2013, kiam Esperanto-Asocio de Skotlando komisiis min fari la unuan paŝon esplori pri kopirajto.
Mia deirpunkto estis la aserto sur enkonduka paĝo de la libro, “Kopirajto ĉe la aŭtoro kaj eldonisto”. Helpis la fakto ke John Francis estis ano de iom elita literatura klubo – Ours Club – en Glasgovo kaj unu el ties anoj, vivlonga amiko de Francis, invitis min paroli pri la Esperanta vivo de John dum celebro de ties vivo kelkajn monatojn post la morto. Ĉeestis tiun Donald MacDonald, la duonfilo de Francis, kun kiu mi konatiĝis. Li estas la ĉefa heredinto de Francis, kaj al li mi turnis min en la komenco. Klare estis li kiu heredis la aŭtoran duonon de la kopirajto, sed al kiu iris la eldonista duono?
La eldonejo TK-Stafeto jam dum multegaj jaroj malaktivis, sed ni devis certiĝi ĉu ĝi transdonis kopirajton al iu alia eldonejo. Per la helpo de S-ro MacDonald kaj post multmultaj provoj ni malkovris ke TK-Stafeto post la paso de tempo transformiĝis en firmaon tute sen intereso pri eldonado kaj sen pretendo pri kopirajto. Tiam ni sciis ke ni estas liberaj re-eldoni la verkon.
Sekvis nun la defioj iel ŝanĝi la tekston en formon komputile redakteblan por eventuala elpreso de moderna presisto. Neniu el ni volis fari la taskon retajpi dufingre libron longan je ĉirkaŭ cent naŭdek mil da vortoj!
Venis al nia savo S-ro Nicola Ruggiero, kiu jam entreprenis skani originalan ekzempleron de la libro. Per tre altkvalita softvaro li sukcesis konverti la optikan skanon en preskaŭ seneraran elektronikan tekston. Nu, diri “preskaŭ senerara” signifas ne multon, kiam temas pri ĉirkaŭ naŭdek kvin procentoj de du aŭ tri paĝoj da teksto, sed el libro tiel longa kiel LGK eraraj kvin procentoj signifas kelkajn milojn da mise konvertitaj ĉapelitaj literoj.
Envenis en tiu momento la teamo – Ed Robertson, Nicola Ruggiero, Duncan Thomson kaj mi. Ni dividis la libron inter ni laŭ ĉapitroj kaj kribre tralegis la tuton, anstataŭigante senĉapelajn literojn per ĉapelitaj en ĝustaj lokoj. Post tio necesis plia plena tralego, ĉar eĉ nia diligento ne sufiĉis por trovi absolute ĉiun mison. Tion faris Tim Owen.
La fina redakta tasko estis tio, ke mi devis rearanĝi ĉiujn ĉapitrojn, ĉar kelkaj estis en malsimilaj tekstoformatoj, por muldi la tutan en uniforman belaspektan stilon.
Kaj finfinfine ni devis trovi eldonejon. Dum okazadis la aliaj taskoj, mi intertempe kontaktis plurajn Esperanto-eldonejojn por demandi ĉu tiuj volus akcepti la taskon eldoni la libron. Bedaŭrinde ĉiuj el ili estis jam tro okupataj per aliaj projektoj tiel ke ili ne povis promesi eldonon ene de du jaroj aŭ pli. Ĉar la projekto daŭris jam preskaŭ kvar jarojn, ni ne volis prokrasti plu. Tial ni decidis eldoni en elektronika formato.
La internacia normo por bitlibroj estas ePub. Tiun kapablas legi legiloj de Sony, Kobo, Tolino kaj multaj aliaj, kaj ĝi estis adoptita de publikaj bibliotekoj tra la mondo. Aliflanke la legilo Kindle de Amazon uzas propran formaton, nome azw3, kaj granda nombro da eventualaj klientoj posedas tian legilon. Mi decidis publikigi kaj tra Amazon kaj tra Kobo. Tiuj ambaŭ aldonas DRM (Digital Rights Management – rego de ciferecaj rajtoj), kiun ni volis havi por protekti la kopirajton de s-ro MacDonald.
Sciante ankaŭ ke ne ĉiuj legiloj, krom la plej lastatempaj, povas ĝuste prezenti Esperantajn literojn, mi ankaŭ kreis version de la libro uzantan la Zamenhofan H-surogaton. Sekve do dum certa periodo aĉeteblis la libro LGK en du versioj en du normoj – ePub ĉe Kobo, kaj kindla ĉe Amazon.
Tiel restis la situacio dum tri semajnoj ĝis la 8-a de junio. Vendoj ĉe Amazon komencis kreski, sed subite la afero ĉesis, kiam tiu firmao anoncis ke ĝi forprenas la librojn de vendo, ĉar ili estas en lingvo “ne subtenata de Kindle”. Post longa korespondo kun ne multa informo de ties flanko mi malkovris ke Amazon timis eventualan frustron de klientoj se la Esperantaj literoj aperos en ties legiloj kiel bizaraj karaktroj.
Malgraŭ mia multa klarigado ke mi kreis la h-surogatan version ĝuste pro tiu eventualo kaj ĉe ĉiu paŝo avertis Esperantajn klientojn ke ili kontrolu la kapablojn de sia aparato, kaj avertis la firmaon ke forpreno el la vendado kaŭzos pli da frustro kaj kolero, Amazon insistis deteni la libron, inkluzive la h-sisteman version, eĉ sciante ke tiu versio aspektas perfekte bone ĉe la damninda Kindle.
Ili efektive diskriminacias kontraŭ Esperanto eĉ sen la ĉapelitaj literoj.
Ni klare volis havebligi al la majoritato de la Esperanta publiko la libron, precipe pro tio ke ĝia apero estis jam en multaj lokoj anoncita! Tial ni aranĝis kun Esperanto-Asocio de Britio (EAB) vendi la libron pere de ties reta butiko. La aranĝo estas iom malglata pro la malnoveco de la butiko. Homoj devas pagi al EAB kaj poste ricevos libron kiel alkroĉitaĵon al retmesaĝo.
Bedaŭrinde ni ne povas enmeti DRM por protekti la kopirajton, do ni dependas de la honesteco de la esperantistoj respekti la kopirajton de Donald MacDonald. Tre baldaŭ, tamen, EAB modernigos sian retejon, kaj la esperantistoj povos rekte ĉerpi La Grandan Kaldronon de la butika paĝo.
Ĉiukaze, la libro nun haveblas en elektronika formato, kaj ni invitas la esperantistaron aĉeti kaj ĝui unu el la plej bonaj libroj iam ajn verkitaj en iu ajn lingvo kaj sen ia dubo klasikaĵo de nia literaturo.
Hju Rid
Ligiloj por aĉeti la libron troviĝas en la retejo de Esperanto-Asocio de Skotlando. Artikolo de Baldur Ragnarsson pri la neceso reeldoni La Grandan Kaldronon aperis en Libera Folio en 2006.